03/10/2021

1º Encontro Sul-americano de Professores de Esperanto/ Rafael Milhomem: CD "La Espero sambas"

KAPOJ PENSAS (10) | Kaj Dio kreis la francojn/ Psikologiaj kialoj de la neismo kaj tiel plu

 





La neismo

Tiu universala fenomeno [neismo] kiu Thomas Ogden nomas ĝin "antipenso", la alkroĉiĝo al fantaziaj vizioj de la realeco, la blindeco antaŭ la faktoj, la iluzio al tio, ke "estas tiel, ĉar tiamaniere mi deziras", akiras terurajn proporciojn, la hordoj emas senti sin tiel protektitaj kiel ĉiopovaj, gvidataj de gvidanto same idealigita, supozeble la sola kapabla ulo fronti la arkimalamikon, kaj instigitaj de la propra aspiranto por esti mentoro, aŭ reĝo, aŭ Dio.

Idete Zimerman Bizzi, brazila kuracistino, psikiatrino kaj psikanalizistino


Kiel estus la historio de Ameriko verkita de la indianoj? José Saramago, portugala verkisto


Bosanovo

La bosanovo (*) estis fenomeno de la suda regiono de Rio-de-ĵanejro, kio ne malpligrandigas ĝiajn meritojn, sed relativigas ĝian aspiron al la statuso de muziko-simbolo de iu tiel vasta, senharmonia kaj brutala lando.

Michel Laub, brazila verkisto kaj ĵurnalisto


Esti nigrulo en la baleto

Estis malfacila afero homoj vidi min kiel nigran klasikan baletistinon. Oni ankoraŭ frontas la demandon pri kultura rasismo en Brazilo, kiu estas tre granda, kaj kiam nigruloj estas vidataj en tiu danco, tiam tio fariĝas pli malbona afero. La nigra korpo estas diversa, la brazila virino havas supermezuran korpon, ni havas kurbojn, tute malsimile al la eŭropa korpo. En Eŭropo ekaperis la danco, sed tio neniel malebligas ĝin.
  
Ingrid Silva, brazilanino, unua baletistino de Dance Theatre of Harlem, en Nov-Jorko


Kaj Dio kreis la francojn

Dio kreis la Ĉielon kaj la Teron kaj la Tagon kaj la Nokton kaj donis nomojn al la plantoj, al la bestoj kaj al la aferoj. Sed ankaŭ estis bezonate doni nomojn al la sentoj kaj al la emocioj, al la perpleksecoj kaj al la nekutimaj situacioj. Sentante sin ne prepariĝinta por la tasko, Dio kreis la francojn.

Luis Fernando Verissimo, brazila verkisto


(*) Mondkonata brazila muzikdanco aperinta en la 50aj jaroj en kiu la sambo ricevis influojn el la ĵazo


Plie |


Dume en 1891...

 



Diferencoj inter "agnoski"/"rekoni"

"Separatistaj" lingvoj...

 





En brazila revuo, reporteraĵo pri la "separatistaj" lingvoj. Tra la mondo troviĝas sama lingvo kun malsimilaj dependante de la lando en kiu ĝi estas parolata; malsimilaj lingvoj klasigitaj kiel unu sola; du ol pliaj lingvoj parolataj en la sama lando.

La klasika araba ne plu estas uzata en la ĉiutageco. Samkiel la latina, kiu devenigis novajn lingvojn. Malgraŭ tio, islamaj konstitucioj nur agnoskas la valoron de la origina lingvo, parolata en la epoko de Mahometo antaŭ pluraj jarcentoj: la lingvo de la Korano. Tio memorigas min pri la tempo en kiu la latina estis uzata en la katolikaj mesoj. Iom bizara afero almenaŭ por mi estas tio, ke la infanoj en la lernejoj estas devigataj skribi pri la antikva maniero.


Hindio kaj Pakistano parolas la saman lingvon, sed ĉe la pakistanoj ĝi estas nomata urduo kaj ĉe la hindoj, hindia. Ambaŭ utiligas la saman alfabeton de la antikva sanskrito.


Verdakaba Respubliko, eksa portugala kolonio en Afriko, havas kiel oficiala lingvon la portugalan. Sed ĉiu insulo de la insularo, entute naŭ, parolas distingan version de la verdakaba kreolo, en kiu la lingvo de Camões (*) estas infuata de la indiĝena lingvo de la insulo.


En Srilanko la budhisma enloĝantaro parolas la sinhalan. Aliflanke hinduoj kaj kristanoj parolas la tamilan. En 2009 milito inter budhanoj kaj la aliaj rezultigis la morton de 100 mil homoj.


Orienta Timoro, eksa portugala kolonio en Azio, fariĝis sendependa en 1975. Post unu jaro, ĝi estis invadita de Indonezio, kiu malpermesis la uzadon de la portugala. En 2002, la lando sukcesis liberiĝi el la jugo de la invadinto. Oni trovis revigligi la utiligon de la portugala, parolata nuntempe ĉefe de la plej junaj. La novaj generacioj preferas komunikiĝi per la angla.

Fonto |
Línguas separatistas [Separatistaj lingvoj], reporteraĵo de Carolina Fioratti publikigita en la brazila revuo Superinteressante de aŭg./2021.

Plie |
Nheengatu, speco de Esperanto en la kolonia erao de Brazilo


ELLERNU ESPERANTON! (3) | Pri speciala uzo de "unu"/ Sinonimoj de verboj/ Kiel diri (PT-Esperanto)

 






Gramatikaĵo

Krom la fakto, ke unu estas numeralo, ĝi ankaŭ estas uzata kiel duondifina artikolo:

Unu najbaro mia estis maristo.
Unu tagon mi iris al la zoo.

Ĝi mencias iun kiu estas konata de la parolando, sed ne de la aŭskultanto. Ĝia utiligo ne estas deviga:

Najbaro mia estis maristo.
Iun tagon...

Loĝas ĉi tie unu el viaj amikoj: la parolanto scias, kiu el la amikoj loĝas.

Loĝas ĉi tie iu el viaj amikoj: la laboranto verŝajne ne scias pri kiu amiko temas.



Sinonimoj/ Verboj

kovri - surmeti, envolvi

riveli - aperigi, malkovri, malsekretigi

surprizi - mirigi, ŝoki




Kiel diri - Portugala/Esperanto

Curativo = pretpansaĵo

Fazer a cama = prepari/pretigi liton

Panela de pressão = prempoto

Pulôver = pulovero

Purê = pureo

Fontoj |


Detala Gramatiko de Esperanto, de Bertilo Wennergren (Lernu!)

Esperantaj Sinonimoj, de Jaan Ojalo (UEA)


Plie |

Ĉenoj/ Correntes

 




Mais |


Kial ne okazis pintkunveno pri la pandemio?

 






Kial en iu monda krizostato, ne estis internacia pintkunveno por pripensi pri kiel fronti la pandemion en monda skalo? 

Kial oni ne programis rimedojn en la fabrikado kaj distribuado de vakcinoj ekde la momento en kiu la testoj montris iliajn efikecojn? 

Kial ne estis starigitaj mondaj normoj por vakcinado? 

Kial oni ne estigis komunan protokolon pri izoliĝo, pri la uzo de masketoj, kiel subteni aerumitajn mediojn - kaj tian protokolon tradukita al diversaj lingvoj [eĉ en Esperanto...] kaj adaptita por diversaj realecoj, laŭ iu sola principo? 

Cristina Bonorino, brazila imunologiistino, esploristino kaj profesorino, en sia artikolo Perguntas e respostas [Demandoj kaj respondoj], publikigita en la taggazeto Zero Hora de 11-12/sep/21


Plie |

05/09/2021

KAPOJ PENSAS (9) | Nietzsche/ John Lennon/ Ortega y Gasset/ Antônio Vieira/ Tiger Woods

 




Vivi estas la plej rara afero en la mondo. La plej granda parto de la homoj nur ekzistas.

Nietzsche


La vivo estas tio kio okazas dum vi estas okupata farante planojn.
John Lennon


Mi estas mi kaj miaj cirkonstancoj.
Ortega y Gasset


La agoj de ĉiu homo estas lia esenco.
Pastro Antônio Vieira


Ne estas pli granda potenco en la mondo ol tiu de la tempo: ĝi ĉion submetas, ĉion ŝanĝas, ĉion finas.
Pastro Antônio Vieira


Ju pli mi trejnas, des pli da bonŝanco mi havas.
Tiger Woods


Plie |


Kio troviĝas ene de la mansaketo de Elizabeto la 2a kaj aliaj kuriozaĵoj

 




Ho ve! Ni estis trompitaj. :-) Oraj olimpiaj medaloj enhavas nur 6 g da oro! La resto temas pri 92,5% da arĝento!


La demando kiu ne volas silentiĝi: fine, kio troviĝas ene de la mansaketo de Elizabeto la 2a? Unue sciu, ke ĝia komercmarko estas Launer kaj la reĝino posedas pli ol 200 el ili. Sed ni vidu kion ŝi ordinare portas en ĝi: legokulvitrojn, bongustaĵojn por siaj hundetoj, kiuj eventuale akompanas ŝin, poŝtranĉileton, pastelon el mento, etan ŝminkilujon kaj de tempo al tempo eltondaĵojn el taggazetoj pri krucenigmoj.


La robotoj de YouTube detektas ne rajtigitan uzon de certaj muzikaĵoj kaj ili forviŝas la videofilmetojn pri ili. Policisto el Oakland, en Kalifornio, sciis pri tio kaj sekve ekaŭdis la muzikaĵon "Blank Space" pere de la poŝtelefono kiam li arestis ulon. Alifoje li utiligis la muzikaĵon "Sublime" kiam ĵurnalisto alparolis al li. Sola kialo: malpermesi, ke la registradon de la du momentoj estu afiŝitaj en la videokanalo. 


En Usono oni realigis la unuan transplanton de tute artefarita koro.


Partoj el Meksik-urbo enprofundiĝas ĉirkaŭ 50 cm pojare laŭ konkludo de sciencistoj de Nacia Universitato Aŭtonoma de Meksiko. La kialo por tia fenomeno kuŝas sur la fakto, ke la urbo eltiras akvon el akvaroj, kiuj estas malpleniĝantaj kaj igas tion,  ke la grundo estu cedanta.


Fonto |

Superinteressante (brazila revuo)


Plie |

https://gajahaveno1.blogspot.com/2021/08/kuriozajoj-germanaj-familiaj-nomoj-kiuj.html


Diferencoj inter "strebi"/ "klopodi"/ "peni"

27/08/2021

José Saramago: Komunismo neniam ekzistis



Komunismo neniam ekzistis en ia ajn lando. La filozofio estas la marksismo. Kial mi asertas, ke komunismo neniam ekzistis? En la kazo de la Soveta Unio, oni inventis iun kapitalismon de ŝtato, ne estis komunismon.

Sen iu efektiva partopreno de la civitanoj en la vivo de sia lando, ne estas komunismo kaj la sovetanoj ne havis tiun partoprenon [...]. La limigoj al la libereco estis fortegaj: ili ne povis vojaĝi, ili ne povis eliri, ili ne povis eĉ protesti.


José Saramago (1922-2010), portugala verkisto



Plie |

24/08/2021

KAPOJ PENSAS (08) | Kiel privatigi/ Robotoj/ Ĉu bildo valoras pli ol mil vortoj? kaj aliaj...

 




Kiel privatigi

Tio estas la modela tekniko pri privatigo: Malgrandigi la moninvestojn, certiĝi, ke la aferoj ne plu bone funkciu, ke la homoj fariĝu malkontentaj kaj tiam liveru ĝin al la privata kapitalo.
Noam Chomsky (1928-...), usona lingvisto


Robotoj

Plej terura afero pri la robotoj ne estas tio, ke ili tre similas al ni, sed ke ni tre similas al ili.
Mário Quintana (1906-1994), brazila poeto



Ĉu bildo valoras pli ol mil vortoj?


Oni kutimas diri, ke bildo valoras pli ol mil vortoj, sed tio ne estas vera. Bildo havas limojn, la enkadrigo ignoras tion kio restas for de ĝi. Tio kion ni ne vidas sur fotografiaĵo povas helpi nin kompreni tion kio aperas sur la bildo.
 José Saramago (1922-2010), portugala verkisto


Maljusteco 

La maljusteco kiun oni faras al iu estas minaco kiun oni faras al ĉiuj. Barono de Montesquieu (1689-1755), franca politikisto, filozofo kaj verkisto


Birdo

La birdo kiun vi bredas en kaĝo ne estas via. Ĝi estus via se eĉ libera ĝi decidus resti.
Carlise Alemeida


Plie |


Diferencoj inter "banala", "vulgara" kaj "triviala"

20/08/2021

ELLERNU ESPERANTON! (2) | Pri la uzado de -us/ Substantivoj uzataj figurasence/ Sinonimoj de substantivoj/ Kiel diri PT-Esperanto

 




Gramatikaĵo

Oni utiligas la us-finaĵon (kondicionalon) en situacio kiu indikas nerealan, imagan aŭ fantazian aferon:

Se mi povus, mi irus. (Sed mi ne povas iri)

Se mi estus vi, mi akceptus la dungon. (Sed mi ne estas vi)

Ha, se mi estus riĉa! (Sed mi ne estas riĉa)


Portugallingvanoj atentu pri eventuala misuzo de -us. Ekz-e:

Ele pediu que eu fosse.

Estus erare diri: *Li petis, ke mi irus.

Ĝusta frazo: Li petis, ke mi iru.

Rekta parolo:

Li diris: "Iru."

Nerekta parolo:

Li diris, ke mi iru.

Estas probable, ke mi iru. Sekve ne estas la kazo uzi -us.



Substantivoj uzataj figurasence

Ĉeno = "Sinsekvo de samspecaj objektoj aŭ aferoj" (PIV): ĉeno de ideoj

Fadeno = "Sinsekva interligeco" (PIV)Nia savo pendas nur sur fadeno malforta. (Z)

Fajro = "Granda ardo, ekscito, fervoro" (PIV): En io la fajro de la venĝemo.


Sinonimoj/ Substantivoj

floto - ŝiparo

patrio - patrolando, hejmlando

stupro - seksperforto

vorto - termino


Kiel diri

 Portugala/Esperanto

Andador = paŝlernilo

Bacia = pelvo

Picejo = pizzaria

Pisi = mijar

Salsa = petroselo


Fontoj |

https://bertilow.com/pmeg/enhavo.html

https://dvd.ikso.net/vortaro/Hejma_vortaro.html#AA

https://www.vortaro.net/

Esperantaj Sinonimoj, de Jaan Ojalo (UEA)

Gramática Completa do Esperanto, de Geraldo Mattos (Fonto)


Plie |

https://gajahaveno1.blogspot.com/2021/08/01-ellernu-esperanton-gramatikajoj-kaj.html


18/08/2021

KURIOZAĴOJ | Germanaj familiaj nomoj kiuj indikas prefesion/ "Finiĝi per pico"/ Deveno de la termino "adoleskantaĝo"

 



Germanaj familiaj nomoj kiuj indikas profesion

La sudo de Brazilo estas regiono al kiu alvenis multe da enmigrantoj ĉefe portugalanoj (el Azoroj), germanoj kaj italoj. Sube kuriozaj familiaj nomoj germandevenaj kiuj multaj brazilanoj havas:


Bauer = terkultivisto
Becker = panfaristo
Koch = kuiristo
Küster = sakristiano
Maurer = masonisto
Müller = muelisto
Schäfer = paŝtisto
Schmidt = feraĵisto
Schneider = tajloro
Schumacher = ŝufaristo
Zimmer = lignaĵisto
Weber = teksisto


"Finiĝi per pico"

En la brazila portugala ekzistas la esprimo acabar em pizza (finiĝi per pico) kiu rilatiĝas al situacio kiu ne estis solvita malgraŭ kelkfoje multe da diskutado pri la afero. 

La esprimo estis kreita surbaze de okazaĵo. En la 60aj jaroj estis momento de serioza krizo inter la estraranoj de la futbalklubo Palmeiras, en la urbo San-Paŭlo. Por diskuti la problemon, ili aranĝis kunvenon en kiu post 14 horoj da seninterompa diskutado kies celo estis solvi la konklikton. Ili komencis malsati kaj iu sugestis pri mendo de 14 picoj akompanataj de barelbiero kaj vino. La kunveno rezultigis nenion... En la sekvanta tago, sporta ĵurnalisto Milton Peruzzi, de Gazeta Esportiva, publikigis novaĵon kies titolo estis la jeno: Crise do Palmeiras termina em pizza. Krizo en Palmeiras finiĝas per pico.

La esprimo estas kutime uzata en la lando kiam politika skandalo finiĝas per pico...


Adoleskantaĝo

La koncepto pri adoleskantaĝo estas relative ĵusa. Ĝi aperis antaŭ 300 jaroj. La romanoj ekz-e donis nenian nomon al tiu vivperiodo inter infanaĝo kaj adolteco. Ĉu unuaj barbharoj en la knaboj? Ili jam estis preta por la armeo. Menstruo en la knabinoj? Ili jam estis preta por edziniĝi. 

Pro la unuaj lernejoj en la 17a jc la afero ŝanĝiĝis. "La infanoj ne plu intermiksiĝis kun la adoltoj aperis la lernoĉambroj en kiuj ili estis dividitaj laŭ aĝo kaj nivelo de simila lernado", laŭ historiisto Philippe Ariès en sia libro portugallingve História da Criança e da Família [Historio de la Infano kaj de la Familio]. Sekve al tio la termino estis kreita. Adoleskantoaĝo = aĝo de adoleskanto.


17/08/2021

2º Congresso Virtual de Esperanto/ 55º Congresso Brasileiro de Esperanto

TELEGRAM | La nova paradizo de falsaj novaĵoj en Brazilo

 




Brazila semajnrevuo CartaCapital prezentis ĵusan reporteraĵon pri la fakto, ke Telegram fariĝis la nova paradizo pri dissendado de falsaj novaĵoj, anstataŭanta WhatsApp laŭ prefero de la brazilanoj.

Laŭ arigitaj datenoj faritaj de grupo de esploristoj de Departemento de Scienco de la Komputado, de Federacia Universitato de Minas Gerais (1), "inter januaro 2020 kaj januaro ĉijare, okazis ene de la aplikaĵo pligrandigo de 560% pri cirkulado de falsaj aŭ intence misinformitaj politikaj enhavoj", informas la reporteraĵo aldonante la fakton, ke 92% el ili temas pri apogo al la nuntempa prezidento de la Respubliko.

Telegram ne kalkulas je oficejo aŭ reprezentantoj en Brazilo kaj ĝia ĉefa instanco situas en Dubajo, en la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, sen nenia politika agado pri moderigado aŭ kontrolo rilataj al mesaĝenhavoj.

Aliflanke bone aŭ malbone WhatsApp, Google kaj Facebook nuntempe faras ion pri la afero kontraŭe al Telegram. Momente Brazila Balotada Justico ne sukcesas, ke la apo prenu sin sur la respondecon pri agado kontraŭ la dissemado de falsaj novaĵoj.


Fonto |
Fora da jurisdição [Ekster de la jurisdikcio], reporteraĵo de Ana Flávia Gussen 
en CartaCapital de 11/aŭg./21.

Plie |


14/08/2021

Kapoj pensas (7) | Monstroj/ La familio estas komunumo/ La analfabetoj de la 21a jc kaj aliaj...

 



Malantaŭ ĉiu probatalanto de la moralo vivas iu kanajlo. Nelson Rodrigues (1912-1980), brazila dramaturgo, ĵurnalisto kaj verkisto)



La plej efika maniero igi la malriĉulojn sendanĝeraj estas lernigi ilin imiti la riĉulojn. Tio estas la veneno pere de kiu la kapitalismo blindigas... Carlos Luiz Zafón (1964-1920), hispana verkisto



La malnova mondo agonias, nova mondo malfruas por naskiĝi kaj en tiu klara-malklara realeco impetas la monstrojAntonio Gramsci (1891-1937 itala filozofo)



Barbaroj! Ideojn oni ne mortigas! Domingo Faustino Sarmiento (1811-1888), argentina prezidento kaj verkisto



La familio estas komunumo. Do ĉiuj devas esti utilaj, kunlabori. Afero kiun mi lernis en la  komenco de la pandemio estas tio, ke mi ne uzas la  frazon "helpu min ĉi tie" sed "ni kunlaboru". "Helpu min" antaŭsupozigas, ke la laboro estas mia kaj ili helpos min, kunlaboro estas laboro de ĉiuj".

Marisa Monte (1967-...), brazila kantistino



La tolereco estas krimo kiam tio kion oni toleras estas la malbono. Thomas Mann (1875-1955), germana verkisto



La analfabetoj de la 21a jc ne estos tiuj kiuj ne scias legi kaj skribi, sed tiuj kiuj ne scias lerni, mallerni ka relerni. Alvin Toffler (1928-1916), usona verkisto.


Plie |

https://gajahaveno1.blogspot.com/2021/08/kapoj-pensas-6.html


11/08/2021

Plej antikvaj fosilioj de dinosaŭroj trovitaj en la suda regiono de Brazilo

 





En Rio Grande do Sul, la plej suda ŝtato de Brazilo, estis trovitaj kaj katalogitaj fosilioj de dinosaŭroj kaj nuntempe konsiderataj la plej antikvaj en la mondo, donitaĵo inkluzive rekonata de Guinness World Records ekde la komenco de ĉi tiu monato.

Tia fakto estis konstatita antaŭ kvar jaroj de paleontologoj de Instituto de Teknologio de Massachusetts (Usono) en kuna laboro kun Federacia Universitato de Santa Maria (UFSM) Universitato de São Paulo (USP), ambaŭ en Brazilo.

Pere de la proceso de datado de rokoj, rekonata kiel de alta precizeco laŭ rezultoj, estis datita la Formacio Santa Maria, en centra areo de la ŝtato. La konkludo estas tio, ke la trovitaj fosilioj datiĝas jam de 233,2 milionoj da jaroj, respondaj al la fino de la triasa periodo. Neniu alia pli antikva jam estis trovita.


Fonto |

Dinos mais antigos do mundo foram encontrados no Estado, reporteraĵo de Iarema Soares publikigita en la brazila taggazeto Zero Hora, de 7-8/aŭg./2021.

10/08/2021

(01) ELLERNU ESPERANTON! | Gramatikaĵoj kaj vorttrezoro

 



Gramatikaĵo

Verba u-finaĵo (volitivo) estas utiligata por esprimi volon, celon, opinion:

Mi volas, ke vi venu tuj!

Maria petas, ke Anita restu hejme.

Estas necese, ke li organizu ĉion antaŭ la semajnfino.


Volitivo ankaŭ esprimas ĝentilan peton aŭ proponon:

Bonvolu fermi la pordon!

Ĉu mi fermu la fenestron?


Verboj uzataj figurasence

Etendi = Disvastigi ĉiudireten: Etendi la regulon al ĉiuj similaj kazoj. PT estender, desdobrar

Krei = Estigi ion abstraktan: Okazo kreas ŝteliston. Tio kreas konfuzon. PT criar

Sproni = Stimuli per sprono: La progreso de la lernantoj danke al la nova metodo spronas ilin.

Sproni = PT esporear


Sinonimoj/ Substantivoj

kaŭzo - kialo, motivo

nombro - kvanto

nuanco - diferenceto

tirano - despoto

triumfo - sukceso, venko

Kiel diri

 Portugala/Esperanto

Lenço = naztuko, poŝtuko

Natureza morta = senviva sceno

Noz = nukso

Papel higiênico = neceseja papero, necespapero

Privada, vaso sanitário = necesujo


Fontoj |

https://bertilow.com/pmeg/enhavo.html

https://dvd.ikso.net/vortaro/Hejma_vortaro.html#AA

https://www.vortaro.net/

Esperantaj Sinonimoj, de Jaan Ojalo (UEA)


09/08/2021

Parizo promesas renovigon en la Olimpiaj Ludoj de 2024




La Olimpiaj Ludoj en 2024, jam anoncitaj okaze de la malfermo de la konkurso en Tokio, estos en Parizo triafoje. La posttrijara evento signalos la centjariĝon de tiu okazinta en 1924.




La sportaj modalecoj disvolviĝos en diversaj lokaloj en la urbo, privilegiante tiujn kiuj ĝuas turisman karakteron. Parizo volas sin montri tiusence. Najbaraj urboj ankaŭ estos inkluditaj kiel ejoj por la olimpiaj aktivecoj. Marsejlo, sude de Francio, estos la subsidejo por sportkonkuroj pri futbalo kaj velado. Pro monŝparemaj kialoj, Parizo pensas profiti kiel eble plej multe la sportajn strukturojn jam ekzistantajn. La medaldisputoj de la surfado okazos en Teahupo'o, en la insulo Tahitio (Franca Polinezio). Gigantaj ondoj... La rompdancado (breakdance) debutos kiel olimpia modaleco.


Oni planas okazigi la malfermon de la evento borde de la rivero Sejno kaj ne kiel kutime en stadiono. Tio jam estis farita en la malfermo de la Junularaj Olimpikoj en 2018, malfemitaj ĉe la Obelisko en Bonaero. La fermaj ceremonioj estos en la Stade de France.


La Paralimpiaj Ludoj utiligos la saman logotipon de la tradiciaj Olimpiaj Ludoj, sen diferencoj pri koloroj kaj dezajno, sub la inspiro de la devizo pri libereco, egaleco kaj frateco de la Franca Revolucio.

Fonto |



06/08/2021

JOSÉ SARAMAGO | Mankas al ni iu etika insurekcio

 




Kio mankas al ni, tio estas iu etika insurekcio. Ne insurekcio de la armiloj, sed etika, kiu evidentigu, ke tio ne povas daŭri. Oni ne povas vivi kiel ni vivas, kondamnante tri kvaronoj de la homaro al la mizero, al la malsato, al la malsano, kun iu tuta malŝatemo pri la homa digneco. Kial ĉio? Por servi al la ambicio de malmultuloj. Mi ne estas predikanto, nek profeto, nek mesio, malgraŭ la fakto, ke mi verkis O Evangelho segundo Jesus Cristo [La Evangelio laŭ Jesuo Kristo]... Mi nur parolas pri evidentoj, pri aferoj kiuj troviĝas ĉe vido de ĉiuj. Kaj mi scias, ke mi pravas.

José Saramago (1922-2010, portugala verkisto, okaze de intervjuo al la taggazeto El Cronista, de Bonaero.

Mais |


Bildo | Presidencia de la Nación Argentina, CC BY 2.0 <https://creativecommons.org/licenses/by/2.0>, via Wikimedia Commons

03/08/2021

Esperantogramatiko (4) | Predikativo kun adverba formo: "Estis pluvantE."/ "Estas mirindE, ke vi faras tion."

 




La predikativo restas en la adverba formo kiam la subjekto temas pri subfrazo:

Estas bele, ke ni vivas feliĉe.


Estas mirinde, ke vi faras tion.

Se ne aperas la subjekto aŭ ĝi ne ekzistas, oni ankaŭ devas uzi la adverban formon:

Kiel estis dirite, li ne venos.

Estis pluvante. (frazo sen subjekto)

Estas eble. (la subjekto ne aperas) 
Kp. kun La alternativo estas ebla, en kiu la subjekto aperas: "la alternativo").

Fonto |
Gramática Completa do Esperanto, de Geraldo Mattos

Plie |