04/09/2020

Nheengatu, speco de Esperanto en la kolonia erao de Brazilo




Oni kalkulas, ke ekzistis ĉ. 8 milionoj da indianoj vivantaj en Brazil dum la unuaj tempoj de ĝia kolonia periodo. La registroj mencias pri dekoj da lingvoj kaj dialektoj parolataj de indianoj tiuepoke, ĉiuj rilatigitaj al la lingva branĉo tupigvarania kaj sekve al tio, ili havis multajn komunajn elementojn. 

En la 16a kaj 17a jarcentoj, la studoj faritaj de la jezuitoj pri tiuj linvoj rezultis je iu nova ĝenerala lingvo, speco de Esperanto de la epoko, kiu havis la strukturon de la portugala kiel bazo kaj kun leksiko kiu havis vortojn el la portugala kaj hispana. Naskiĝis tiamaniere la nheengatu [njeenga'tu], kiu en la tupia lingvo signifis bonan lingvon. Sed en la 18a jc. la Portugala Krono determinis la malpermeson de ĝia utiligado favore al la portugala.

El tiu lingvo la brazila portugala heredis pli ol 10 mil vortoj, krom influojn laŭ fonetiko, kiel pli klara vokalprononco. Ĝi ankoraŭ estas parolata en la regiono de la valo de la rivero Negro, en Amazonio.

Pli pri la nheengatu videblas portugallingve ĉe https://pt.wikipedia.org/wiki/Nheengatu.

Referência:
FREITAS, Ana. Nheengatu: a língua (não tão) perdida comum dos índios, dos escravos e dos jesuítas. Disponível em: https://pt.babbel.com/pt/magazine/nheengatu-a-lingua-nao-tao-perdida-comum-dos-indios-dos-escravos-e-dos-jesuitas?fbclid=IwAR1sVmLcuqsIkdLW_yZbwUccBYdI1sJRFlHXukvFc_0qsr3rm1B0m0dqd4U. Acesso: 02.09.2020.

Foto: Jean-Baptiste Debret - Fotita de Wilfredor

Um comentário:

  1. La bezono de interligvo estas ĉiea kaj ĉiama. Tre interesa.

    ResponderExcluir