03/09/2020

Kiam ekaperis la nulo?



Sumeranoj, hinduoj kaj majaoj jam konis la nulon. Antaŭ 5 mil jaroj, en la antikva Sumerio, la homoj jam utiligis kojnoforman simbolon por la nulo, kiel natura konsekvenco al la ekutiligado de la sistemo de unuoj, dekoj, centoj kaj miloj, reprezentataj per unu sola cifero. Antaŭe la numero 317 ekz. estis reprezentata tiamaniere: 100+100+100+10+5+2, samkiel la romanoj: CCCXVII, en kiu C=100, X=10 kaj V=5 kaj II=2, kio kompreneble malfaciligis kalkuladojn... Nur en la Mezepoko la eŭropanoj komencis utiligi la nulon danke al Leonardo Fibonacci, itala matematikisto (1150-1250) pere de lia diskonigado de la arabaj ciferoj.

Referencoj:

CARBINATTO, Bruno k aliaj. Quando surgiu o zero?. Superinteressante. San-Paŭlo, n-ro 418, aŭg. 2020. P. 70.

0 (NÚMERO). En: Wikipédia: a enciclopédia livre. Disponebla ĉe: https://pt.wikipedia.org/wiki/0_(n%C3%BAmero). Aliro je: 01 sep 2020.

Um comentário: