30/09/2020

Statuoj: oni faligu la miton, ne la homon

 


En sia artikolo Derrubem as estátuas [Faligu la statuojn] publigita septembre en la brazila revuo Piauí [piau'i], politika sciencisto Miguel Lago i.a. sbribas pri la faligado de statuoj tra la mondo lasttempe. La kritiko al la faligado havas tre validan argumenton, li diras, pro tio, ke oni ne povas kondamni "a posteriori" figurojn kiuj estas rilatigitaj al aliaj historiaj kuntekstoj kaj estas produktoj de aliaj penssistemoj. Krome ne eblas nutri maniĥeismojn de la tipo aŭ sanktulo aŭ krudegulo konsiderante la kompleksecon de la historia rolulo.

La problemo restas sur la mitigo de la grandaj eminentuloj de la pasinteco kaŭze de politikaj celoj pri dominado, kiuj alie povis dumlongtempe kalkuli je iu historiografio je ĝia servo sed feliĉe ne plu. Aliflanke la oficialaj politikoj de memorigado, asertas la artikolisto, plu subtenas la mitigon. La statuoj restas unu el la instrumentoj. Tiu de Kristoforo Kolumbo ne simbolas la historian rolulon, kun liaj agoj, kontribuoj kaj malperfektaĵoj. Ĝi memorigas la "eltrovinton" de Ameriko, ne ĝian konkerinton.

Kiu faligas la statuon de Kolumbo tiu estas luktanta kontraŭ tiu rakonto kaj ne malnobliganta lian figuron. Por Miguel Lago, tiusence la faligado de kelkaj statuoj estas benvena. Tiuj kun artaj valoroj devus trovi ŝirmejon en muzeoj. Mi sampensas.

Nenhum comentário:

Postar um comentário