22/09/2020

Porto, Portugalio | Librovendejo kreis miton pri Harry Potter

 



Angla verkistino J.K. Rowling dum du jaroj vivis en Porto, la dua plej granda urbo en Portugalio laborante kiel instruistino pri la angla, veninta el Manĉestro en 1991 kiam ŝi estis 26jara kaj partumis apartamenton kun du aliaj britaj instruistinoj. Post kelktempe ŝi enamiĝis de portugalo kiun ŝi konatiĝis en drinkejo. Ili edziniĝis, ŝi perdis la infanon en la unua gestacio sed fariĝis patrino de knabino en la dua gravedeco. En 1993 post malsukcesa geediziĝo ŝi divorciĝis kaj revenis al sia lando kune kun sia filino.

En 1997 ŝi lanĉis la unuan volumon de la sago kiu faris ŝin riĉa kaj fama: Harry Potter and the Philosopher's Stone [Harry Potter kaj la Filozofa Ŝtono]. Posta onidiro ne konfirmita de la verkistino laŭ kio ŝi estus inspirita je la ruĝkoloraj ŝtuparoj de la tradicia Librovendejo Lello, en Porto, kie ŝi verkis parton de la historio, laŭ sia biografiisto, igis la lokon motivo de konstanta pilgrimado de ŝiaj sennombraj fanoj, legantoj de la sagao. La ŝtuparo estus estita fonto de inspiro por la kreo de lernejo pri sorĉado en kiu Potter studis.

En 2015 la librovendejo preskaŭ bankrotis por financaj kialoj. Ĝiaj novaj posedantoj havis la ideon profiti pere de la vizitado de fanoj de Harry Potter: la aliro al la vendejo fariĝis per pago, kontraŭ 3 kaj poste 5 eŭroj. Post kelkaj jaroj oni elspezis 2 milionojn da eŭroj en la librovendeja reformado. Estas interese, ke la aŭtorino neis, ke ŝi iam vizitis la vendlokon, kiun ŝi eĉ ne konis pri ekzisto...


Referenco: 

NEGREIROS, Adriana. A lenda portuguesa de Harry Potter. Piauí, Rio-de- Ĵanejro, n-ro 167, p. 8, aŭg. 2020.

Ilustraĵo: <https://img.freepik.com/vetores-premium/fundo-de-halloween-grunge_23-2148644662.jpg?w=826>

Nenhum comentário:

Postar um comentário