25/05/2020

Vakcino eble nur en 2022

En intervjuyo al la taggazeto Zero Hora, de Porto Alegre, Ricardo Gazinelli, kunordiganto de la Instituto Nacional de Ciência e Tecnologia em Vacinas (Nacia Instituto de Scienco kaj Teknologio pri Vakcinoj) kaj profesoro ĉe la Universitato de Massachusetts, Usono, asertis la jenon pri vakcino kontraŭ la kronviruso:

Mi ne ŝatas esti pesimisto, sed mi trovas, ke ni ne havos vakcinon por la kronviruso en 2021 nenie en la mondo. Mi pensas, ke la plaj optimista atendo estus vakcino fine de 2021 sed plej probable en 2022. Sekve gravas, ke en situacio de pandemio, ĉiu lando strebu por fari sian propran vakcinon, ĉar ĝi scias, ke ĝi ne estos tuje priservita pri vakcinoj produktitaj en aliaj landoj.

Pri kuracilkoj, li diris, ke temas pri alia problemo. Antaŭ ĉio oni testas kuracsubstancojn por aliaj aferoj ĉar la disvolvigo de novaj tiaj substancoj estas malrapida.

23/05/2020

Tertremo en Porto Alegre



Francisco Riopardense de Macedo, en sia libreto História de Porto Alegre (Historio de Porto Alegre), registras la fakton, ke en 1811 la tiama vilaĝo Porto Alegre estis tute ekskuita de tertremo, kiun la enloĝantaro, timigita pro tiel unika okazintaĵo, atribuis al diversaj supernaturaj kialoj.

Esperanto en la romanoj de Isabel Allende



En la momento en kiu mi estis leganta la unuajn paĝojn de la nova romano de Isabel Allende lanĉita en la portugala, Longa Pétala de Mar [Longa Petalo de la Maro], subite mi trovis alineon en kiu Esperanto estas menciita. Kuriozas, ke tio okazis ne unuafoje en ŝia literatura kariero. Ni plibone vidos tion poste. Unue mi diru ion pri Isabel Allende, la plej fama hispanlingva verkistino en la mondo. Ŝi naskiĝis en Limao, Peruo, en 1942, sed ŝi estas ĉilia laŭ nacieco kaj poste ankaŭ akiris la usonan naciecon.

Ekde 1988 ŝi loĝas en Usono. En 1983 ŝi publikigis sian unuan romanon: La casa de los espíritus [La domon de la spiritoj], grandan literaturan sukceson kiu poste transformiĝis en filmo kun usonaj geaktoroj Jeremy Irons kaj Wanona Ryder. 

Poste venis aliaj romanoj kiel Eva Luna, Hija de la fortuna [Filino de la ŝanco] kaj Retrato en sépia [Sepikolora portreto] – ĉiuj kun granda publika akceptado.


Kio pri Esperanto? En La Casa de los espíritus, la protagonistino Clara havas la kutimon kontaktiĝi kun spiritoj, kiuj parolas al ŝi nur en la hispana aŭ en Esperanto. Ŝi eĉ skribas al ambasatoroj kaj ministroj pri edukado por enkonduko de Esperanto en la lernejojn de la tuta mondo, sed neniu reagas al ŝia propono.

En la romano El cuaderno de Maya, la verkistino utiligas la vorton esperanto laŭfigurasence. Pri sia hundo ŝi komentas: "No es cariñoso, pero nos entendemos en el lenguaje de la flora y la fauna:  esperanto telepático." [Ĝi ne estas karesema, sed ni komprenas unu la alian per la lingvo de floro kaj faŭno: telepatia Esperanto.]

En Longa Pétala de mar (2019), la intrigo disvolviĝas inter la Civila Milito en Hispanio (1936-1939) kaj la ekzilo de la geprotagonistoj en Ĉilio. Ĉe la fino de la milita konflikto, ĉefgeneralo Francisco Franco [Francisko Franko] triumfe eniras en Barcelonon kun sia armeo. Pri la okazintaĵo jen la fragmento menciita en la komenco:

Primeiro prendiam os combatentes, se os achassem, em qualquer condição que estivessem, e pessoas denunciadas por outros como colaboradoras ou suspeitas de alguma atividade considerada antiespanhola ou anticatólica; isso incluía membros de sindicatos, partidos de esquerda, praticantes de outras religiões, agnósticos, maçons, professores, maestros, cientistas, estudiosos de esperanto, estrangeiros, judeus, ciganos, e assim seguia a lista interminável.

Unue ili arestis la batalantojn, se ili trovis ilin, sub ia ajn kondiĉo en kiu ili estis, kaj homojn denuncitajn de aliaj kiel kunlaborantojn aŭ suspektindajn pri aktiveco konsiderata kontraŭhispania aŭ kontraŭkatolika; tio inkludis membrojn de sindikatoj, maldekstraj partioj, praktikantojn de aliaj religioj, agnostikulojn, framasonojn, instruistojn, maestrojn, sciencistojn, studantojn de Esperanto, alilandanojn, judojn, ciganojn, kaj tiele sekviĝis la senfina listo.=


;Referencoj:

ALLENDE, Isabel. Longa Pétala de Mar. Rio de Janeiro: Bertrand Brasil, 2019.

https://eo.wikipedia.org/wiki/Isabel_Allende

09/05/2020

Gaŭĉaj diraĵoj (2) | Ditados Gauchescos (2)




Popoldiraĵoj el la plej suda regiono de Brazilo:

Firme que nem prego em polenta.
Firma kiel najlo en polento.

Saracoteando mais que bolacha em boca de veia.
Svigante pli ol biskvito en buŝo de oldulino.

Calmo que nem água de poço.
Trankvila kiel akvo de puto.

Mais perdido que cego em tiroteio.
Pli perdiĝinta ol blindulo ene de pafado.

Mais faceiro que guri de bombacha nova.
Pli gaja ol knabo kun nova bombaĉo.