25/05/2020

Vakcino eble nur en 2022

En intervjuyo al la taggazeto Zero Hora, de Porto Alegre, Ricardo Gazinelli, kunordiganto de la Instituto Nacional de Ciência e Tecnologia em Vacinas (Nacia Instituto de Scienco kaj Teknologio pri Vakcinoj) kaj profesoro ĉe la Universitato de Massachusetts, Usono, asertis la jenon pri vakcino kontraŭ la kronviruso:

Mi ne ŝatas esti pesimisto, sed mi trovas, ke ni ne havos vakcinon por la kronviruso en 2021 nenie en la mondo. Mi pensas, ke la plaj optimista atendo estus vakcino fine de 2021 sed plej probable en 2022. Sekve gravas, ke en situacio de pandemio, ĉiu lando strebu por fari sian propran vakcinon, ĉar ĝi scias, ke ĝi ne estos tuje priservita pri vakcinoj produktitaj en aliaj landoj.

Pri kuracilkoj, li diris, ke temas pri alia problemo. Antaŭ ĉio oni testas kuracsubstancojn por aliaj aferoj ĉar la disvolvigo de novaj tiaj substancoj estas malrapida.

Nenhum comentário:

Postar um comentário