31/12/2020

VIDEOFILMETO | Printu vian viron


Jen tre kortuŝa filmeto "Printu vian viron". Aminda virino loĝas en Parizo kaj hazarde trafas reklamon de eblo printi perfektan viron. Por ekscii kio okazis poste rigardu la filmeton.

Japanio | Nova maniero forpeli ursojn el la plantejoj...

 



En la urbo Takikawa, en Japanio, la terkultivistoj havas novan alternativon por forpeli la predantojn kiel ursojn el la plantejoj pere de la  instalo de du mekanikaj lupoj. Tiaj robotoj, kiuj estas altaj je 2,6 m, havas malveran felon, videblajn dentojn kaj ruĝajn okulojn kaj krome ili balancas la kapon se ne paroli pri la eligo de hurloj, bojoj kaj pafoj por ke la ursoj ne allkutimiĝu...

Referenco:

HARA, Carlos Eduardo. Animais robôs. Superinteressante, San-Paŭlo, dec. 2020. Supernovas.

30/12/2020

La milito en Sirio kaj la nocivaj konsekvencoj en la infanoj

 


1 300 infanoj de Damasko en Sirio, en la lastaj 9 jaroj estis analizitaj kun la celo ekzameni la impakton de la milito en sia mensa sano. La rezulto estas memkompreneble katasfrofa: 

53% prezentas situacion de posttraŭma streso.

61% havas moderajn/severajn problemojn pri mensa sano.

62% raportis pri malfacilaĵoj por kontroli sian koleron.

Rimarkindas, ke 40% el la infanoj perdis iun familianon kaj 50% devis translokiĝi pro la circonstancoj.


Referenco:

ELER, Guilherme. As marcas da guerra. Superinteressante, San-Paŭlo, dec. 2020. Supernovas.


Falsos amigos esperanto/português (7)

 



Asisti = assistir, auxiliar e não ver, estar presente = vidi, ĉeesti

Demisii = demitir-se e não demitir = eksigi, maldungi

Karafo = jarra e não garrafa = botelo

Pinto = ponta, extremidade, cume e não pinto = kokideto. Pintokunveno = reunião de cúpula

Pretendi = reclamar como direito, pretender, exigir; alegar, ter a pretensão de e não no sentido de aspirar, desejar = aspiri, deziri, intenci. Pretendema = pretensioso


Referências: 

Dicionário Escolar da Língua Portuguesa/ Academia Brasileira de Letras. São Paulo: Companhia Editora Nacional, 2008.

http://vortaro.esperanto.org.br/

28/12/2020

As sociedades de esperanto criadas em Porto Alegre desde 1906

 



Por ocasião do 15º Congresso Brasileiro de Esperanto, realizado em 1957, em Niterói, RJ, o Sr. Benjamin C. Camozato, eminente esperantista gaúcho de então, apresentou seu trabalho sobre o Movimento do Esperanto no Estado do Rio Grande do Sul, cujo texto foi posteriormente reproduzido nos Anais do referido evento. A respeito das sociedades esperantistas criadas em Porto Alegre, todas elas na primeira metade do séc. 20, e não mais existentes, destacamos alguns elementos históricos de sua fala, acrescidos de outras observações:


Artigo no Deutsche Zeitung / Lorenz

Em 1894, sete anos depois do surgimento do esperanto, Arno Philipp, diretor do Deutsche Zeitung, jornal em alemão que circulava em Porto Alegre, publicou um artigo no mesmo sobre a língua de Zamenhof. Desde 1896, Francisco Valdomiro Lorenz, imigrante tcheco que acabou radicando-se na cidade de Dom Feliciano, RS, fortalece a divulgação do idioma não só no extremo sul, mas em todo o País. De sua autoria, tem-se o Esperanto sem Mestre, um verdadeiro clássico em termos de livros-textos. 

Esperanta Societo Sud-Rio-Granda

Já no início do séc. 20, um movimento esperantista começa a se formar em Porto Alegre, impulsionado por figuras como Cristiano Kraemer, Reinaldo Frederico Geyer e Benjamin C. Camozato. Kraemer divulga o esperanto em nível local graças aos seus artigos no jornal Correio do Povo. Geyer e Camozato, ainda estudantes, chegaram a elaborar uma gramática e um dicionário, que infelizmente, por razões financeiras, não conseguiram publicar. De qualquer forma, o trabalho pioneiro dos citados, bem como de outros companheiros, resultou na fundação em 2 de setembro de 1906, no Clube Caixeiral, da Esperanta Societo Sud-Rio- Granda, a terceira entidade esperantista criada no País, todas no mesmo ano. Ao Brazila Klubo Esperanto, no Rio de Janeiro, foi enviado o seguinte telegrama: "Ontem tarde numerosa concorrência inaugurada Esperanta Societo Sud-Rio-Granda 122 samideanoj." Como resposta, recebeu-se a seguinte mensagem telegrafada: "Agradecemos comunicação. Calorosamente abraçamos caros samideanoj. Vivu Zamenhof! Vivu nia lingvo! - Brazila Klubo." Infelizmente por motivos vários (Camozato não faz referências a eles), a agremiação teve curta existência. Camozato menciona o fato de que "a implacabilidade do tempo, que elimina valores, foi mudando o aspecto humano".


Correio do Povo de 04/set/1906 - Foto obtida graças ao Núcleo 
de Pesquisas Históricas (NPH-UFRGS)


Brazila Revuo Esperantista nº 6

Grêmio Esperantista Everardo Backheuser

Em 1923 é fundado o Grêmio Esperantista Everardo Backheuser, de curta duração.

Sud-Brazila Esperantistigilo

Em 12 de julho de 1927, conforme ata de fundação (Camozato equivocou-se quanto à data), igualmente no Clube Caixeiral, foi criada a Sud-Brazila Esperantistigilo, tendo inicialmente o nome de Esperanto-Centro de Porto Alegre, responsável pela promoção de cursos ministrados pelo Gen. Feliciano Domingues, Ary Zamora, Viterbo de Carvalho e Benjamin Camozato, com divulgação nos jornais Correio do Povo, Diário de Notícias e A Federação. Em 1936, a sociedade consegue junto à Prefeitura, então governada por Alberto Bins, que uma das ruas do bairro São João, na zona norte da cidade, fosse designada como Rua Zamenhof. A instituição acabou sendo extinta depois de alguns anos em função da ida de Viterbo de Carvalho para o Rio (tal como Reynaldo F. Geyer, diga-se de passagem), bem como "a dispersão de preciosos elementos", no dizer de Camozato.


A Federação, de 04/jul/1927 - Hemeroteca Digital da Biblioteca Nacional.

Esperantista Societo de Porto Alegre

A mais exitosa sociedade esperantista surgida em Porto Alegre foi sem qualquer sombra de dúvida a ESPA-Esperantista Societo de Porto Alegre, fundada a 2 de abril de 1945, tendo à frente os professores Paulo Menezes e Lúcio Vieira. Sua primeira diretoria era constituída de Ary Zamora (presidente), Alberto Sieber (vice-presidente), Bóris Eston (1º secretário), Lizipo José Rodrigues (2º secretário, Aloys Furtenbah (1º tesoureiro) e José Martins (2º tesoureiro). Em 1995 festejou seus 50 anos de existência, mas infelizmente veio a desaparecer poucos anos depois. Coube à ESPA a iniciativa da realização de alguns dos Encontros Gaúchos de Esperanto, vários encontros locais e um número sem fim de cursos de esperanto ao longo do tempo, dentre outras atividades em prol da divulgação do idioma na cidade.

Atualmente a Associação Gaúcha de Esperanto, fundada em julho de 1982 por Ivo Sanguinetti, constitui-se na única entidade esperantista em ação não só na capital bem como em todo o estado do Rio Grande do Sul. Sua página no Facebook tem como endereço: https://www.facebook.com/esperanto.rs.


Referência:

Os pioneiros. Kelkvorte, Porto Alegre, ago. 2017, p. 2.

26/12/2020

Kiel diri en Esperanto (7)

 



esconde-esconde = kaŝludo.

fone de ouvido = (kap)aŭskultilo

ingrediente = ingredienco

jeans = ĝinzo

noz = juglando

"polícia e ladrão" = kaptoludo

televisão a cabo = kabla televido

vitamina, batida = pulposuko


Referenco: https://dvd.ikso.net/vortaro/Hejma_vortaro.html#HH


22/12/2020

Pirahana: iu indiana lingvo tre kurioza por ni

 



Usona lingvisto studis la brazilan indianan lingvon pirahana (pirahã), parolatan tiam de 300 enloĝantoj de tribo en Amazonio kaj eltrovis tre kuriozajn aferojn:

- Ĝi estas lingvo kun nur tri volaloj kaj tri kaj ok konsonantoj.

- Ne ekzistas vortoj por numeroj, koloroj kaj eĉ terminoj por indiki kvanton: ĉiu(j), (mal)multe.

- Ne estas subpropozicioj en la frazoj.

- La parolanto nur povas aludi al homoj kaj objektoj fizike ĉeestantaj antaŭ li aŭ eventoj en kiuj li partoprenis.

17/12/2020

Mia neforgesebla ŝakpartio!

 



Mia patro lernigis la filojn, mian fraton kaj mi, ludi ŝakon. Li inkluzive ludis ŝakon per koresponsaĵoj kun amiko kiu vivis aliurbe. En mia mezlernejo mi ludis multe kaj tie estis jara ĉampionturniro pri diversaj sportoj kaj ŝako. Mi kune kun kolego reprezentis nian klason je la ludo de la reĝoj kaj dum tri sinsekvaj jaroj ni fariĝis ĉampionoj. Fakte ni ne sufiĉe bone ludis sed ni troviĝis inter tiuj kiuj en la lernejo plibone ludis des pli pro tio, ke ne troviĝis multe da lernantoj kiuj interesiĝis pri ŝako.

Mi neniam forgesis la partion en kiu mi fariĝis trifoje ĉampiono. Dum la ludo mi subite perdis mian reĝinon! Kia granda fuŝaĵo! Perdita ludo! - mi pensis. Kion fari? Mi simple movis la peonojn antaŭen por kune kun aliaj pecoj restantaj ataki la kontraŭan reĝon sed sen multe da espero pri pozitiva rezulto. Komencantoj en la ŝakludo dependas multe pri siaj strategioj utiliganta la damon. Sed mi sukcesis venki la ludon per neatendita eterna ŝakigo danke al miaj bravaj peonetoj. Feliĉe mia kontraŭulo samkiel mi havis siajn limojn... 

15/12/2020

Li volis manĝi oranĝon

 




Mi preterpasis straton kaj vidis frenezulon supreniranta foston. Mi demandis:

- Kial vi supreniras tie?

Li respondis:

- Mi manĝos oranĝon!

Mi diris:

- Tio estas fosto, ne oranĝarbo.

Li respondis:

- La oranĝo troviĝas en mia poŝo kaj mi manĝas tie kie mi volas!

Profilo: Ciro Gomes de Freitas



Ciro Gomes de Freitas, 70jara, emerita historiografo kaj ekonomia kaj socia analizisto, loĝanta en Barra do Garças, en la ŝtato Mato Grosso, Brazilo, estis intervjuita de ĉi tiu blogo:

Kio vekis vian intereson pri Esperanto? La libera fenestro al la mondo kaj turismebleco sen lingvobaroj en monda ronda amikaro.

Kiamaniere vi esperantumas nuntempe? Registranta pere de fotoj kaj videoj la esperantajn eventojn en Brazilo kaj mondskale. Mi havas paĝon en YouTube kun rezultoj de tiaj fotfilmaj registroj nomatan Transnacia Esperanto-TV:  https://www.youtube.com/channel/UCfWfyFnHgAwL8ZLQjVqYGWA?view_as=subscriber kaj en Facebook. Mi havas pere de UEA-Premio Unuan Premion pere de la video Aragvaja Eko-Krio, Tampere, Finnlando 1996, Duan Premion pere de la video Esperanto kaj Kulturo, en Berlino 1999.

Iu libro: La Danĝera Lingvo

Iu filmo: Doctor Zhivago

Iu muzikaĵo: Haleluja. Versio en Esperanto de Manno Montanna.

Iu muzikgrupo: Kajto

Iu aktoro: Fernanda Montenegro

Iu verkisto: Renata Ventura

Iu talento kiun vi ŝatus havi: Bela voĉo por kanti kaj pianludi

Iu famulo kiun vi admiras: Mahatmo Gandhi

Iu afero kiu dolĉigas la vivon: Sano kaj amo

Se vi havus pli da tempo: Mi vojaĝus pli kaj pli

Iu revo: Fina venko de Esperanto

Iu hobio: Filmfarado

Iu loko kiun vi dezirus koni: Pollando kaj Kanado

Iu donaco kiun plaĉas al vi gajni: Verŝajne lotaĵon.

Vi estas: Mi estas pacvojaĝema homo, amanto de la vivo, de la naturo, Esperanto kaj la mondo.



10/12/2020

Akuzativo post "inter"

 




Normale inter ludas la rolon de prepozicio:

Mi agrable pasigis la tempon inter amikoj.

Sed estas apartaj situacioj en kiu -n estas postulata:

a) Ĉe akuzativo pri direkto:

Ŝi iris inter la tulipojn. = ... al loko inter la tulipoj. (PMEG)

b) Kiam inter indikas proksimumecon: inter 50 kaj 100 milionoj, tio estas, ia nombro inter 50 kaj 100. Sekve oni utiligas akuzativon:

La Hispana Gripo mortigis inter 50 kaj 100 milionojn da homoj en la tuta mondo.

Ĉikaze inter ne ludas la rolon de prepozicio sed de adverbo. Alia ekzemplo, ne kun inter sed kun de:

Oni kalkulis de du al tri mil personojn en la manifestacio.

Referenco:
WENNERGREN, Bertilo. PMEG 2020: plena manlibro de esperanta gramatiko. 12.3.4.7. Inter. Disponebla ĉe: https://bertilow.com/pmeg/gramatiko/rolmontriloj/rolvortetoj/lokaj_rolvortetoj/inter.html. Aliro: 10 nov. 2020.

04/12/2020

Alexander Humboldt kaj Euclides da Cunha: du malsamaj vidpunktoj - de raviĝo kaj malŝato pri Amazonio

 



Alexander von Humboldt (1769-1859), prusa natursciencisto kaj esploristo, kaj Euclides da Cunha [eŭ'clides da 'kunja] (1866-1909), brazila verkisto kaj ĵurnalisto, aŭtoro de fama verko pri la Sertano (tipa regiono en la nordoriento de Brazilo), registris du malsamajn vidpunktojn pri ilia sperto koni Amazonion.

Humboldt, verŝajne ĝia plej elstara esploristo, sur letero al la frato esprimas sian raviĝon pri tio kion li trovis en la venezuela Amazonio: "Ni kuris tien kaj reen kiel infanoj." Lia vojaĝkunulo, botanikisto, skribis pri sia unua kontakto kun la arbarego asertante, ke "li freneziĝus se la admirindaĵoj ne finiĝus tuj".

Aliflanke Euclides da Cunha, en vojaĝo al Amazonio por estri ekspedicion pri demarkacio ĉe la landlimoj inter Brazilo kaj Peruo, en sia postmorta verko À margem da História (Marĝene al la Historio), kiu temas pri la jaro en kiu li vivis en la granda arbaro, li utiligas terminojn kiel elreviĝo-n rilatita al la riverego Amazono, monotonio-n, por la pejzaĝo; malordo-n (la naturo), malperfektaĵo-n (la flaŭro), monstra-n (la faŭno), malŝatinda-n, por pasaro kaj kvazaŭ tio ne sufiĉus, li klasifikis la naturon kiel nekompleta-n.

Tre distingaj perceptoj pri la amazonia mondo...


Referenco:

SALLES, João Moreira Salles. Arrabalde: parte I - A floresta difícil. Piauí, Rio-de-Ĵanejro/San-Paŭlo, nov. 2020, p. 44.

Imagem:

https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Acervo_Museu_do_Senado_(20349015646).jpg Aliro je: 25 nov 2020

03/12/2020

Balanci/ skui/ svingi

 



Ni vidu la signifdiferencojn inter la tri terminoj:

Balanci = balancear, menear, sacudir. Mover um objeto, em um movimento ondulatório, de tal forma que ele levante e desça; mover ritmicamente um membro o ou a cabeça:

balanci la korpon de la knabo = sacudiu o corpo do menino

li jese balancis la kapon = balançou a cabeça afirmativamente

Skui = sacudir, abalar, estremecer, sacolejar. Mover algo de uma maneira rápida, abrupta e repetida:

skui tapiŝon = sacudir um tapete

skui la voston (hundo) = sacudir a cola (cão)

Svingi = agitar (lenço, cauda, flâmula...), sacudir, mexer, saracotear, bater (asas):

svingi la manon por saluti = sacudiu a mão para saudar

ili dancis svigante sin tien kaj reen = dançaram sacudindo-se para frente e para trás


Referencoj:

BALANCI. En: Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. Disponebla ĉe: https://vortaro.net/#svingi_kd. Aliro je: 02 dec 2020.

BALANCI. Dicionário de Túlio Flores: Português-Esperanto, Esperanto-Português. Disponebla ĉe: http://vortaro.esperanto.org.br/. Aliro je: 02 dec 2020.

SKUI. En: Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. Disponebla ĉe: https://vortaro.net/#skui_kd. Aliro je: 02 dec 2020.

SKUI. Dicionário de Túlio Flores: Português-Esperanto, Esperanto-Português. Disponebla ĉe: http://vortaro.esperanto.org.br/. Aliro je: 02 dec 2020.

02/12/2020

Holisma vidpunkto

Mi ne estas ateisto

sed aliflanke sekvas

nenian ismon nuntempe.

Ismoj dividas kaj malebligas

ian holisman vidpunton pri la realeco.

29/11/2020

La kamuflado de la soldato

 


- Soldato Petro, hodiaŭ mi ne vidis vin dum la instruo pri kamuflado!

- Dankon, sinjoro serĝento!

BEL-Konferencoj 2020: La arto komunikiĝi (Ísis Piton)


La prelegoj kaj la ferma koncerto publike elsendiĝos en la kanalo de Gaŭĉa Esperanto-Asocio ĉe YouTube, aliflanke la postprelegaj diskutsesioj okazos per Google Meet kaj postulas (senpagan) aliĝon.

27/11/2020

La celo da la Arto laŭ Viktor Shklovsky



En ĉi tiuj pandemiaj tempoj, mi estas releganta kelkajn librojn miajn kaj samtempe mi antaŭeniras en la lego de portugallingve  Mundo sem Fim [Mondo sen Fino], de Ken Follet. Kiel relego ĉimomente mi okupiĝas pri A Arte da Ficção [La Arto de la Fikcio], de David Lodge, en kiu la aŭtoro disvolgas 50 ĉapitetrojn pri la arto rakonti bonan historion. 

En tiu de n-ro 11, pri fremdigo, termino kreita de Viktor Shklovsky/ ruse Виктор Шкловский (1893-1984), literatura kritikisto, verkisto kaj scendekoraciisto kiu agadis iam antaŭ kaj post la Rusa Revolucio: "La Arto ekzistas por ke ni povu reakiri la sensacion esti vivaj; ĝi ekzistas por fari nin senti aferojn, por igi la ŝtonon "malmola". La celo de la Arto estas havigi al ni la sperton pri la aferoj tiel kiel ni ilin perceptas, ne kiel ni ilin konas."


Referencoj:

LODGE, David. A arte da ficção. Porto Alegre: LP&M, 2017.

VIKTOR CHKLOVSKY. In: Vikipédia, a enciclopédia livre. Disponebla ĉe: https://pt.wikipedia.org/wiki/Viktor_Chklovsky. Aliro je: 27 nov. 2020

23/11/2020

Kiel diri | Tipoj de filmoj



angorfilmo = filme de suspense
aventurfilmo = filme de aventura
desegnofilmo = filme de desenho animado
dokumentfilmo/kulturfilmo = documentário
drama filmo = filme dramático
erotika filmo = filme erótico
hororfilmo/ terurfilmo = filme de horror, terror
katastroffilmo = filme catástrofe
krimfilmo = filme policial
muzikalo = musical
sciencfikcia filmo = filme de ficção científica
vakerfilmo = filme de faroeste, bangue-bangue

Referenco:
TERMINARETO DE KINO. En: Vivilibroj: liberaj libroj por libera mondo. Disponebla en: https://eo.wikibooks.org/wiki/Terminareto_de_kino. Aliro en: 23 nov. 2020.

21/11/2020

Biblioteko de Vatikano: minaco al ĝia cifereca kolekto

 




La Apostola Biblioteko de Vatikano estas konsiderata unu el la plej gravaj esplorinstituicioj en mondo, kun vasta kolekto da manuskriptoj (inkludante eĉ tiujn el inkaa deveno), libroj, bildoj, moneroj, medaloj kaj artverkoj. Ĝi estis fondita de Nikolao la 5a kaj estas la plej antikva en Eŭropo.

En 2012 oni komenci la ciferadon de ĝia materialo kun imensa historia valoro kun 41 milionoj da paĝoj. Pro la kibernetikaj atakoj pli kaj pli oftaj de hakeroj, Vatikano kontraktis la servojn de entrepreno pri kibernetika sekureco por la protektado de la cifererigita laboro.

"Ni devas protekti nian interretan laboron por ke la legantoj povu fidi, ke la registroj temas pri preciza kaj neŝanĝita historio", asertis Malio Miceli, direktoro pri informado de la biblioteko.


Referencoj:

BIBLIOTECA APOSTÓLICA VATICANA. En: Wikipédia: a enciclopédia livre. Disponebla ĉe:  https://pt.wikipedia.org/wiki/Biblioteca_Apost%C3%B3lica_Vaticana. Aliro: 19 nov. 2020.

SHERWOOD, Harriet. Anjos robôs. CartaCapital, San-Paŭlo, 18 nov. 2020. QI p. 49.


Bildo:

https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Codice_Palatino_927_-_part.jpg. En 19 nov. 2020.

16/11/2020

Raŭmismo/Finvenkismo: oni ne devas elekti inter kvaliton kaj kvanton

 


"Do, mi opinias ke raŭmismo kaj finvenkismo ne plu gravas kaj la vortoj ne helpas kompreni nian movadon. Oni ne devas elekti inter la kvaliton aŭ la kvanton de esperantistoj, oni devas prizorgi ambaŭ. Oni ne bezonas iun -ismon por kompreni la gravecon de nia kulturo aŭ valori la etoson de Esperantujo."

> Robert Nielson, en https://teokajlibroj.wordpress.com/2020/04/05/raumismo-post-40-jaroj-cu-gi-ankorau-gravas-por-la-nova-generacio/

Esperanto: ne krei apartan identon, sed kunigi homojn


"Ĉi tiu aspektas kiel ia stranga Esperanto-naciismo, kiu estas bizara laŭ mi. Ni ne estas popolo aŭ etno, kun nia propra identeco, ni ne estas minoritato. La celo de Esperanto estas kunigi homojn, ne krei apartan identon. Esperanto estas tre grava al mi, sed ĝi ne estas mia lando aŭ nacieco."

> Robert Nielson, en https://teokajlibroj.wordpress.com/2020/04/05/raumismo-post-40-jaroj-cu-gi-ankorau-gravas-por-la-nova-generacio/

15/11/2020

Balota merkatumo en la Antikva Romo

 

Romo | Panteono (foto de César Dorneles)

"Necesas, ke via balota kampanjo havu etoson de iu granda defilo, belega, splenda, sub la apogo de la popola ŝato kaj prezentanta dignan kaj unikan spektaklon. Laŭeble estas interese, ke estu ia tipo de skandalo kontraŭ viaj oponantoj, io kio rilatiĝas al krima sinteno, aŭ sekso, aŭ ĉantaĝo, tio kio estu pli propra de iliaj karakteroj." (Atribuita al Cicerono la Kvina, donanta konsilojn al la frato kiu kandidatiĝis al la Konsulejo)


Referenco:
MACKEOWN, J.C.. O livro das curiosidades romanas: histórias inusitadas e fatos surpreendentes do maior império do mundo. Belo Horizonte: Gutenberg, 2011.

11/11/2020

Studoj pri la genetika diverseco de la brazilanoj povos helpi je la antaŭzorgo de malsanoj

 


Laŭ genetikistino Lygia da Veiga Pereira ['liĵja da 'vejga pe'rejra], kiu respondecas pri la projekto DNA de Brazilo, la genetika diverseco de la brazilano povos kontribui por la progresoj rilataj al la antaŭzorgo de hipertensioj, diabetoj kaj kankro, se ne paroli pri la ebleco faciligi studojn de historia naturo.

"Danke al la analizado de DNA, eblos diri kiujn regionojn de Afriko rilatiĝis al la prapatraro de ĉiuj analizitaj brazilanoj. Oni povos ekkoni la historion de tiaj homoj", asertis la esploristo en intervjuo. Studgrafikaĵoj indikas, ke "la plej granda parto de la patrina heredo estas el afrika deveno (36%) kaj indiana (34%)". Aliflanke rilate al la patra heredo, 75% estas el eŭropa deveno; 14,5%, afrika kaj 0,5%, indiana, kio estas klarigata de la historia dominado de la maskloj sub la femaloj, kiel rimarkis la esploristo. Rimarkindas la fakto, ke la esploroj povos esti aplikataj je la medicino okaze de interpretoj de genetikaj testoj. Variaĵoj pri genetikaj tratoj povas indiki genetikan inklinon al la kankro ekzemple aŭ simple tion, ke ili estas normalaj, ordinare troveblaj en la loĝantaro. 


Referenco:

SILVA, Gabriela da. Lygia da Veiga Pereira: o brasileiro será uma fonte de descobertas para toda a humanidadeZero Hora, Porto Alegre, 08-09 nov. 2020. Com a palavra, Doc, p. 2-3.

Bildo:

Por Courtesy: National Human Genome Research Institute - [1] (file), Domínio público, https://commons.wikimedia.org/w/index.php?curid=212144


10/11/2020

Kio venas poste?

 


- Mi volas scii: post kiam oni estas feliĉa, kio okazas? Kio venas poste? (Clarice Lispector, brazila verkistino)

"Päästää sammakko suustaan"



En la finnlanda lingvo,  "Päästää sammakko suustaan" signifas "liberigi la bufon el la buŝo", populara esprimo kiu estas dirata kiam vi diras ion tute malkonvenan ekzemple demandi al virino ĉu ŝi estas graveda kaj ŝi ne fakte ne estas.


Referenco:

VAIANO, Bruno. Päästää sammakko suustaan. Superinteressante. San-Paŭlo, okt. 2020. Oráculo, p. 70. 

08/11/2020

L.F. Verissimo: kio okazus se la nederlandanoj estus koloniintaj Brazilon?



Kio okazus se la nederlandanoj estus venkitaj la portugalojn kaj ili estus koloniintaj Brazilon? Por komenci, niaj modeloj pri beleco estus tute aliaj. Anstataŭ nigrharaj, niaj virinoj estus brunaj kun glataj haroj kaj la plej konata brazilanino en la mondo estus ia longstatura ino de la norda tipo, nomata Gisele al io simila. Oni tute ne povas imagi.

07/11/2020

Maria Firmina dos Reis, la unua romanistino en Brazilo

 




Maria Firmina dos Reis, deveninta el malriĉa familio de  nigrhaŭtuloj, naskiĝis en 1822 en São Luiz do Maranhão, kaj mortis en 1917 malriĉa kaj blinda. Sed ŝi eniris  en la historion de la brazila literaturo kiel la unua nigrhaŭta verkisto kaj la unua romanistino de Brazilo.

Se ne paroli pri la la fakto, ke ŝi verkis la unuan aboliciistan romanon: Úrsula (1859), kiu nun gajnas kvar novajn eldonojn kaj estis deviga legaĵo ĉijare por la enira ekzameno de UFRGS – Universidade Federal do Rio Grande do Sul (Federacia Universitato de Rio Grande do Sul).

Maria Firmina, lernantino, estis la unua virino aprobita en publika konkurso en la ŝtato Maranhão por la posteno de instruistino al elementa lernejo. Poste ŝi skandalis sian epokon kiam ŝi kreis la unuan ambaŭseksan lernejon... La iniciato daŭris nur tri jarojn.

Úrsula rakontas la historion de neebla kaj tragedia amrilato inter du blankhaŭtaj gejunuloj, en kiu reliefiĝas forta kritiko al la sklavismo, seksismo, mizogineco kaj rasismo, kiel observas Jarid Arraes en recenzo pri la verkaĵo al la prilibra revuo Quatro Cinco Um.

La verkistino dum la vivo adoptis dekunu infanojn, inter ili filoj de sklavigitaj personoj. Ŝi ankaŭ aŭtoris aliajn romanojn.

Malnovaj vojoj

 


malnovaj vojoj ne malfermas novajn pordojn

05/11/2020

Propraj nomoj sen -n de akuzativo

 



Oni uzas -n de akuzativo en plene esperantigitaj propraj nomoj:

Mi ŝatis legi La Etan Princon.

Li ekkonis Parizon en la lasta vojaĝo.

Neesperantigitaj propraj nomoj povas esti skribitaj sen o-finaĵo:

Mi tre admiras Shakespeare.

Li renkontis Vigdís Finnbogadóttir.

Sed:

Li renkontis Vigdíson Finnbogadóttir - kun aldono de o-finaĵo+ -n.

Aŭ:

Li renkontis Vigdís-on Fiinbogadóttir - kun aldono de o-finaĵo apartigita per "-" + -n.


Referenco:

WENNERGREN, Bertilo. Detala Gramatiko de Esperanto. S/l: E@I, 2012.

01/11/2020

La malamo al la vero

 



Ju pli la socio malproksimiĝas de la vero, des pli ĝi malamas tiujn kiuj ĝin rivelas. George Orwell


31/10/2020

FUTBALO | La lastaj tagoj de Messi en la Futbalklubo Barcelono

 


La erao de Messi kiel ludisto de la futbalklubo Barcelono tre verŝajne alvenantas al la fino. Lia kontrakto kun la kataluna klubo finiĝos je 30/jun/2021 kaj li jam esprimis publike sian deziron ne plu porti la tradician ĉemizon kun bluaj kaj ruĝaj strioj de la teamo.

En aŭgusto ĉijare li petis por foriri surbaze de persona kaj misa interpreto de sia kontrakto. Li kredis, ke li povus serĉi alian klubon ĉe la fino de la futbalsezono, sed tio tute ne efektiviĝis. La asertis, ke ĝi havas juran apogon por nei la peton. El nuligo de kontrakto rezultus je monpuno de 700 milionoj da eŭroj kaj pro tio Messi rezignis pri la ideo, inkluzive pro la fakto, ke jura proceso povus daŭri dum multaj monatoj.

La fakto estas tio, ke la ludisto, kiu alvenis al Barça ['barsa] kiam li estis 12jara, veninta el la argentina Newell's Old Boys, restas malkontenta pri la klubo kiu faris lin internacie konata. La klubo frontas krizon pri mastrumado kaj grandaj ekzemploj estas la elspezado de milionoj da euroj por kontraktoj de novaj ludistoj kiuj bedaŭrinde tute fiaskis kiel ludistoj de Barcelono samkiel la perdoj de Puyol, Xavi, Alves, Iniesta kaj antaŭnelonge tiu de Luis Suárez.

En 2021 eble ni vidos Lionel Messi ludanta en Manchester City aŭ en alia klubo.


Referenco:

PUNTI, Jordi. Adeus à espreita. Piauí, Rio-de-Ĵanejro, okt. 2020, p. 90.


27/10/2020

Esperantaj sinonimoj (10)

 



trakti - priparoli, diskuti

tre - ege

treti - piedpremi

triumfo - sukceso, venko

trompi - fraŭdi; perfidi


Referenco:

OJALO, Jaan. Esperantaj Sinonimoj. Roterdamo: UEA, 1999

Ekzistas nur du partioj: tiu de la egoismo kaj tiu de la empatio

 


Mi akompanas kun intereso la rubrikon, en loka taggazeto, de prof. Francisco Marshall - historiisto, arkeologo kaj profesoro. En la lasta, publikigita dimanĉe li parolas pri la ekzisto de nur du partioj: tiu de la egoismo kaj tiu de la empatio. Mi parolus alivorte en partio de la ekskludeco kaj partio de la inkludeco. Lastinstance stariĝas la demando: ĉu la politika agado celas al partikulara intereso aŭ al tiu kolektiva? Privataj gajnoj aŭ tiuj de publika intereso? Bonfaro al grupo aŭ klaso aŭ socia harmonio? La postviveco kaj vivkvalito de malmultaj aŭ de ĉiuj?

Kompreneble, ke tio tute ne signifas idealigi politikajn grupojn/partiojn kiuj iele zorgumas pri sociaj aferoj. Ili ankaŭ perdiĝas multfoje en la ideo pri la potenco antaŭ ĉio, partoprenantaj en la aĉa ludo de la politiko kaj ties marĉandoj. Alia mondo eblas, sed oni ankoraŭ havas longan vojon por trairi.

24/10/2020

Panlatino, la planlingvo kreita de brazila diplomato

 

William Agel de Mello, 83jara, estas eksa brazila diplomato el la  ŝtato Goiás [goj'as] kiu eĉ laboris kune kun nacifamaj brazilaj verkistoj Guimarães Rosa kaj João Cabral de Melo Neto. Lia plaĉo pri la studo de lingvoj rezultis je la kreo de du vortaroj: unu pri la latinidaj lingvoj kaj alia pri la latinidaj lingvoj en la Iberia Duoninsulo. Pro tio, ke kelkaj leksikonoj de lingvoj ankoraŭ ne ekzistis, li eĉ kelkajn vizitis lokojn en kiuj ili estis parolataj, kiel Sardion por studi la sardon kaj verki siajn vortarojn sarda-portugala kaj portugala-sarda. La rumana lingvo estis tiu kiu plej laboro postulis de li kaŭze de la granda influado de la slavaj lingvoj sur ĝia leksikono.

Kiel poligloto li finkonkretigis ideon ekde sia adoleskantaĝo krei planitan lingvon, kiun li nomis Panlatino, bazita sur la novlatinaj lingvoj kaj dialektoj, kun la celo senbabeligi la mondon, laŭ lia propraj vortoj. Laŭ li Panlatino estis kreita matematike, per komputilo, ne sekvanta la ekzemplon  de Esperanto, kiu laŭ li temas pri artefarita lingvo formita trosenĝene, sen kriterioj, kio mi diru montras lian mankon pri pli profunda kono pri la zamenhofa lingvo. Ekzemplo de teksto en la pantalina lingvo: Recordo hata hoi. Va tenir l'inspiración en una note d'insomnia signifas Mi rememoras pri tio ĝis hodiaŭ. Mi havis la inspiron dum sendorma nokto.

Panlatino meritis ian atenton ĉe la akademia mondo. Krom sindediĉi al ĝi, la aŭtoro ankoraŭ verkis librojn pri fikcio kaj tradukadis.


Referenco: 

SAGGESE, Ana. Recordo hata oi. Piauí, Rio-de-Ĵanejro, okt. 2020, p. 12.

21/10/2020

Kiam la kadavro kuŝis duone en iu lando, duone en alia

 

Post la eltrovo de mortigito en dormoĉambro en vilaĝeto kiu estas parte belga, parte nederlanda, fakaj termezuristoj estis venigitaj al la du landoj por eviti procedurajn misojn fare de la polico: okazas, ke la landlimo ofte passas tra privataj domoj kaj la kadavro unuavide kuŝis duone en Belgio, duone en Nederlando - informis la revuo Monato en sia numero de oktobro 2008. Post tritaga ekzameno de la problemo, oni science pruvis, ke la kadavro kuŝis en nederlanda teritorio.

15/10/2020

Kiel diri en Esperanto (6)

 


abre-latas = ladmalfermilo

cerva-viva = heĝo

funcho = fenkolo

mindinhomínimo = etfingro

orelha (de livro) = klapoteksto

recheio = farĉo

streaming = elsendfluo


Referenco: https://dvd.ikso.net/vortaro/Hejma_vortaro.html

07/10/2020

Porto Alegre (Brazilo) | Esperanto en la Mondaj Sociaj Forumoj de 2003 kaj 2005

 



Surfote: Marcelo Stoduto, Renato Oliveira Pereira, Tereza Jobim, (?), César Dorneles Soares kaj Maria da Glória Geyer, el Porto Alegre okaze de la granda inaŭgura marŝado 
de la MSF 2003Foto de Jozefo Paŝeko.

2003

100 mil homoj el 156 landoj, 5.717 NRO-j, 4.094 ĵurnalistoj: jen gravaj statistikoj de la 3a Monda Socia Forumo realigita en Porto Alegre inter 23-28/jan/2003, kies forumejo estis denove PUC-Pontifícia Universidade Católica. Denove la esperantistaro de la urbo samkiel E-istoj venintaj el aliaj lokoj, inkluzive el la eksterlando, kaptis  la okazon por disvastigi Esperanton al ege vasta publiko.

Atelieroj

Sub la aŭspicioj de UEA-Universala Esperanto-Asocio kaj organizado de GEA-Gaŭĉa Esperanto-Asocio, estis aranĝitaj tri priesperantaj atelieroj: 

Esperanto, uma alternativa democrática à hegemonia linguística (Esperanto, iu demokratia alternativo al la lingva hegemonio), sub la kunordigo de César Dorneles Soares kaj kun prelegoj de Jimes Vasco Milanez (Volta Redonda, RJ), Jozefo Paŝeko, Marcelo Stoduto kaj Miguel Boeira Vianna (Porto Alegre, RS).

Esperanto - the neutral international language, prelego de Paulo Izaías Ereno (Canoas, RS)

Por el derecho a la comunicación: justicia en la dimensión ligüística (Por la rajto al la komunikado: justeco en la lingva dimensio), prelego de José Antonio Vergara (Ĉilio)

Kontaktoj kun la amasmedioj

Samkiel en 2002, oni kaptis la olazon por disvastigi Esperanton ĉe la amasmedioj ĉu naciaj ĉu internaciaj. Ekz. oni estis intervjuita de Givanildo Gomes Costa pertelefone kaj vive al lia programero Esperanto - A Língua da Fraternidade (Esperanto - la Lingvo de la Frateco), de la radiostacio Rio de Janeiro.

Esperanto en la Forumeto

En la Forumeto, en kiu estis porinfanaj aktivecoj, okazinta en la ŝtata lernejo Júlio de Castilhos, esperantistoj aranĝis malgrandan skeĉon, dancadon de folklora muziko (parte en E-o) kaj prezenton de kantojn - ĉilastajn pere de aro da infanaj gelernantoj de instr. Maria Elisabeth Gomes Diehl en la urbo Dois Irmãos.

2005 

Atelieroj

La Monda Socia Forumo en 2005 okazis inter 26-31/jan denove en Porto Alegre kaj kalkulis je la ĉeesto de 155 mil homoj el 135 landoj. Krom la jam kutima partopreno en la gradioza inaŭgura marŝado, en kiu la esperantistoj disdonadis kelkajn milojn da faldfolioj, oni aranĝis du atelierojn: Esperanto, uma solução viável para o babelismo (Esperanto, iu realigebla solvo por la babeleco) kaj A riqueza linguística do esperanto na expressão do pensamento (La lingva riĉeco de Esperanto ne la esprimado de la penso). En ambaŭ partoprenis kiel atelieruloj César Dorneles Soares kaj  Marcelo Stoduto el Porto Alegre, Paulo Izaías Ereno (Jaguari, RS), José Antônio Vergara (Ĉilio) kaj Neil Blonstein (Usono). Menciinda estas la kontribuo de la publiko por altnivela diskutado.

Provkurso

Marcelo Stoduto respondecis pri unuhora provludo pri Esperanto tuj post la dua ateliero supre menciita.

15 mil faldfolioj

Tra la tagoj de la evento estis disdonitaj 15 mil faldfolioj farigitaj de Jozefo Paŝeko al la partoprenantoj, kun speciala atento al la Junulara Kampadejo.




Referencoj:
ABZ de Esperanto en la 3a MSForumo. Gaja Haveno, Porto Alegre, jan./mar. 2003.
Esperanto en la 5-a MSForumo: denove unika diskonigo. Gaja Haveno, Porto Alegre, mar./apr. 2005.