10/12/2020

Akuzativo post "inter"

 




Normale inter ludas la rolon de prepozicio:

Mi agrable pasigis la tempon inter amikoj.

Sed estas apartaj situacioj en kiu -n estas postulata:

a) Ĉe akuzativo pri direkto:

Ŝi iris inter la tulipojn. = ... al loko inter la tulipoj. (PMEG)

b) Kiam inter indikas proksimumecon: inter 50 kaj 100 milionoj, tio estas, ia nombro inter 50 kaj 100. Sekve oni utiligas akuzativon:

La Hispana Gripo mortigis inter 50 kaj 100 milionojn da homoj en la tuta mondo.

Ĉikaze inter ne ludas la rolon de prepozicio sed de adverbo. Alia ekzemplo, ne kun inter sed kun de:

Oni kalkulis de du al tri mil personojn en la manifestacio.

Referenco:
WENNERGREN, Bertilo. PMEG 2020: plena manlibro de esperanta gramatiko. 12.3.4.7. Inter. Disponebla ĉe: https://bertilow.com/pmeg/gramatiko/rolmontriloj/rolvortetoj/lokaj_rolvortetoj/inter.html. Aliro: 10 nov. 2020.

Nenhum comentário:

Postar um comentário