Kio vekis vian intereson pri Esperanto? La libera fenestro al la mondo kaj turismebleco sen lingvobaroj en monda ronda amikaro.
Kiamaniere vi esperantumas nuntempe? Registranta pere de fotoj kaj videoj la esperantajn eventojn en Brazilo kaj mondskale. Mi havas paĝon en YouTube kun rezultoj de tiaj fotfilmaj registroj nomatan Transnacia Esperanto-TV: https://www.youtube.com/channel/UCfWfyFnHgAwL8ZLQjVqYGWA?view_as=subscriber kaj en Facebook. Mi havas pere de UEA-Premio Unuan Premion pere de la video Aragvaja Eko-Krio, Tampere, Finnlando 1996, Duan Premion pere de la video Esperanto kaj Kulturo, en Berlino 1999.
Iu libro: La Danĝera Lingvo
Iu filmo: Doctor Zhivago
Iu muzikaĵo: Haleluja. Versio en Esperanto de Manno Montanna.
Iu muzikgrupo: Kajto
Iu aktoro: Fernanda Montenegro
Iu verkisto: Renata Ventura
Iu talento kiun vi ŝatus havi: Bela voĉo por kanti kaj pianludi
Iu famulo kiun vi admiras: Mahatmo Gandhi
Iu afero kiu dolĉigas la vivon: Sano kaj amo
Se vi havus pli da tempo: Mi vojaĝus pli kaj pli
Iu revo: Fina venko de Esperanto
Iu hobio: Filmfarado
Iu loko kiun vi dezirus koni: Pollando kaj Kanado
Iu donaco kiun plaĉas al vi gajni: Verŝajne lotaĵon.
Vi estas: Mi estas pacvojaĝema homo, amanto de la vivo, de la naturo, Esperanto kaj la mondo.
Nenhum comentário:
Postar um comentário