28/05/2019

La tago en kiu Roberto Carlos malaperis


En la 60aj jaroj Notícias Populares (Popularaj Novaĵoj) estis san-paŭla taggazeto fama pro sia skandalema redaktlinio, kun tre frapokulaj ĉeftitoloj. Unu el ili, kiu famiĝis en la epoko, rilatiĝis al la kantisto Roberto Carlos, kiu feriis en Novjorko. Lia entreprenisto ne sukcesis trovi lin ie ajn iutage. La ĵurnalo en la sekvanta tago prezentis unuapaĝe la jenan ĉeftitolon: Desapareceu Roberto Carlos (Malaperis Roberto Carlos).

25/05/2019

Futbalfanoj ne plu estas tiel fidelaj...



Se dependus de mia patro, mi estus Grêmio-ano ĝis hodiaŭ kaj mia frato, Internacional-ano... Sed kiam mi atingis la adoleskantaĝon mi mem elektis mian futbalklubon por apogi: Sport Club Internacional (1906). Nuntempe krom Internacional, en mia koro de fano ankaŭ troviĝas spaco por Liverpool Foot-ball Club (1892) kaj Società Sportiva Calcio Napoli (1926).

Ho jes! Mi sekvas modernan tendencon en kiu futbalaj fanoj ie ajn ne restas tiel fidelaj kiel en la pasinteco, laŭ artikolo de la ĵurnalisto Nirlando Beirão en CartaCapital de 16/jan - "Réquiem para o torcedor fiel".


Laŭ li tio ŝuldiĝas al la tutmondiĝo de la sporto danke al iu ega eksponado sur la TV de aliaj futbalkonkuroj en la mondo, precipe en Eŭropo, se ne paroli aliflanke pri la malalta kvalito de la praktikado de futbalo nuntempe en Brazilo, kun multe da faŭloj kaj malmulte da steluloj, kiuj brilas eksterlande. Nirlando mencias la penson de Alan Tapp, profesoro pri merkatumo de British Business School: la amo al la teamo eble ne ŝanĝiĝis sed la intenseco jes.

La Hispana Gripo (1918) ekaperis en Kansas, Usono...


La t.n. nomata Hispana Gripo (1918-19), kiu laŭ de fidindaj statistikoj mortigis inter 20 kaj 40 milionoj da homoj en la tuta mondo, ekaperis en Kansas, Usono. Ĉar Hispanio restis neŭtrala dum la 1a Monda Milito, okazanta samepoke, kaj ties gazetaro estis pli libera, ekaperis tie la unuaj informoj pri la pandemio, kiuj jam estis kaŭzantaj multajn mortojn en aliaj eŭropaj landoj. Pro tio la nomumo...

La plej multekosta advokato en la urbo

Homo sin direktas al la plej multekosta advokato en la urbo.
- Mi scias, ke vi estas multekosta advokato, sed ĉu mi povas fari al vi du demandojn kontraŭ 1000 realoj?
La advokato respondas:
- Kompreneble! Kiu estas la dua?

Sylla Chaves (1929-2009), granda brazila Esperantisto

La 30an de majo, 2009, forpasis en Rio-de-Ĵanejro Prof. Sylla Chaves, 79jara, unu el la plej eminentaj figuroj de la E-Movado ne nur brazila sed internacia. Naskiĝinte en Sant’Ana do Livramento, RS, de longa tempo li vivis en Rio. 

Li diplomiĝis pri Juro (UFRJ) kaj fariĝis magistro pri Komunikado (Universitato de Stanford, Usono), Politika Scienco (Universitato de Parizo) kaj Kibernetika Pedagogio (Universitato de Paderborn, Germanio). 

Profesie li estis profesoro pri Socia Komunikado kaj interrilatigitaj lernoobjektoj ĉe la Lernejo pri Publika Administrado de la Fondaĵo Getúlio Vargas. Li laboris ĉe la sekretariatoj de UN kaj Unesko kaj ankaŭ estis ĵurnalisto kaj poeto.

Kiel esperantisto, li estis aŭtoro de multaj didaktikaj verkoj pri E-o, eksa prezidanto de BEL-Brazila Esperanto Ligo (1978-1982), membro de la Akademio de Esperanto kaj de la Internacia Scienca Akademio (San-Marino).


Fonto:
https://pt.wikipedia.org/wiki/
Sylla_Chaves

13/05/2019

i.d.c. - La fina venk'

Voĉo de Zamenhof

Fernando Pessoa pri la Faŝismo



La ĉefa verko de la faŝismo estas la plibonigo kaj organizado de la fervoja sistemo. La trajnoj nun bone iras kaj alvenas ĉiam akurate. Por ekzemplo, vi vivas en Milano; via patro vivas en Romo. La faŝistoj mortigas vian patron, sed vi havas la certecon, ke enirinte en la trajnon, vi alvenos ĝustatempe por la enterigo.” (Fernando Pessoa)

12/05/2019

Septembro 1906: fondo de Esperanta Societo Sud-Riogranda







"En Rio Grande do Sul fondiĝis antaŭ ne longe Esperanta Societo Sud-Rio-Granda, en kies estraro estas la eminentaj esperantistoj C. Kraemer kaj R. Geyer. En tiu Stato grandegaj estas la progresoj de Esperanto, ĉar en 1894 Sro. Arno Philipp, direktoro de Deutsche Zeitung skribis favoran artikolon, antaŭdirinte sukceson de Esperanto. Ankaŭ Sro. Vladimir Lorenz sendis, en 1896 broŝuron propagandan al librejo kiu, tiutempe, ĝin ne akceptis. Pri Sro. Vladimir Lorenz estas kuriozaĵo : li lernis la lingvon ĥinan per Esperanto, korespondante kun ĥino, kiu loĝas en Alaska. Sro. Christiano Kraemer, unu el la plej malnovaj kaj plej entuziasmaj esperantistoj de Rio Grande iris la tieajn librejojn, mendi lernolibrojn de Esperanto kaj specialajn presliterojn por tiu lingvo, kaj nun estas tri librejoj kun supersignitaj literoj. Laŭ notico de tie, oni vendis pli ol 1.000 librojn de lernado ĉi-tiun lastan jaron. Sro. Frederico Geyer, granda prolaboremulo, faras en Rio Grande specialan kurson por laboristoj kiuj, la plimulto, preskaŭ ne scias portugallingvon kaj pli bone konas internacian idiomon; Sro. Geyer diras, ke li nur devas korekti portugalaĵon de 1'tradukoj! Kaj ankoraŭ ekzistas personoj kiu diras ke Esperanto nur taŭgas por saĝuloj ! Preter tio Sro. Krsemer donas konstantan kunlaboradon kiu tre plaĉas, en Correio do Povo de Porto-Alegre kaj ankaŭ li donas bonegajn lecionojn de internacia idiomo. Unu el la plej entuziasmaj esperantistoj de Rio Grande estas Sro. Samorim Gustavo de Andrade, kiu estis granda volapükisto." 

"Esperanta Societo Sud-Rio-Grande (E. S. S.) Fondita la 2a 11 de Septembro 1906a en Porto Alegre. Honoraj prezidantoj: Dro Ludoviko Lázaro Zamenhof kaj Sro L. de Beaufront; prezidanto efektiva : Cristiano Kraemer; vic-prezidanto: Dro Joaquim A. Ribeiro; 2a sekretario: Reynaldo Fred. Geyer ; 2a secretario ; Hellmuth Pohlmann : kasisto : Illidio Augusto ; helpantakasisto : Leŭtenanto Mario Cruz; bibliotekisto : Alberto Goetze ; direktoroj: Emilio Altmeyer Champignelle, Dro João Plinio de Castro Menezes, Dro José Rafael Alves de Azambuja, Stefan Michalski, Ulisses Cabral kaj Dro Manoel da Conceição Montójos. La tagon de 1'fonda kunveno de tiu ĉi societo estis organizita ekspozicieto de esperantaĵoj, kiujn tre favore impresis la ĉeestantoj, inter ili ankaŭ la gazetistoj, kiuj donis bonajn priskribojn, precipe Correio do Povo, Deutsche Zeitung kaj Rio Grandenser Vaterland. Monoferado por telegramoj atingis 108$ooo, kaj Brazila Klubo Esperanto estis sciigata telegrafe pri la fondo de nia societo. Responde ni ricevis la jenan telegramon : «Agradecemos communicação; calorosamente abraçamos caros samideanoj. Vivu Zamenhof ! Vivu nia lingvo ! (...)"


> El "Kroniko", en "Brazila Revuo Esperantista" n-ro 1 - apr/1907

La kruela morto de Hipatia



Aleksandrio, marto 415 p.K. Grupo da kristanoj baris la vojon de la kaleŝo de bela virino. Laŭ la Historio, ŝi estis retirita de la veturilo, trenita ĝis preĝejo kaj senvestigita. Oni ne scias ĉu ŝi estis bategita ĝismorte aŭ senhaŭtigita ankoraŭ vivanta. Post ŝi estis distranĉe mortigita kaj bruligita.

Ŝia nomo? Hipatia, helena filozofino kaj instruistino - konsiderata la unua matematikistino en la mondo. Ŝi estis filino de Teono el Aleksandrio, greka matematikisto kaj astronomo, la lasta direktoro de la t.n. dua Biblioteko de Aleksandrio. Li respondecis pri ŝia edukado pri matematiko, filozofio kaj astronomio.

Komence de la 5a jarcento de nia erao, Aleksandrio, fondita de Aleksandro la Granda en 531 a.K., estis centro de kulturo kaj lernado en la Romia Imperio kaj vivis la epokon de transirado inter na pagana kaj kristana mondoj. Hipatia tuj distingiĝis kiel virino de granda klereco, superinte la matematikajn konojn de la propra patro. Oni atribuas al ŝi la inventon de la astrolabo kaj de la hidrometro.

Sed bedaŭrinde ŝi devis fronti la konfliktojn de ideoj inter paganoj, kristanoj kaj judoj kaj kompreneble ŝia ineco estis kialo de antaŭjuĝoj, precipe ĉe la kampo de instruado.

Malgraŭ la fakto, ke ŝi estis tre estimata de la kristana komunumo en la urbo, ŝi gajnis severan kaj netolereman kontraŭulon: Cirilon, la episkopon de la eklezio de Aleksandrio.

Feliĉe Hipatia estis protektata de Orestes, la guberniestro de Aleksandrio, kiu estis aliflanke tre tolerema kristano. Historiistoj kredas, ke li kultivis amikecon kun ŝi ĝuste por plifortigi siajn interrilatojn kun la nekristana komunumo.

Tiaj pozitivaj interrilatoj inter la du tute ne plaĉis al multaj kristanoj ĉar ili timis, ke tio malfavoris al pli bona komprenemo inter Orestes kaj Cirilo. Oni kredas, ke la disputoj inter la guberniestro kaj la episkopo estis la fono por la kruela destino de Hipatio. Kristanaj partianoj de Cirilo respondecis pri ŝia mortigo. El tio rezultis inkluzive la decido de Orestes post nelonge rezigni pri lia posteno kaj forlasi la urbon.


Fontoj:

O mistério da morte de Hipátia, a primeira matemática da História –
https://www.bbc.com/portuguese/geral 46501897?fbclid=IwAR1FeJO4d1hBRdsJu1anJbDIXECtUrQCtIJy0XhtW4X3tlfjwXiuH-yUpmA

https://eo.wikipedia.org/wiki/
Hipatia

https://pt.wikipedia.org/wiki/Orestes_
(prefeito_do_Egito)