12/05/2019

La kruela morto de Hipatia



Aleksandrio, marto 415 p.K. Grupo da kristanoj baris la vojon de la kaleŝo de bela virino. Laŭ la Historio, ŝi estis retirita de la veturilo, trenita ĝis preĝejo kaj senvestigita. Oni ne scias ĉu ŝi estis bategita ĝismorte aŭ senhaŭtigita ankoraŭ vivanta. Post ŝi estis distranĉe mortigita kaj bruligita.

Ŝia nomo? Hipatia, helena filozofino kaj instruistino - konsiderata la unua matematikistino en la mondo. Ŝi estis filino de Teono el Aleksandrio, greka matematikisto kaj astronomo, la lasta direktoro de la t.n. dua Biblioteko de Aleksandrio. Li respondecis pri ŝia edukado pri matematiko, filozofio kaj astronomio.

Komence de la 5a jarcento de nia erao, Aleksandrio, fondita de Aleksandro la Granda en 531 a.K., estis centro de kulturo kaj lernado en la Romia Imperio kaj vivis la epokon de transirado inter na pagana kaj kristana mondoj. Hipatia tuj distingiĝis kiel virino de granda klereco, superinte la matematikajn konojn de la propra patro. Oni atribuas al ŝi la inventon de la astrolabo kaj de la hidrometro.

Sed bedaŭrinde ŝi devis fronti la konfliktojn de ideoj inter paganoj, kristanoj kaj judoj kaj kompreneble ŝia ineco estis kialo de antaŭjuĝoj, precipe ĉe la kampo de instruado.

Malgraŭ la fakto, ke ŝi estis tre estimata de la kristana komunumo en la urbo, ŝi gajnis severan kaj netolereman kontraŭulon: Cirilon, la episkopon de la eklezio de Aleksandrio.

Feliĉe Hipatia estis protektata de Orestes, la guberniestro de Aleksandrio, kiu estis aliflanke tre tolerema kristano. Historiistoj kredas, ke li kultivis amikecon kun ŝi ĝuste por plifortigi siajn interrilatojn kun la nekristana komunumo.

Tiaj pozitivaj interrilatoj inter la du tute ne plaĉis al multaj kristanoj ĉar ili timis, ke tio malfavoris al pli bona komprenemo inter Orestes kaj Cirilo. Oni kredas, ke la disputoj inter la guberniestro kaj la episkopo estis la fono por la kruela destino de Hipatio. Kristanaj partianoj de Cirilo respondecis pri ŝia mortigo. El tio rezultis inkluzive la decido de Orestes post nelonge rezigni pri lia posteno kaj forlasi la urbon.


Fontoj:

O mistério da morte de Hipátia, a primeira matemática da História –
https://www.bbc.com/portuguese/geral 46501897?fbclid=IwAR1FeJO4d1hBRdsJu1anJbDIXECtUrQCtIJy0XhtW4X3tlfjwXiuH-yUpmA

https://eo.wikipedia.org/wiki/
Hipatia

https://pt.wikipedia.org/wiki/Orestes_
(prefeito_do_Egito)

Nenhum comentário:

Postar um comentário