12/05/2019

Septembro 1906: fondo de Esperanta Societo Sud-Riogranda







"En Rio Grande do Sul fondiĝis antaŭ ne longe Esperanta Societo Sud-Rio-Granda, en kies estraro estas la eminentaj esperantistoj C. Kraemer kaj R. Geyer. En tiu Stato grandegaj estas la progresoj de Esperanto, ĉar en 1894 Sro. Arno Philipp, direktoro de Deutsche Zeitung skribis favoran artikolon, antaŭdirinte sukceson de Esperanto. Ankaŭ Sro. Vladimir Lorenz sendis, en 1896 broŝuron propagandan al librejo kiu, tiutempe, ĝin ne akceptis. Pri Sro. Vladimir Lorenz estas kuriozaĵo : li lernis la lingvon ĥinan per Esperanto, korespondante kun ĥino, kiu loĝas en Alaska. Sro. Christiano Kraemer, unu el la plej malnovaj kaj plej entuziasmaj esperantistoj de Rio Grande iris la tieajn librejojn, mendi lernolibrojn de Esperanto kaj specialajn presliterojn por tiu lingvo, kaj nun estas tri librejoj kun supersignitaj literoj. Laŭ notico de tie, oni vendis pli ol 1.000 librojn de lernado ĉi-tiun lastan jaron. Sro. Frederico Geyer, granda prolaboremulo, faras en Rio Grande specialan kurson por laboristoj kiuj, la plimulto, preskaŭ ne scias portugallingvon kaj pli bone konas internacian idiomon; Sro. Geyer diras, ke li nur devas korekti portugalaĵon de 1'tradukoj! Kaj ankoraŭ ekzistas personoj kiu diras ke Esperanto nur taŭgas por saĝuloj ! Preter tio Sro. Krsemer donas konstantan kunlaboradon kiu tre plaĉas, en Correio do Povo de Porto-Alegre kaj ankaŭ li donas bonegajn lecionojn de internacia idiomo. Unu el la plej entuziasmaj esperantistoj de Rio Grande estas Sro. Samorim Gustavo de Andrade, kiu estis granda volapükisto." 

"Esperanta Societo Sud-Rio-Grande (E. S. S.) Fondita la 2a 11 de Septembro 1906a en Porto Alegre. Honoraj prezidantoj: Dro Ludoviko Lázaro Zamenhof kaj Sro L. de Beaufront; prezidanto efektiva : Cristiano Kraemer; vic-prezidanto: Dro Joaquim A. Ribeiro; 2a sekretario: Reynaldo Fred. Geyer ; 2a secretario ; Hellmuth Pohlmann : kasisto : Illidio Augusto ; helpantakasisto : Leŭtenanto Mario Cruz; bibliotekisto : Alberto Goetze ; direktoroj: Emilio Altmeyer Champignelle, Dro João Plinio de Castro Menezes, Dro José Rafael Alves de Azambuja, Stefan Michalski, Ulisses Cabral kaj Dro Manoel da Conceição Montójos. La tagon de 1'fonda kunveno de tiu ĉi societo estis organizita ekspozicieto de esperantaĵoj, kiujn tre favore impresis la ĉeestantoj, inter ili ankaŭ la gazetistoj, kiuj donis bonajn priskribojn, precipe Correio do Povo, Deutsche Zeitung kaj Rio Grandenser Vaterland. Monoferado por telegramoj atingis 108$ooo, kaj Brazila Klubo Esperanto estis sciigata telegrafe pri la fondo de nia societo. Responde ni ricevis la jenan telegramon : «Agradecemos communicação; calorosamente abraçamos caros samideanoj. Vivu Zamenhof ! Vivu nia lingvo ! (...)"


> El "Kroniko", en "Brazila Revuo Esperantista" n-ro 1 - apr/1907

Nenhum comentário:

Postar um comentário