26/08/2019

"Triumfo de nia afero"


“Aquilo que enfaticamente chamamos o ‘triunfo de nossa causa’ não é algo futuro e distante; esse triunfo consiste num conjunto de pequenos sucessos cotidianos agora possíveis de atingir. O esperanto ‘triunfa’ cada dia quando é útil a alguém.”


Hector Hodler (1887-1920), fundador da Associação Mundial de Esperanto (UEA)

14/08/2019

Klimata ŝanĝo: nenio konkreta por solvi la problemon





Jorge Riechmann (1962-...) estas profesoro pri morala filozofio ĉe la Aŭtonoma Universitato de Madrido. Li opinias, ke la homaro marŝas al la abismo ĉar ĝi faras efektive nenion konkretan por solvi la seriozan problemon pri la klimata ŝanĝo. El intervjuo lia al la hispanlingva retrevuo Contexto oni deprenis kelkajn ideojn liajn pri la temo:

=Por kontraŭstari la klimatan ŝanĝon oni devus antaŭ ĉio demandi pri la fundamentaj bazoj de la kapitalismo, io kio ŝajnas prohibita. Pro tio mi diras, ke la mondaj pintkunvenoj pri la tutmonda varmiĝo ne havas efikajn rezultojn, sed simplaj ekzercoj pri teatra diplomatio.

=Oni kunvokas la homojn por grandaj priklimataj pintkunvenoj kiuj finiĝas per fanfaronaj naturmediaj akordoj, sed tuj poste oni plu taksas la ekologiajn movadojn kiel arojn da naivaj parioj.

Esperantaj sinonimoj (01)



admoni – riproĉi

aflikti – ĉagreni - malĝojigi

agnoski – rekoni

akuzi – kulpigi

alarmo – danĝersignalo

angoro – korpremo

aŭtonoma – sendependa

aŭtoro – verkisto


;Referenco:
Esperantaj Sinonimoj, de Jaan Ojalo (UEA, 1999)

Trooj de la "Bona Lingvo"


La Bona Lingvo origine temis pri 109paĝa libreto de Claude Piron lanĉita en 1989 en Vieno. En la verkaĵo,  li de ĉiuj flankoj rigardas al la lingvo kaj esprimas sian preferon por konscia eluzo de la originaj vortkreaj ebloj, por ke Esperanto ne evoluu kiel ajna sed "bona" lingvo, klarigas al ni Vikipedio. Pasis la tempo kaj Bona Lingvo fariĝis samnoma neformala grupo – konata ankaŭ kiel bonlingvismo - kreita de esperantistoj Anna Löwenstein (Britio) kaj Renato Corsetti (Italio) kun la celo batali kontraŭ nenecesaj neologismoj laŭ ilia vidpunkto. 

Tamen okazas nuntempe, precipe en sociaj retejoj, la bedaŭrinda fakto, ke kelkaj fundamentalistaj bonlingvistoj, mi diru, ne simple sugestas terminojn por anstataŭi aliajn konsideratajn de ili malbonaj sed konduktas malĝentile kvazaŭ ili estus korektantaj vin kaj eĉ multfoje agantaj kun altrudemo. Se ne paroli pri kelkaj trooj en proponoj simple indaj je rido laŭmiaopinie kiel ekzemplo tiu nova de Corsetti por ke oni ne uzu la tabuetan vorteton kaco sed peniso! Mi trovas tute naiva la ideon, ke oni povu pensi demeti de Esperanto ĝiajn tabuajn terminojn – vole-ne-vole kulturan manifestacion de iu ajn lingvo en la mondo. Li eĉ proponas, ke oni anstataŭigu la tradiciajn monatnomumojn (januaro, februaro...) por unua monato, dua monato... J 

Alie mi antaŭnelonge blokis en Facebook iun lingvopatrolanton kiu preskaŭ konstante intencis korekti min ĉiufoje kiam mi afiŝis tekston en Esperanto.

07/08/2019

Bolivio ĝuas plifavoran situacion


Dum la brazila ekonomio stagnas jam de kvar jaroj kaj tiu de Argentino kolapsas, Bolivio ĝuas plifavoran situacion, sub la regado de Evo Morales, ĉiam subestimita de niaj elitoj ĉirkaŭbrakitaj al la novliberalismo se ne paroli pri antaŭjuĝoj rilate al liaj indiĝenaj devenoj. La lando jam de pli ol sinsekvaj 12 jaroj vivas stabilan ekonomian fazon kaj oni antaŭvidas por 2019 kreskon de la malneta interna produkto laŭ 4%, plie ol Brazilo. Kompreneble niaj amaskomunikiloj ĝenerale tute silentiĝas pri tio samkiel kiel pri la krizo en la lando de la novliberalulo Macri.

Deveno de la prepozicioj




La plejmulto de la E-prepozicioj devenas el la latina (apud, antaŭ, ĉirkaŭ, dum, ekster, el, inter, kontraŭ, kun, per, post, preter, pro, sen, sub, super, tra, trans) aŭ la franca (al, ĉe, de, em, ĝis, por, malgraŭ, sur). Devenas el la angla: spite. El la germana: anstataŭ, je, laŭ. El la rusa: krom, po, pri. (Referenco: La Fonto de Esperanto, de D.B. Gregor (eldonejo Kardo).

La bona edzino



Porvirinaj revuoj en la 40aj kaj 50aj jaroj esprimis la manieron, laŭ vidpunkto de patriarka socio, pere de kiu la virinoj devis agi hejme kaj eksterhejme. Tiaj periodaĵoj en Brazilo pritraktis la aman vivon inter la paroj kaj kiel la virinoj devis neriproĉinde konduti por teni sian geedziĝon.

Pri la temo ni prezentas serion da tiuj konsiloj kiuj hodiaŭ kompreneble povas esti simple taksitaj kiel kuriozaj kaj eĉ ridindaj aferoj danke al la sociaj transformoj vivitaj en la lastaj jardekoj precipe en la kampo de la inaj konkeroj por pli da libereco kaj aŭtonomeco.

= Oni ne devas inciti la viron per ĵaluzoj kaj duboj.

(Jornal das Moças, 1957)

= Se ŝi malfidos pri la malfideleco de la edzo, la edzino devos reduobligi la sian kareson kaj korinklino.
(Cláudia, 1962)

=La senordigo en la banĉambro vekas en la edzo la volon baniĝi eksterhejme.
(Jornal das Moças, 1945)


=La edzino devas igi la edzon ripozi dum lia libertempo kaj ne ĝeni lin per hejmaj taskoj.
(Jornal das Moças, 1959)

=La edzino devas sinvesti post la edziniĝo kun la sama eleganteco de tiam kiam ŝi estis fraŭlino, ĉar estas necese memori pri tio, ke la ĉaso jam estis farita sed oni devas teni la ĉasaĵon tre malliberigita.
(Jornal das Moças, 1955)

=Se la edzo fumas, ne ekkverelu kun li nur pro tio, ke falas cindroj sur la tapiŝon. Havu cindrujojn disigitajn tra la tuta domo.
(Jornal das Moças, 1957


=La virino devas esti konscia, ke malfacile viro povos pardoni virinon kiu ne rezistis al la antaŭgeedziĝaj spertoj, montrante, ke ŝi estis perfekta kaj unika ĝuste tia kia li ŝin idealigis.
(Cláudia, 1962)


=Eĉ se viro sukcesis distriĝi kun sia koramikino aŭ fianĉino, en la vero ne plaĉos al li vidi, ke ŝi cedis.
(Querida, 1954)

=La longa gefianĉiĝa periodo estas danĝera.
(Querida,1953)

=La loko de la virino estas la hejmo. La laboro eksterhejme maskligas.
(Querida, 1952)


;Referenco:
https://www.revistaprosaversoearte.com/mulher-no-mundo-machista-as-revistas-femininas-nos-anos-50-e-60/