14/08/2019

Trooj de la "Bona Lingvo"


La Bona Lingvo origine temis pri 109paĝa libreto de Claude Piron lanĉita en 1989 en Vieno. En la verkaĵo,  li de ĉiuj flankoj rigardas al la lingvo kaj esprimas sian preferon por konscia eluzo de la originaj vortkreaj ebloj, por ke Esperanto ne evoluu kiel ajna sed "bona" lingvo, klarigas al ni Vikipedio. Pasis la tempo kaj Bona Lingvo fariĝis samnoma neformala grupo – konata ankaŭ kiel bonlingvismo - kreita de esperantistoj Anna Löwenstein (Britio) kaj Renato Corsetti (Italio) kun la celo batali kontraŭ nenecesaj neologismoj laŭ ilia vidpunkto. 

Tamen okazas nuntempe, precipe en sociaj retejoj, la bedaŭrinda fakto, ke kelkaj fundamentalistaj bonlingvistoj, mi diru, ne simple sugestas terminojn por anstataŭi aliajn konsideratajn de ili malbonaj sed konduktas malĝentile kvazaŭ ili estus korektantaj vin kaj eĉ multfoje agantaj kun altrudemo. Se ne paroli pri kelkaj trooj en proponoj simple indaj je rido laŭmiaopinie kiel ekzemplo tiu nova de Corsetti por ke oni ne uzu la tabuetan vorteton kaco sed peniso! Mi trovas tute naiva la ideon, ke oni povu pensi demeti de Esperanto ĝiajn tabuajn terminojn – vole-ne-vole kulturan manifestacion de iu ajn lingvo en la mondo. Li eĉ proponas, ke oni anstataŭigu la tradiciajn monatnomumojn (januaro, februaro...) por unua monato, dua monato... J 

Alie mi antaŭnelonge blokis en Facebook iun lingvopatrolanton kiu preskaŭ konstante intencis korekti min ĉiufoje kiam mi afiŝis tekston en Esperanto.

Um comentário:

  1. miaj trooj estas reago al la trooj de PIV kaj de tiuj, kiuj pensas, ke Esperanto estas nur lingvo por eŭropanoj. Amike, Renato

    ResponderExcluir