29/06/2021

UEFA Eŭro 2020 | Ĉiuj matĉoj de la kvaronfinalo

 



02/jul/21 | vendredo

Svislando-Hispanio / En Sankt-Peterburgo, Rusio

Belgio-Italio / En Munkeno, Germanio


03/jul/21 | sabato

Ĉeĥio-Danlando / En Bakuo, Azerbajĝano

Ukrainio-Anglio / En Romo, Italio


Plie |

https://eo.wikipedia.org/wiki/E%C5%ADropa_Futbal-%C4%88ampionado_2021


28/06/2021

(1) ESPERANTOGRAMATIKO | Speciala uzo de "pri"

 



Planti floron = meti floron en teron

Priplanti bedon = planti ion en bedo, plantejo


meti la tablon = meti la tablon en loko

primeti la tablon = meti la manĝilaron sur la tablon


levi la tablon = meti tablon al pli alta nivelo

prilevi la tablon = demeti la manĝilaron el la tablo


ŝteli infanon = ŝteli la propran infanon

priŝteli infanon = ŝteli ion de la infano


Fonto |

Gramática Completa do Esperanto, de Geraldo Mattos (Eld. Fonto)

Plie |

https://gajahaveno1.blogspot.com/2020/12/akuzativo-post-inter.html

24/06/2021

KAPOJ PENSAS (2) | Pri ideologia bazo/ La malbonaj politikistoj/ La stomako kaj tiel plu

 




Ne ekzistas senpartieco.
Ĉiuj estas orientataj de ideologia bazo.
La demando estas: Ĉu via ideologia bazo
estas inkluziva aŭ eksiga?
Paulo Freire


La malbonaj politikistoj malutilas 
la reputacion de la aliaj 10%.
Groucho Marx




El ĉiuj malamoj neniu superas
tiun de la nescio kontraŭ la kono.
Galileo Galilei


La saĝulo povas ŝanĝi la opinion.
La nesciulo neniam.
Immanuel Kant


Dubi estas havi du pensojn.
Aldous Huxley


Estas la libereco la esenco de la vivo.
José Martí


Pli ol la stomako, ni devas pli kaj pli digesti niajn nutrajn elektojn pere de la konscienco.
Rafael Tonon


Plie |



Mallongigoj en Esperanto (5)

 


evi = evitinda

f = figurasence

mll = mallongigo

U.K. = Universala Kongreso de Esperanto

Vd = vidu

Z. = Zamenhof

ºC = celsia(j) grado(j)

ºF = farenhejta(j) grado(j)


Fonto |

Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto-2005

Plie |

https://gajahaveno1.blogspot.com/2021/06/mallongigoj-en-esperanto-04.html

UEFA Eŭro 2020 | Ĉiuj ludoj de la okonfinalo

 


26a de junio, sabato

Kimrio - Danlando (Amsterdamo)

Italio - Aŭstrio (Londono)

27a de junio, dimanĉo

Nederlando - Ĉeĥio (Budapeŝto)

Belgio - Portugalio (Sevilo)

28a de junio, lundo

Kroatio - Hispanio (Kopenhago)

Francio - Svislando (Bukareŝto)

29a de junio, mardo

Anglio - Germanio (Londono) 

Svedio - Ukrainio (Glasgovo)


Plie |

https://eo.wikipedia.org/wiki/E%C5%ADropa_Futbal-%C4%88ampionado_2021

https://gajahaveno1.blogspot.com/2021/03/50-futbalaj-terminoj-portugalaesperanto.html

23/06/2021

Produção literária traduzida para o esperanto: mais importante do que você imagina!

CÉSAR DORNELES | 14-a GRE kaj 1-a JRS: Esperanto-diskonigado laŭ Ziko van Dijk

JAMES PITON | 14-a GRE kaj 1-a JRS: Benjamin Camozato, gaŭĉa plurtalentulo

Ivo Sanguinetti (1924-2012) | Fondinto de Gaŭĉa Esperanto-Asocio (Brazilo)

 

Surfote | Ivo Sanguinetti inter membroj de la gaŭĉa karavano al la 87a Universala Kongreso de Esperanto en Fortalezo, Brazilo (2002)


Ivo Sanguinetti (1924-2012), arkitekto kaj ĵurnalisto, naskiĝis en Porto Alegre, RS, Brazilo kaj forpasis en 2012 samurbe. Kiel ĵurnalisto li verkis artikolojn en diversaj periodaĵoj kiel taggazetoj kaj revuoj. Kiel arkitekto li estis unu el la konsilantoj de Societo pri Inĝenierio kaj Arkitekturo de Rio Grande do Sul (1) kaj estis fondinto kaj prezidanto de Societo de Inĝenieroj kaj Arkitektoj de la Ŝtata Sekretariejo pri Publikaj Vorkoj].

En 1947 kiel lernanto en la mezgrada lernejo Colégio Júlio de Castilhos, en Porto Alegre, li estis unu el la fondintoj de la Departamento pri Gaŭĉaj Tradicioj (2) pro sia tre granda intereso pri la folklora kulturo de sia ŝtato.

Aparte interesa al esperantistoj estis lia granda dediĉo al la Esperantomovado, en kiu li multe aktivis dum longa tempovivo ekde kiam li estis junulo. Li estis unu el la prezidantoj de Esperantista Societo de Porto Alegre kaj fondinto de Gaŭĉa Esperanto-Asocio (1982). Li aŭtoris i.a. la librojn Antono Ĉimango (traduko al E-o), Gaŭĉa Rakontaro (propra versio de folkloraj rakontoj), Gaŭĉa Vivo kaj Gaŭĉa Vortaro. Li turismis tra la mondo kun sia edzino Isaura kaj poste kreis lumbildojn por prezentado en E-kunvenoj.

En 1969 li aranĝis en Porto Alegre, kune kun sia edzino, en la halo de la centra poŝtoficejo de la urbo, internacian ekzpozicion de infanaj desegnaĵoj, kun la partopreno de 30 landoj. Por la UK en Braziljo (1981), li organizis karavanon kun kelkdeke da e-istoj el sia ŝtato por partopreni en tiu ege grava evento. Fakte temis pri la unua E-evento en kiu mi, tiuepoke 1jara esperantisto, partoprenis. Okaze de la Nacia Arta Vespero, en la Nacia Teatro, nia grupo de gejunuloj prezentis folklorajn dancojn de nia regiono, kun meritindaj entuziasmaj aplaŭdoj de la ĉeestanta publiko.

Granda esperantisto!


(1) Rio Grande do Sul ['rio 'grande do sul], la plej suda ŝtato en Brazilo.

(2) Gaŭĉa = specife ĉikaze "rilata al Rio Grande do Sul". Gaŭĉo = naskiĝinto aŭ loĝanto en la ŝtato Rio Grande do Sul.


Fontoj | 

Taggazeto Zero Hora, de Porto Alegre

https://eo.wikipedia.org/wiki/Ivo_Sanguinetti

https://www.brazilakolekto.com/p/ivo-sanguinetti.html?m=0


Lênio Marobin | 14-a GRE kaj 1-a JRS: Promenado laŭlonge de la rivero Taquari, RS, Brazilo

Kiel diri (18) | "Contusão"/ "grelha"/ "saca-rolhas" kaj aliaj PT-vortoj

 


abobrinha = kukurbeto

bolacha de água e sal, biscoito cracante = krakeno

chapa de fogão = kuirplato

colher de pau = kuirkulero

contusão = kontuz(aĵ)o

grelha = kradrostilo

panela = kuirpoto

pepino = kukumo

pipoca = krevmaizo, pufmaizo

saca-rolhas = kortirilo


Fonto |

https://dvd.ikso.net/vortaro/Hejma_vortaro.html#KK

Plie |

https://gajahaveno1.blogspot.com/2021/06/kiel-diri-17-batedeira-coco-ralado-grao.html


15/06/2021

Pli longaj someroj en la norda hemisfero, la besto-vegetaĵo kaj aliaj kuriozaĵoj...

 




Iu terno povas atingi la nekredeblan rapidon de 300 km/hore kaj ĝia sekrecio povas atingi la distancon de 10 m.


Nia korpo gastigas bilionojn da virusoj. En ĝi estas pli da virusoj ol bakterioj, kiuj siavice estas pli grandnombraj ol ĉeloj.


500 milionoj da dolaroj estis la malprofito de Citibank post erara montransigo al kreditoroj de la kosmetika entrepreno Revlon, asistata de ĝi. Anstataŭ 8 milionoj, ĝi sendis 900 milionojn. Nek ĉiuj homoj restituis la krompagon kaj en la Justico ili venkis la pledon restigi ĝin ĉe si.


Ĉinaj sciencistoj, post klima analizado rilataj al la tempoperiodo 1952-2011, konstatis, ke la somero en la norda hemisfero estas daŭranta pli ol kutime. Se la nuntempa ritmo restos konstanta, ili antaŭvidas, ke someroj en la hemisfero povos daŭri duonjaron en 2100.


Germanio  jam uzas pli da vento ol karbo. La eola energio produktata en la lando por la havigi elektron (25% el la tuto) jam estas pli utiligata ol la karbo (21,5%). La nukleaj uzinoj troviĝas en periodo de estingo, kvankam ili ankoraŭ respondecas pri 12% de la tuta produktado.


Laŭ donitaĵoj kolektitaj inter 2008 kaj 2018, la fruktoj plej konsumataj de la brazilanoj estas banano (7,08 k mezume), oranĝo (4,30 k), akvomelono (2,65 k) kaj pomo (2,12 k).


La mara limako Elysia chlorotica, kun 5 cm laŭ kongeco, simila al arbofolio, kaj trovebla en la orienta marbordo de Usono, povas pasigi unu jaron manĝante nenion. Tiaj kiaj la plantoj, eblas al ĝi produkti fotosintezon kaj nutriĝi pere de karbona gaso kaj lumo.



Fontoj |
Superinteressante (brazila revuo)
Zero Hora (brazila taggazeto)

Plie |


11/06/2021

INKVIZICIO EN BRAZILO | Virinoj kondamnitaj al la morto en fajregoj

 



La Inkvizicio (1233-1821), kreita de papo Gregorio la 9a, "estis grupo de institucioj ene de la jura sistemo de la Katolika Eklezio kies celo estis batali kontraŭ la herezio, blasfemado, sorĉado kaj kutimoj konsiderataj devojiganta" (Vikipedio-PT). Por tio, ĝi eĉ utiligis torturon por perforte sukcesi konfesojn de la homoj konsiderataj hereziuloj. Ĝia agado estis nedubeble unu el la plej nigraj paĝoj de la Historio, en absoluta devojigo de la mesaĝo de la Kristo. Fakte ekde la 12a jc en Francio ĝi jam iasence aktivis en persekutado al kataroj kaj valdanoj.

Nature ĝi ankaŭ ekagadis en la amerikaj kolonioj. En la kazo de Brazilo, la persekutado al judoj kaj muzulmanoj kovertitaj al la kristana fido, sed viktimoj de suspektoj, fariĝis prioritato. Historiaj donitaĵoj registras persekutojn al 1076 homoj, 29 mortigitaj en fajregoj, 9 kruele mortigitaj per aliaj rimedoj kiel ekzemplo la dismembrigo de la korpo, kun piedoj kaj brakoj ŝnurligitaj al kvar ĉevaloj kurantaj en kontraŭajn direktojn.Inter la viktimoj troviĝis ankaŭ nigrhaŭtaj kuraculoj kaj virinoj akuzitaj de sorĉado. Specife pri tiuj lastaj ni vidu kelkajn ekzemplojn:

Mima Renard | En la fino de la 17a jc, tiu franca junulino translokiĝis kun la edzo al San-Paŭlo, en Brazilo. Pro siaj fizikaj ĉarmoj, ŝi estis tuj sekse ĝenita senskrupule de diversaj viroj kaj unu el ili murdis ŝian edzon ĝuste por havi ŝin sub jugo. De tio rezultis, ke ŝi prostituiĝis kaj poste virino denuncis ŝin al pastro asertante, ke Mima ensorĉis la virojn, motivo por ke ŝi fine estu kondamnita al morto en fajrego.

Maria Dolores | Indianino sklavigita ekde kiam ŝi estis infano, en 1691 ŝi estis akuzita pri seksa delogo rilata al unu el la nepoj de la farmisto kiu subtenis ŝin en la sklaveco. Ŝi estis torturita de la loka pastro por ke ŝi rivelu la nomojn de la viritoj kiuj estis inicintaj ŝin en la artoj de la sorĉado. Eble ne tute bone sciante pri tio kio estis okazanta, ŝi menciis la nomojn de nigrulinoj kaj indianinoj kiuj instruis ŝin pri kelkaj pocioj. Ĉiuj estis distranĉitaj  de ĉevaloj laŭ sube menciita.

Maria da Conceição | 1798. Denuncita pro tio, ke ŝi helpis je malsanuloj pere de kuracherboj, ŝi estis kondukita al la fajrego de la Inkvizicio malgraŭ tio, ke en sia defendo diris, ke ŝi nur preparis teojn.

Branca Dias | 


Multaj sefardoj samkiel portugalaj novkristanoj venis al Brazilo por fuĝi de la persekutado des pli pro tio, ke la lastaj estis vidataj multefoje kun suspektemo. Ĉirkaŭ 1540, Diogo Fernandes, teksaĵkomercisto, novkristano, faris la samon, lasante en Portugalio sian edzinon kaj filojn, kiuj ne povis akompani lin. Ŝi nomiĝis Branca Dias kaj post kelka tempo estis kondamnita de la Inkvizicio al du jaroj da prizono sub la akuzo praktiki la judismon, kaŭze de denunco farita de siaj propraj patrino kaj fratinoj, kiuj estis arestitaj antaŭe kaj interesataj redukti siajn punojn. Branca iamaniere post la prizontempo sukcesis foriri al Brazilo por loĝi kun Diogo en Pernambuko, nuntempe unu el la nordorientaj brazilaj ŝtatoj, en sukerfabriko kiun li starigis post kiam li gajnis terpecon.

Ŝi komencis instrui ne nur al siaj filoj sed ankaŭ al la filoj de samlandanoj. Inkluzive ŝi estas konsiderata kiel la unua instruistino en la lando. Sen multe da diskreteco, ŝi kreis sinagogon por ke la judoj povu praktiki siajn religiajn ritualojn malpermesitajn. Oni supozas, ke ŝi mortis en 1590. Sed en sia unua tasko en Brazilo, la Inkvizicio eke persekutis ŝiajn multnombrajn posteulojn. La familio estis procesita kaj kondamnita. Kelkaj filoj kaj nepoj estis irigitaj al Portugalio por plenumi siajn  punojn. La restaĵoj de Branca Dias ankaŭ estis transportitaj al Eŭropo por esti bruligitaj kiel postmorta puno. Kompreneble, ke ĉio en la nomo de Dio kaj Jesuo...


Fontoj |

https://brasildrummond.com.br/bruxaria-no-brasil/?fbclid=IwAR3Jme5-6eaD-DQkWVUy30BoNzxjk8JzzYIO04tRPREDZypn39tX-DQPO4g#google_vignette

https://brasildrummond.com.br/branca-dias-perseguida-pela-inquisicao-heroina-dos-judeus-sefarditas/

https://pt.wikipedia.org/wiki/Inquisi%C3%A7%C3%A3o


09/06/2021

Mallongigoj en Esperanto (04)

 



prok. = proksimume

ps. = pseŭdonimo

resp. = respektive

Rim. = Rimarko

s = sekundo

S = suda

t.e. = tio estas

t.n. = tiel nomata


Fonto |

Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto-2005

07/06/2021

2 italoj, 2 usonanoj kaj 2 angloj en dezerta insulo

 




Du italoj en dezerta insulo: post duonhoro ili ekkverelas...

Du usonanoj en dezerta insulo: ili denuncas unun al la alia pro invado de privata propraĵo.

Du angloj: post du jaroj ili ankoraŭ ne interparolis ĉar neniu prezentis unun al la alia.

Pri erektiĝo, bakterioj, plej mallonga milito kaj aliaj kuriozaĵoj

 



La vorto semajno devenas el la latina lingvo septmana, tio estas, sep matenoj. Tia tempodaŭro rilatiĝas al la tempo kiun la Luno bezonas por ŝanĝi sian fazon.


Leonardo da Vinci, en la 15a jc eltrovis, ke estas la sango kaj ne la aero kiu igas la penison erektiĝi laŭ oni kredis ekde la Antikveco.


Se paroli pri tio, la brazila portugala havas 369 sinonimojn por la vorto peniso, 299 por vagino, 279 por prostituitino, 232 por seksumi, 90 por sidvangoj, 72 por sekskuniĝo kaj 46 por testikloj.


Ekzistas proksimume 100 milionoj da bakterioj en unu mililitro da salivo. En la buŝo vivas pli ol 600 malsamaj specioj de bakterioj.


La plej mallonga milito en la Historio okazis en 1896 inter Zimbabvo kaj Anglio: 38 min.


La esperanta teniso devenas el la angla tennis, kiu siavice devenas el la franca volitiva verboformo tenez, kutime kriita de tiu ludisto kiu ĵetas la pilkon.


La vorto ĉarlatano devenas el la itala ciarlatano, kiu siavice devenas el la verbo charlare = babili. La termino ciarlatano estis uzata en la renecansa Italio por nomumi la vendistojn de falsaj kuraciloj kiuj provis disvendi siajn produktojn en la placoj, kun multe da elokvento kaj karismo, eĉ inkluzive per teatrecaj gestoj.


Nur 0,5% el la brazila loĝantaro 25-65jaraĝa havas magistrecon, 0,1% doktorecon. En Francio, tiaj nombroj estas 10% k 1% respektive. En Germanio, 12% k 1%. Usono: 11% k 2%.


Plie |

https://gajahaveno1.blogspot.com/2021/05/la-unuaj-europaj-virinoj-alvenintaj-al.html


04/06/2021

KAPOJ PENSAS (01) | Pri amikeco/ konkero/ entuziasmo/ tempo/ revo/ imago

 



Nur ekzistas afero pli bona ol ekhavi novajn amikojn: konservi la malnovajn.

Elmer G. Letterman


Se vi konkeris ion bonan per si mem, forgesu.

Se vi ricevis ion, neniam forgesu.

Chilo


Perdi la entuziasmon kaŭzas falton en la animo.

Samuel Ullman


La tempo maturigas ĉiujn aferojn.

Neniu homo naskiĝas saĝe.

Cervantes


Kio estas la vivo sen iu revo?

Edmond Rostand


Imago estas pli grava ol kono.

Albert Eistein


03/06/2021

Kiel diri (16) | cappucinno, coalhada, esconde-esconde, ketchup, pimentão, polícia e ladrão

 


cappucinno = kapuĉino

coalhada = kazeo

esconde-esconde = kaŝludo

ketchup = keĉupo

pimentão = kapsiko

polícia e ladrão = kaptoludo


Fonto |

https://dvd.ikso.net/vortaro/Hejma_vortaro.html#KK


Esperantaj Sinonimoj (18) | demonstri, dialogo, ebria, ekstrema, entuziasmo, fekunda

 


demonstri - pruvi, elmontri, demonstracii

dialogo - interparolo, konvers(aci)o

ebria - malsobra

ekstrema - plej altgrada

entuziasmo - fervoro

fekunda - fruktodona, fruktoriĉa


Fonto |

Esperantaj Sinonimoj, de Jaan Ojalo (Eld. UEA)


02/06/2021

AMAZONIO | Hidrargo el la prospektorado de minaĵoj kaŭzas mortigadon aŭ seriozan sandamaĝon al indianoj

 


Ĉi tiu civilizo ekonomie bazata sur la profito antaŭ ĉio, sen nenia konsidero pri la ideo de humaneco, etiko kaj respekto al aliuloj, multfoje minacas la propran vivon de la homoj, kiel jam de longa tempo okazas en la brazila Amazonio, kie la indianaj popoloj vivas antaŭ la minaco de la malbona utiligado de hidrargo uzata en la prospektorado de minaĵoj, se ne paroli pri aliaj grandaj problemoj kiujn ili devas fronti. El tio rezultas granda nombro de mortoj kaj seriozaj malutiloj al la sano de plenkreskuloj kaj infanoj, kiel neŭrologiaj kaj movaj perturboj kauzataj de la poluado de riveroj, kio malsanigas la fiŝojn, bazajn nutraĵojn por la indianaj triboj.

Ĝuste kiel ekzemplo de la problemo, oni povas mencii realigatan esploron (2019) de Fiocruz (*), en vilaĝoj de la indianoj mundurukuoj, situataj en la baseno de la rivero Tapajós [tapa'ĵos], en kiu oni trovis postsignojn de infektado de infanoj. "La plej grandaj indicoj estis trovitaj en la vilaĝo Sawré Aboy, en kiu 87,5% de la homoj estis infektitaj. "La neŭrologia taksado rivelis diversajn modifojn en la esplorita loĝantaro kaj unu el la plej seriozaj estis la polineŭropatio" laŭ ĵusa reporteraĵo de la revuo Piaŭi, de kiu mi deprenis donitaĵojn pri la temo. La situacio estas simple terura: infanoj kiuj naskiĝas kripligitaj, kiuj multefoje ne parolas kaj ne sukcesas fortojn por preni ion per la manoj.

Malfeliĉe oni vivas hodiaŭ en lando enmarĉigita en morala krizo kiel neniam antaŭe, en kiu la vivo de la homoj sub kelkaj cirkonstancoj valoras tre malmulte, ĉio kaŭze de senbremsa egoismo de multuloj.

* Brazila instituicio por esploroj kaj disvolviĝo de biologiaj sciencoj.

 

Fonto |

Reporteraĵo Mal invisível [Nevidebla malbono], de Aparecida Vilaça, en la brazila revuo Piauí de majo 2021.