23/06/2021

Ivo Sanguinetti (1924-2012) | Fondinto de Gaŭĉa Esperanto-Asocio (Brazilo)

 

Surfote | Ivo Sanguinetti inter membroj de la gaŭĉa karavano al la 87a Universala Kongreso de Esperanto en Fortalezo, Brazilo (2002)


Ivo Sanguinetti (1924-2012), arkitekto kaj ĵurnalisto, naskiĝis en Porto Alegre, RS, Brazilo kaj forpasis en 2012 samurbe. Kiel ĵurnalisto li verkis artikolojn en diversaj periodaĵoj kiel taggazetoj kaj revuoj. Kiel arkitekto li estis unu el la konsilantoj de Societo pri Inĝenierio kaj Arkitekturo de Rio Grande do Sul (1) kaj estis fondinto kaj prezidanto de Societo de Inĝenieroj kaj Arkitektoj de la Ŝtata Sekretariejo pri Publikaj Vorkoj].

En 1947 kiel lernanto en la mezgrada lernejo Colégio Júlio de Castilhos, en Porto Alegre, li estis unu el la fondintoj de la Departamento pri Gaŭĉaj Tradicioj (2) pro sia tre granda intereso pri la folklora kulturo de sia ŝtato.

Aparte interesa al esperantistoj estis lia granda dediĉo al la Esperantomovado, en kiu li multe aktivis dum longa tempovivo ekde kiam li estis junulo. Li estis unu el la prezidantoj de Esperantista Societo de Porto Alegre kaj fondinto de Gaŭĉa Esperanto-Asocio (1982). Li aŭtoris i.a. la librojn Antono Ĉimango (traduko al E-o), Gaŭĉa Rakontaro (propra versio de folkloraj rakontoj), Gaŭĉa Vivo kaj Gaŭĉa Vortaro. Li turismis tra la mondo kun sia edzino Isaura kaj poste kreis lumbildojn por prezentado en E-kunvenoj.

En 1969 li aranĝis en Porto Alegre, kune kun sia edzino, en la halo de la centra poŝtoficejo de la urbo, internacian ekzpozicion de infanaj desegnaĵoj, kun la partopreno de 30 landoj. Por la UK en Braziljo (1981), li organizis karavanon kun kelkdeke da e-istoj el sia ŝtato por partopreni en tiu ege grava evento. Fakte temis pri la unua E-evento en kiu mi, tiuepoke 1jara esperantisto, partoprenis. Okaze de la Nacia Arta Vespero, en la Nacia Teatro, nia grupo de gejunuloj prezentis folklorajn dancojn de nia regiono, kun meritindaj entuziasmaj aplaŭdoj de la ĉeestanta publiko.

Granda esperantisto!


(1) Rio Grande do Sul ['rio 'grande do sul], la plej suda ŝtato en Brazilo.

(2) Gaŭĉa = specife ĉikaze "rilata al Rio Grande do Sul". Gaŭĉo = naskiĝinto aŭ loĝanto en la ŝtato Rio Grande do Sul.


Fontoj | 

Taggazeto Zero Hora, de Porto Alegre

https://eo.wikipedia.org/wiki/Ivo_Sanguinetti

https://www.brazilakolekto.com/p/ivo-sanguinetti.html?m=0


Nenhum comentário:

Postar um comentário