16/12/2019

Porto Alegre | 13a Gaŭĉa Renkontiĝo de Esperanto (14/12/2019)


13a Gaŭĉa Renkontiĝo de Esperanto. Realigita je 14/dec/2019 en Porto Alegre, ĉe Clube de Cultura, en la kvartalo Bom Fim. Surfote: plej granda parto de la partoprenanta grupo.

10/12/2019

Litova lingvo kaj sanskrito: kelkaj similaj vortoj



Kuriozaĵo pri la granda hindeŭropa familio de lingvoj: sanskrito/litova: agnis - ugnis (fajro), vajus - vėjas (vento), devas - dievas (dio), navyas - naujas (nova), aśru - ašara (larmo), madhu - medus (mielo).

La plej oftaj literoj diverslingve



Portugala: a, e, o, s, r.
Angla: e, t, a, o, i
Hispana: e, a, o, s, r
Franca: e, s, a, i, t
Germana: e, n, s, r, i
Itala: e, a, i, o, n
Pola: a, i, e, o, n=

;Referenco: Superinteressante, okt/2019

Anedokto: la plej antikva profesio


Politikisto, arkitekto kaj kuracisto diskutas por sciiĝi kiu estas la plej antikva profesio. Diras la kuracisto:
- La plej antikva profesio estas la medicino. Kiam Dio faris la virinon el ripo de Adamo, tio estis la unua kirurgia ago en la Historio.

Refutas la arkitekto:
- Tute ne! La kreado de la mondo estis la unua verko de la arkitekturo kaj la profesio de arkitekto estas do la plej antikva. Antaŭ la kreado de la mondo estis nur la kaoso!

Ĝuste tiam prenas la vorton la politikisto, tute fiera:
- Kaj kiu vi pensas, ke faris la kaoson?

Plano de Usono: Amazonio por eksaj sklavoj


Mattheu Fontaine Maury (1806-1873), oceanologo kaj meteologo, direktoro de la Mararmea Observatorio de Vaŝingtono, proponis al la registaro de sia lando, ke ĝi koloniu Amazonion pere de la nigrhaŭta enloĝantaro de Usono, antaŭe sklavigitaj. Laŭ historiisto Luiz Alberto Moniz Bandeira, la ideo ricevis fortan apogon de la gazetaro, sklavistoj, fabrikantoj de armiloj kaj komercistoj. La brazila registaro forte reagis kaj la ideo estis fine abortita.

 ;Referenco: Le Monde Diplomatique Brasil, okt/2019

09/12/2019

La rifuĝinto



En Italio ulo serĉis la pastron kaj konfesis:
- Pardonu min, pastro, mi pekis! Dum la 2a Granda Milito, mi kaŝis rifuĝinton en mian subtegmenton.
- Bone – diris la pastro – tio ne estas peko. Tute kontraŭe.
Sed – konfesis la viro – la kazo estas tio, ke mi igis lin pagi luon.
- Tio ne estis iu bela afero – diris la pastro -, sed vi riskiĝis kaj ankoraŭ devis nutri lin!
- Ho, dankon, pastro! Sed mi havas demandon...
- Kiun?
- Ĉu vi trovas, ke mi devas rakonti al li, ke la milito finiĝis?

Malbenita soldato


06/12/2019

La deveno de la portugala "chiclete"


En la portugala lingvo, chiclete [ŝi’klete] signifas maĉgumo-n. La vorto havis metonimian originon: ĝi devenas el Chiclets, usona komercmarko pri maĉgumo. Siavice Chiclets devenis el la hispana chicle [‘ĉikle], termino konata de la usonanoj ekde la 19 jc. Chicle aliflanke originas el tziklti, vorto de la indiana lingvo naŭatla, ankaŭ konata kiel azteka lingvo. Tziklti signifas glueca-n substanco-n, kiu estis aprecata de la aztekoj por maĉi.

;Referenco: revuo Superinteressante el okt/201

Amazonio influas sur niajn pluvojn




La arboj de la amazonia arbarego ĉiumomente estas demetantaj akvon el la grundo kaj liberigantaj ĝin en la aeron per la proceso de vegetaĵa spirado. Tiu spirado generas nubojn, kiuj estas kondukataj  de la vento al aliaj mondopartoj. Unu el tiaj lokoj estas la brazila Centr-Okcidento. Sen Amazonio komenciĝus proceso de dezertigo tie.

>Fabio Marton, en la artikolo E se a Amazônia inteira fosse destruída?, en la revuo Superinteressante (okt/2019)

Kiel diri kelkajn vortojn en Esperanto




trança, rabicho
harplekt(aĵ)o  

creme hidratante
haŭtkremo

animal doméstico,
de estimação  
hejmbesto

aquecedor, estufa
hejtforno   

controle remoto
telekomando

erva
herbo

creche 
infanvartejo  

ingrediente
ingrediento=

; http://dvd.ikso.net/vortaro/

03/12/2019

02/12/2019

Iutage en la vivo de Dimitri Mereĵkovski


Dimitri Mereĵkovski, unu el la plej gravaj rusaj romanistoj kaj kritikistoj en la 19a jc, rakontis, ke kiam li estis adoleskanto, li eke verkis poemojn. Lia patro okaze de noktomanĝo aŭdace petis de Dostojevskij, ke li opiniu pri la verkaĵoj de lia filo. Post kelkatempe Mereĵkovski, akompanata de la patro, vizitis la faman verkiston en lia malgranda apartamento. Embarase kaj eĉ balbutante li komencis legi siajn adoleskantecajn poeziaĵojn al la aŭtoro de Krimo kaj Puno. Bedaŭrinde al Dostojevskij tute ne plaĉis la enhavo de la lego kaj diris al la knabo, ke liaj poemoj valoras nenion. Por bone verki oni bezonas suferi, suferi!, aldonis Dostojevskij en frazo kiu fariĝis fama. La patro aŭdinte tion replikis: Do li ne verku plibone, ĉar mi ne volas, ke li suferu.=

;Referenco: Paulo Nogueira Batista Jr. en As crianças de Fossoli, artikolo publikigita en CartaCapital de 28/aŭg/2019.

Fernanda Montenegro: 90jariĝo de granda artistino



En la librovendejoj, Fernanda Montenegro: prólogo, ato, epílogo: memórias, bela memorlibro pri la vivo de Fernanda Montenegro, unu el la plej grandaj brazilaj stelulinoj kaj de la dramaturgio kaj de la TV kaj kino. Sekvas kuriozaĵoj pri ŝia vivo kiujn mi deprenis el tia leginda verkaĵo.

Arlette Pinheiro da Silva Torres (edziniĝa nomo) naskiĝis en 1929 en Rio-de-Ĵanejro. Ŝia patro estis lignaĵisto el portugala familo enmigrinta el Azoroj kaj ŝia patrino, el italdevena familio el Sardenjo.

Kiam ŝi estis 15jara kaj studis en teknika kurso pri sekretarieco, ŝi sukcesis en porgejunula konkurso por parolistoj ĉe Radiostacio MEC, ŝia unua dungo. La unua programero en kiu ŝi partoprenis estis melodramo pri la Revolucio Farroupilha [Faroŭ’pilja]. Ŝi ludis la rolon de Manuela, koramikino de Garibaldi. Al ŝia familio, estis motivo de certa fiero, ke Arlete ludis tian rolon: Garibaldi estis granda heroo en la lukto por la unuigo de Italio.

En la radiostacio ŝi havis lecionojn pri la portugala, deklamado, logopedio kaj ĝi havis bonegajn bibliotekon kaj diskotekon. Ŝi laboris tie dum dek jaroj kiel parolistino, redaktorino kaj radioaktorino. Kiam ŝi komencis verki, ŝi adoptis la pseŭdonimon Fernanda Montenegro. 

En 1950 ŝi debutis en la teatro pere de la teatraĵo Alegres canções na montanha (Ĝojaj kanzonoj en la montaro). En la trupo troviĝis i.a. Nicette Bruno, Beatriz Segall kaj Fernando Torres (1927-2008), al kiu Fernanda edziniĝis en 1952 kaj havis du filojn: Cláudio Torres, kinoreĝisoro, kaj Fernanda Torres, artistino kaj verkistino. Sekviĝis tra la vivo multaj aliaj laboraĵoj kiuj famigis ŝin kiel grandan teatran artistinon.

En la 50aj kaj 60aj jaroj ŝi partoprenis en centoj da TV-teatraĵoj unue en la TV Tupi kaj poste en TV Rio kaj TV Globo.

Fernanda Montenegro ludis en diversaj TV-dramserioj tra la tempo. En la libro ŝi asertas, ke eble la plej memorinda sceno de dramserio en kiu ŝi partoprenis esti tiu kun Paulo Autran en Guerra dos Sexos (Milito de la Seksoj), TV Globo, 1983. Komedia sceno kun la du fikciuloj, Charlô kaj Otávio, sen nenia provludo pro manko da tempo. Neforgesebla ankaŭ por multaj TV-spektantoj. 

Ŝi agadis kiel kinoartistino en diversaj filmoj kiel Tudo Bem (1978), Eles não usam Black-tie (1981), O que é isso, companheiro (1997), Olga (2004), O Tempo e o Vento (2013) k.a. Sed pere de Central do Brasil (1998), de Walter Salles, ŝi sukcesis internacian rekonon pro ŝia ludo kiel Dora, eksa instruistino kiu pergajnas la vivon pere de etaj trompaĵoj. Ŝi estis indikita al Oscar kiel Plibonan Aktorinon. En 2013 Emmy International premiis ŝin kiel Plibonan Aktorinon pere de la filmo Doce de Mãe (Dolĉaĵo de Patrino).

Sur paĝoj de granda emocio, ŝi rakontas pri la defio eduki la filojn postvivante kiel artistoj; la senĉesa serĉado de la kvalito; la kombatema persisteco dum la “jaroj de plumbo” (*); la kapablo pri konstanta reinvento; la malsano de Fernando; la senatendita internacia sukceso en la 90aj jaroj; la kredo je la tero kiu akceptis siajn enmigrantajn antaŭulojn kaj la sindonemo al ĉi tiu lando.

> Fragmento el la klapoteksto de la libro.