En la
librovendejoj, Fernanda Montenegro:
prólogo, ato, epílogo: memórias, bela memorlibro pri la vivo de Fernanda
Montenegro, unu el la plej grandaj brazilaj stelulinoj kaj de la dramaturgio kaj de la TV kaj kino. Sekvas kuriozaĵoj pri ŝia vivo kiujn mi deprenis el tia leginda
verkaĵo.
Arlette Pinheiro da Silva Torres (edziniĝa nomo) naskiĝis en 1929 en
Rio-de-Ĵanejro. Ŝia patro estis lignaĵisto el portugala familo enmigrinta el
Azoroj kaj ŝia patrino, el italdevena familio el Sardenjo.
Kiam ŝi
estis 15jara kaj studis en teknika kurso pri sekretarieco, ŝi sukcesis en
porgejunula konkurso por parolistoj ĉe Radiostacio MEC, ŝia unua dungo. La unua
programero en kiu ŝi partoprenis estis melodramo pri la Revolucio Farroupilha
[Faroŭ’pilja]. Ŝi ludis la rolon de Manuela, koramikino de Garibaldi. Al ŝia
familio, estis motivo de certa fiero, ke Arlete ludis tian rolon: Garibaldi
estis granda heroo en la lukto por la
unuigo de Italio.
En la radiostacio ŝi havis lecionojn pri la
portugala, deklamado, logopedio kaj ĝi havis bonegajn bibliotekon kaj
diskotekon. Ŝi laboris tie dum dek jaroj kiel parolistino, redaktorino kaj
radioaktorino. Kiam ŝi komencis verki, ŝi adoptis la pseŭdonimon Fernanda
Montenegro.
En 1950 ŝi debutis en la teatro pere de la
teatraĵo Alegres canções na montanha (Ĝojaj kanzonoj en la montaro). En la
trupo troviĝis i.a. Nicette Bruno, Beatriz Segall kaj Fernando Torres
(1927-2008), al kiu Fernanda edziniĝis en 1952 kaj havis du filojn: Cláudio
Torres, kinoreĝisoro, kaj Fernanda Torres, artistino kaj verkistino. Sekviĝis
tra la vivo multaj aliaj laboraĵoj kiuj famigis ŝin kiel grandan teatran artistinon.
En la 50aj
kaj 60aj jaroj ŝi partoprenis en centoj da TV-teatraĵoj unue en la TV Tupi kaj
poste en TV Rio kaj TV Globo.
Fernanda Montenegro ludis en diversaj
TV-dramserioj tra la tempo. En la libro ŝi asertas, ke eble la plej memorinda
sceno de dramserio en kiu ŝi partoprenis esti tiu kun Paulo Autran en Guerra dos Sexos (Milito de la Seksoj), TV Globo, 1983. Komedia sceno kun la du
fikciuloj, Charlô kaj Otávio, sen nenia provludo pro manko da tempo.
Neforgesebla ankaŭ por multaj TV-spektantoj.
Ŝi agadis kiel kinoartistino en diversaj filmoj
kiel Tudo Bem (1978), Eles não usam
Black-tie (1981), O que é isso,
companheiro (1997), Olga (2004), O
Tempo e o Vento (2013) k.a. Sed pere de Central
do Brasil (1998), de Walter Salles, ŝi sukcesis internacian rekonon pro ŝia
ludo kiel Dora, eksa
instruistino kiu pergajnas la vivon pere de etaj trompaĵoj. Ŝi estis indikita
al Oscar kiel Plibonan Aktorinon. En 2013 Emmy International premiis ŝin kiel
Plibonan Aktorinon pere de la filmo Doce
de Mãe (Dolĉaĵo de Patrino).
Sur paĝoj de granda emocio, ŝi
rakontas pri la defio eduki la filojn postvivante kiel artistoj; la senĉesa
serĉado de la kvalito; la kombatema persisteco dum la “jaroj de plumbo” (*); la kapablo pri konstanta reinvento; la malsano de Fernando; la
senatendita internacia sukceso en la 90aj jaroj; la kredo je la tero kiu
akceptis siajn enmigrantajn antaŭulojn kaj la sindonemo al ĉi tiu lando.
>
Fragmento el la klapoteksto de la libro.
Nenhum comentário:
Postar um comentário