Mostrando postagens com marcador Scienco. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Scienco. Mostrar todas as postagens

11/08/2021

Plej antikvaj fosilioj de dinosaŭroj trovitaj en la suda regiono de Brazilo

 





En Rio Grande do Sul, la plej suda ŝtato de Brazilo, estis trovitaj kaj katalogitaj fosilioj de dinosaŭroj kaj nuntempe konsiderataj la plej antikvaj en la mondo, donitaĵo inkluzive rekonata de Guinness World Records ekde la komenco de ĉi tiu monato.

Tia fakto estis konstatita antaŭ kvar jaroj de paleontologoj de Instituto de Teknologio de Massachusetts (Usono) en kuna laboro kun Federacia Universitato de Santa Maria (UFSM) Universitato de São Paulo (USP), ambaŭ en Brazilo.

Pere de la proceso de datado de rokoj, rekonata kiel de alta precizeco laŭ rezultoj, estis datita la Formacio Santa Maria, en centra areo de la ŝtato. La konkludo estas tio, ke la trovitaj fosilioj datiĝas jam de 233,2 milionoj da jaroj, respondaj al la fino de la triasa periodo. Neniu alia pli antikva jam estis trovita.


Fonto |

Dinos mais antigos do mundo foram encontrados no Estado, reporteraĵo de Iarema Soares publikigita en la brazila taggazeto Zero Hora, de 7-8/aŭg./2021.

25/05/2021

Ĉu la Universo estas inteligenta? Iu demando ja diskutinda

 




Nur homaj vaneco kaj orgojlo povas koncepti la ideon nei apriore, ke la Universo estas inteligenta. Malfeliĉe tra mia vivo de tempo al tempo mi legis/aŭskultis kontraŭsciencan starpunkton, mi diru, de eĉ de eminentaj gravuloj de la akademio rilate al tiu demando. Kiom da tromemfido!


Unu el la problemoj de la Scienco, kiel iam mi legis, estis la fakto, ke ĝi estis en la pasinteco tiel severe persekutata de la religio, ke kiam ĝi fine sukcesis disvolviĝi tute libere, ĝi forpelis ian ajn ideon el religieca deveno. Feliĉe la pensmaniero evoluas kaj pli kaj pli, en la scienca kampo, la ideo de iu Universo haviganta inteligenton sukcesas sekvantojn - ne forlasante la teorion pri Evoluado. Mi persone kredas, ke en la venontaj jardekoj la diskutado pri la temo troviĝos en la tagordo de la sciencistoj sen iaspecaj antaŭjuĝoj.


Alie mi pensas, ke estontece ni havos sciencon ne nur deduktan sed ankaŭ intuician. Ĉio estas demando pri malfermo de la intuiciaj kanaloj de la estulo por realecoj kiuj ne povas esti pruvitaj en laboratorioj. Des pli pro tio, ke imagi, ke ĉio en la Universo estas rezulto de simpla hazardo danke al blindaj fortoj en interago estas minimume digna je demandoj. Ĉu vere? Certaj fenomenoj defias eĉ matematikajn probablecojn, laŭ dokumentfilmo kiun vi vidis sur la TV. Sed fine la tempo respondos al la demando pri kiu pravas aŭ ne.


11/11/2020

Studoj pri la genetika diverseco de la brazilanoj povos helpi je la antaŭzorgo de malsanoj

 


Laŭ genetikistino Lygia da Veiga Pereira ['liĵja da 'vejga pe'rejra], kiu respondecas pri la projekto DNA de Brazilo, la genetika diverseco de la brazilano povos kontribui por la progresoj rilataj al la antaŭzorgo de hipertensioj, diabetoj kaj kankro, se ne paroli pri la ebleco faciligi studojn de historia naturo.

"Danke al la analizado de DNA, eblos diri kiujn regionojn de Afriko rilatiĝis al la prapatraro de ĉiuj analizitaj brazilanoj. Oni povos ekkoni la historion de tiaj homoj", asertis la esploristo en intervjuo. Studgrafikaĵoj indikas, ke "la plej granda parto de la patrina heredo estas el afrika deveno (36%) kaj indiana (34%)". Aliflanke rilate al la patra heredo, 75% estas el eŭropa deveno; 14,5%, afrika kaj 0,5%, indiana, kio estas klarigata de la historia dominado de la maskloj sub la femaloj, kiel rimarkis la esploristo. Rimarkindas la fakto, ke la esploroj povos esti aplikataj je la medicino okaze de interpretoj de genetikaj testoj. Variaĵoj pri genetikaj tratoj povas indiki genetikan inklinon al la kankro ekzemple aŭ simple tion, ke ili estas normalaj, ordinare troveblaj en la loĝantaro. 


Referenco:

SILVA, Gabriela da. Lygia da Veiga Pereira: o brasileiro será uma fonte de descobertas para toda a humanidade. Zero Hora, Porto Alegre, 08-09 nov. 2020. Com a palavra, Doc, p. 2-3.

Bildo:

Por Courtesy: National Human Genome Research Institute - [1] (file), Domínio público, https://commons.wikimedia.org/w/index.php?curid=212144