25/05/2021

Ĉu la Universo estas inteligenta? Iu demando ja diskutinda

 




Nur homaj vaneco kaj orgojlo povas koncepti la ideon nei apriore, ke la Universo estas inteligenta. Malfeliĉe tra mia vivo de tempo al tempo mi legis/aŭskultis kontraŭsciencan starpunkton, mi diru, de eĉ de eminentaj gravuloj de la akademio rilate al tiu demando. Kiom da tromemfido!


Unu el la problemoj de la Scienco, kiel iam mi legis, estis la fakto, ke ĝi estis en la pasinteco tiel severe persekutata de la religio, ke kiam ĝi fine sukcesis disvolviĝi tute libere, ĝi forpelis ian ajn ideon el religieca deveno. Feliĉe la pensmaniero evoluas kaj pli kaj pli, en la scienca kampo, la ideo de iu Universo haviganta inteligenton sukcesas sekvantojn - ne forlasante la teorion pri Evoluado. Mi persone kredas, ke en la venontaj jardekoj la diskutado pri la temo troviĝos en la tagordo de la sciencistoj sen iaspecaj antaŭjuĝoj.


Alie mi pensas, ke estontece ni havos sciencon ne nur deduktan sed ankaŭ intuician. Ĉio estas demando pri malfermo de la intuiciaj kanaloj de la estulo por realecoj kiuj ne povas esti pruvitaj en laboratorioj. Des pli pro tio, ke imagi, ke ĉio en la Universo estas rezulto de simpla hazardo danke al blindaj fortoj en interago estas minimume digna je demandoj. Ĉu vere? Certaj fenomenoj defias eĉ matematikajn probablecojn, laŭ dokumentfilmo kiun vi vidis sur la TV. Sed fine la tempo respondos al la demando pri kiu pravas aŭ ne.


2 comentários:

  1. Ĉu ekzistas "miraklo" ? Ŝajne jes. Ekzemple, la vivo mem estas miraklo ! VP Werneck, el Brazilio

    ResponderExcluir
  2. Ĉu ekzistas "miraklo" ? Ŝajne jes. Ekzemple, la vivo mem estas miraklo ! VP Werneck, el Brazilio

    ResponderExcluir