03/10/2021

KAPOJ PENSAS (10) | Kaj Dio kreis la francojn/ Psikologiaj kialoj de la neismo kaj tiel plu

 





La neismo

Tiu universala fenomeno [neismo] kiu Thomas Ogden nomas ĝin "antipenso", la alkroĉiĝo al fantaziaj vizioj de la realeco, la blindeco antaŭ la faktoj, la iluzio al tio, ke "estas tiel, ĉar tiamaniere mi deziras", akiras terurajn proporciojn, la hordoj emas senti sin tiel protektitaj kiel ĉiopovaj, gvidataj de gvidanto same idealigita, supozeble la sola kapabla ulo fronti la arkimalamikon, kaj instigitaj de la propra aspiranto por esti mentoro, aŭ reĝo, aŭ Dio.

Idete Zimerman Bizzi, brazila kuracistino, psikiatrino kaj psikanalizistino


Kiel estus la historio de Ameriko verkita de la indianoj? José Saramago, portugala verkisto


Bosanovo

La bosanovo (*) estis fenomeno de la suda regiono de Rio-de-ĵanejro, kio ne malpligrandigas ĝiajn meritojn, sed relativigas ĝian aspiron al la statuso de muziko-simbolo de iu tiel vasta, senharmonia kaj brutala lando.

Michel Laub, brazila verkisto kaj ĵurnalisto


Esti nigrulo en la baleto

Estis malfacila afero homoj vidi min kiel nigran klasikan baletistinon. Oni ankoraŭ frontas la demandon pri kultura rasismo en Brazilo, kiu estas tre granda, kaj kiam nigruloj estas vidataj en tiu danco, tiam tio fariĝas pli malbona afero. La nigra korpo estas diversa, la brazila virino havas supermezuran korpon, ni havas kurbojn, tute malsimile al la eŭropa korpo. En Eŭropo ekaperis la danco, sed tio neniel malebligas ĝin.
  
Ingrid Silva, brazilanino, unua baletistino de Dance Theatre of Harlem, en Nov-Jorko


Kaj Dio kreis la francojn

Dio kreis la Ĉielon kaj la Teron kaj la Tagon kaj la Nokton kaj donis nomojn al la plantoj, al la bestoj kaj al la aferoj. Sed ankaŭ estis bezonate doni nomojn al la sentoj kaj al la emocioj, al la perpleksecoj kaj al la nekutimaj situacioj. Sentante sin ne prepariĝinta por la tasko, Dio kreis la francojn.

Luis Fernando Verissimo, brazila verkisto


(*) Mondkonata brazila muzikdanco aperinta en la 50aj jaroj en kiu la sambo ricevis influojn el la ĵazo


Plie |


Nenhum comentário:

Postar um comentário