02/06/2021

AMAZONIO | Hidrargo el la prospektorado de minaĵoj kaŭzas mortigadon aŭ seriozan sandamaĝon al indianoj

 


Ĉi tiu civilizo ekonomie bazata sur la profito antaŭ ĉio, sen nenia konsidero pri la ideo de humaneco, etiko kaj respekto al aliuloj, multfoje minacas la propran vivon de la homoj, kiel jam de longa tempo okazas en la brazila Amazonio, kie la indianaj popoloj vivas antaŭ la minaco de la malbona utiligado de hidrargo uzata en la prospektorado de minaĵoj, se ne paroli pri aliaj grandaj problemoj kiujn ili devas fronti. El tio rezultas granda nombro de mortoj kaj seriozaj malutiloj al la sano de plenkreskuloj kaj infanoj, kiel neŭrologiaj kaj movaj perturboj kauzataj de la poluado de riveroj, kio malsanigas la fiŝojn, bazajn nutraĵojn por la indianaj triboj.

Ĝuste kiel ekzemplo de la problemo, oni povas mencii realigatan esploron (2019) de Fiocruz (*), en vilaĝoj de la indianoj mundurukuoj, situataj en la baseno de la rivero Tapajós [tapa'ĵos], en kiu oni trovis postsignojn de infektado de infanoj. "La plej grandaj indicoj estis trovitaj en la vilaĝo Sawré Aboy, en kiu 87,5% de la homoj estis infektitaj. "La neŭrologia taksado rivelis diversajn modifojn en la esplorita loĝantaro kaj unu el la plej seriozaj estis la polineŭropatio" laŭ ĵusa reporteraĵo de la revuo Piaŭi, de kiu mi deprenis donitaĵojn pri la temo. La situacio estas simple terura: infanoj kiuj naskiĝas kripligitaj, kiuj multefoje ne parolas kaj ne sukcesas fortojn por preni ion per la manoj.

Malfeliĉe oni vivas hodiaŭ en lando enmarĉigita en morala krizo kiel neniam antaŭe, en kiu la vivo de la homoj sub kelkaj cirkonstancoj valoras tre malmulte, ĉio kaŭze de senbremsa egoismo de multuloj.

* Brazila instituicio por esploroj kaj disvolviĝo de biologiaj sciencoj.

 

Fonto |

Reporteraĵo Mal invisível [Nevidebla malbono], de Aparecida Vilaça, en la brazila revuo Piauí de majo 2021.


Nenhum comentário:

Postar um comentário