28/08/2020

Zygmunt Bauman: Ni estas tio kion ni povas aĉeti


Laŭ la pola sociologo kaj filozofo Zygmunt Bauman (1925-2017), granda kritikisto de la kapitalisma sistemo, ni vivas en socio bazata sur la amasmedia bombardo, de la tipo profitu nun-kaj-pagu-poste, meze de stato de streĉo kaj korpremo. Por li la politikaj decidoj ĝenerale submetiĝas al la ekonomiaj interesoj, pli kaj pli ekskludemaj.

Tamen, kiel asertas Alfredo Carneiro, artikolisto de la portugallingva retejo Pensar Contemporâneo, eĉ la superega ekonomia potenco, kiu ĉion dominas, konsumos al si mem. Laŭ Bauman ni restas en epoko sen gvidantoj aŭ politiko, orientataj nur per la konsumado, sen direkto aŭ celoj. Nur post la antaŭvidebla kolapso de nia socio de konsumado ni serĉos pli saĝajn solvojn.



Referencoj:

CARNEIRO, Alfredo. Zygmund Bauman: somos aquilo que podemos comprar. Pensar Contemporâneo. Disponebla ĉe: https://www.pensarcontemporaneo.com/zygmunt-bauman-somos-aquilo-que-podemos-comprar/?fbclid=IwAR0KrKOXOS9LoTifmdRii6R1JHFv9ZjA1pFvdQWq2KsOL5ZmlKzUu4_hKTY. Aliro en: 28.08.2020.

ZYGMUNT BAUMAN. En: Vikipédia: a enciclopédia livre. Disponebla ĉe: https://pt.wikipedia.org/wiki/Zygmunt_Bauman. Aliro en: 28.08.2020.


Foto: Forumlitfest - File:Zigmunt Bauman na 20 Forumi vydavciv.jpg[edit]

Nenhum comentário:

Postar um comentário