06/08/2020

Des plibone, ke Esperanto ankoraŭ ne estis adoptita





Miguel de Seabra, okaze de la Zamenhofa Tago de 1996, ĉe Esperanto-Centro Miguel Vilagran, Club dels Amics de Unesko, en Barcelono, diris la jenon:

(...) Mi estas feliĉa, ke la eŭropanoj ne adoptu Esperanto tuj. Vere mi kredas, ke al Esperanto tre kovenus alia jarcento da eksterleĝeco, por ke la esperantistoj havu pli da tempo por enprofundiĝi en la lingvon, krei literaturon tiel fortan, ke oni ne povu ŝanĝi ĝin.

En la okazaĵo li mencis la fakton, ke Prof. Jouko Lindstedt, de la Universitato de Helsinko, pli malpli samopiniis en artikolo publikigita en la revuo Esperanto de julio-aŭgusto 1996:

Aliaj revas pri rapida enkonduko de la lingvo en la Eŭropan Union, ne pensante ke post tio pri la formo kaj evoluo de Esperanto decidus la potenca Unia administracio, ne plu la esperantistoj.

Prof. Lindstedt ankaŭ citas aserton de Claude Piron el Psikologia Reagoj al Esperanto, en kiu li skribas, ke tuja ĝenerala akceptado de la lingva embrio kunmetita de Zamenhof submetus ĝin je disstreĉiĝoj, el kiu ĝi ne eliĝus vivanta. Tiustadie ĝi estas tro delikata, tro nekompleta, tro nekompleta. Ĝi bezonis longan vivperiodon en limigita, sed multkultura medio, por ke la necesaj alĝustiĝoj efektiviĝu (...).

2 comentários:

  1. Ĝi estis bonan artikolon. Mi kredas ke la pli bona momento pri fari ion estas nun. La angla ne plu devas esti oficiala kaj labora lingvo de la Eŭropa Uniono.

    La uniĝita reĝlando estis la nura ano kiu registris la anglan kiel sia oficiala lingvo. Irlando diris ke sia oficiala lingvo estis Gaelic kaj Malta la Maltese.

    Do, mi proponas demandi pri la forigita de la angla en la oficiala listo de lingvoj aŭ la ebla adicio de kunoficialaj lingvoj en tiu listo. Obvie, ni bezonos la subteno de iu EU-ano.

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. La angla ne plu estas simple la lingvo, kiu reprezentis la solan anglalingvan landon en Eŭropo. Ĝi estas la komerca lingvo (memproklamita) kaj Eŭropa Unio, estas antaŭ ĉio komerca. Do bedaŭrinde, ne estas eblo ke la angla estos retirita, precipe por prezentiĝi al Usono.

      Excluir