21/08/2020

Kontribuo de la vikingoj al la vortprovizo de la angla


La problemo pri troloĝataj regionoj en Skandinavio igis la vikingojn ekserĉi novajn terojn por setli, en iu proceso pri invado, ekspluatado kaj koloniado de aliaj europaj landoj, de Gronlando ĝis Rusio inkluzive Britio ekde la fino de la 7a jc. Tiele multaj vortoj de la angla lingvo devenis el la malnovnordlanda lingvo, kiu estis parolata ankaŭ de la vikingoj. Alie la vikingoj ne nomis sin tiamaniere sed simple norðmenn (norduloj). La angloj ĝenerale nomis ilin danoj, paganoj. En Rusio la vorto rus rilatiĝis al vikingo.

Ni vidu ekzemplojn de anglaj vortoj devenintaj el la lingvo de la vikingoj:


arm < arm
cake < kaka
club < klubba
egg < eir/egg
die < deyja
husband < húsbóndi
knife < knifr
law < lagu
mistake < mistaka
same < same
sky < ský
sick < syk
sister < systir
take < taka
trust < traust
ugly < uggligr
viking < vikingr
want < vanta
window < vindauga

Referencoj:

MALNOVNORDLANDA LINGVO. En: Vikipedio: la libera enciklopedio. Disponebla ĉe https://eo.wikipedia.org/wiki/Malnovnordlanda_lingvo. Aliro: 21.08.2020.

Viking influence on the english language. En: Nordic Culture. Disponível em: https://skjalden.com/viking-influence-on-the-english-language/. Aliro: 18.08.2020.

VIKINGOJ. En: Vikipedio, la libera enciklopedio. Disponebla ĉe: https://eo.wikipedia.org/wiki/Vikingoj. Aliro: 18.08.20.

VIKINGS. En: Wikipédia: a enciclopédia livre. Disponebla ĉe: https://pt.wikipedia.org/wiki/Vikings. Aliro: 18.08.2020.

Nenhum comentário:

Postar um comentário