05/08/2020

Sept pekati mortal de Esperanto




En la revuo Universal, n-roj 5-8, eldonata en Nurenbergo (1908), oficiala organo de planlingvo samnoma, troviĝas tre kurioza artikolo pri Kritik de altr sistemi [Kritiko al aliaj sistemoj] en kiu la redaktoro D-ro Heinrich Molenaar, kreinto de la lingvo, prezentas en longa artikolo serion da kritika ekzamenado de diversaj planlingvoj kiuj tiuepoke konkuris kun Universal (1) kiel proponoj de planitaj internaciaj lingvo: Idiom Neutral, Novilatin, Nuove-Roman, Latino sine flexione, Apolema, Teutonish, Esperanto kaj Ido, provante montri la avantaĝojn de Universal rilate al la aliaj.

Antaŭ ol listigi al vi la sep mortigajn pekojn de Esperanto, trovatajn en la artikolo, mi prezentu kelkajn biografiajn donitaĵon pri  Heinrich Molenaar (1870-1965). Li estis germana instruisto pri la franca, filozofo kaj interlingvistikisto kiu naskiĝis kaj mortis en Bavario, sude de Germanio. En 1903 li kreis planlingvon nomatan Panroman, kiu poste estis renomita al Universal aŭ Unial ĝuste por montri sian internaciecon. Ĝia vortprovizo estis esence latinida sed la vortprononco estis adaptita al tiu de la germana. Post kelkaj jaroj li reziginis pri sia projekto kaj fariĝis adepto de Interlingvao.

Li akre kritikas Esperanton en la artikolo. Por li la lingvo de Zamenhof temas pri tiel absurda projekto, ke tute ne eblas paroli pri ĉiuj ĝiaj malperfektĵoj... Sed li montras kelkajn, kiujn por ni esperantistoj sonas tute malpravaj kompreneble:

1. La vortprovizo de Esperanto baziĝas sur la miksado de diversaj lingvoj (franca, germana, angla, slava ktp...) kaj pro tio ĝi fariĝas hibrida kaj malbela.

2. Esperanto ignoras grandan kvanton da internaciaj vortoj. Li eĉ donas ekzemplojn de E-vortoj kun la respondaj vortoj en Universal por ekzempli tion:

vortaro = dikzionar 
malsanulejo = hospital
aliĝanto = adepto
ĉiuj = tuti
libertempo = vakanz
(...)

3. Esperanto estas unuavide nekomprenebla... Li prezentas la jenan tekston por demonstracii tion: 😀

Esperanto - Ĉiuj ideoj, kiuj estas ludantaj gravan rolon en la historio de la homaro, havas ĉiam tiun saman egalan sorton: kiam ili ekaperas, la samtempuloj renkontas ilin ne sole kun rimarkinde obstina malkonfido, sed eĉ kun la neklarigebla malamikeco: la pioniroj de tiuj ĉi ideoj devas multe batali kaj multe suferi; oni rigardas ilin kiel homojn frenezajn, infane malsaĝajn, aŭ fine eĉ rekte kiel homojn tre malutilajn.

335 literoj

Universal - Tut idei, quen luderó un part important in histori de humanitat, hab sempre egal fat: quand les apar, kontemporani encontr les non sole kon remarkable obstinat difidenz, ma mem kon un inkomprensibl hostilitat; pioniri de il idei deb mult kombater e mult sufrer; on regard los kom homi frenetik, puerile imprudent, o fine mem kom homi mu inutil.

276 literi.

4. Esperanto havas artifikan gramatikon kaj en multaj aspektoj kontraŭan al spirito de eŭropaj lingvoj. (...) Kiu homa cerbo povas enkapigi la faman tabelon de pronomoj kaj adverbi? 
kia kial kiam kie kiel kies kio ktp.
tia tial tiam tie tiel ties tio ktp.

Ĉu en kiu lingvo ekzistas tia ekstravaganco? - demandas la artikolisto.

5. Esperanto estas bedaŭrinde monotona kaj kakofonia pro la ofta uzo de la finaĵoj oj aj ojn ajn. Ekz. "multajn maloftajn specojn". U. "mult rar spezi".

6. Esperanto esta multe pli longa ol aliaj sistemoj. En la menciita ekzemplo Esperanto uzas 23 literojn, Universal 12, tio estas malpli 48%.

7. Esperanto havas 5 literojn kun supersignoj kiuj ne ekzistas en la Morsa alfabeto (...).

Nu bone, jen ekzemploj de argumentoj kiuj la kontraŭuloj de Esperanto utiligis en la pasinteco nome de ilia granda senco pri eŭrocentrismo... Feliĉe Esperanto iris antaŭen malgraŭ tio. 


Referencoj:
Kritiki de altr sistemi. Universal. Nurenbergo, n-ro 6-8 1908. P. 25-26.

Nenhum comentário:

Postar um comentário