29/07/2021

Polemika leĝo en Usono/ Nomoj de homoj en la rusa/ Forbruligitaj libroj kaj aliaj kuriozaĵoj

 



En la ŝtato Oklahoma, en Usono, estis aprobita tre polemika leĝo: ĝi donas civilan kaj kriminalan imunecon al ĉiuj kiuj batpuŝas homojn dum manifestacioj. La nova leĝo estas konsiderata kiel agmaniero por reteni la protestojn de la movado Black Lives Matter. En 2020 estis kazo pri batpuŝo en kiu tri manifestaciantoj estis serioze vunditaj.

Nederlandano Wim Hof sukcesas resti preskaŭ du horojn englaciigita. Li aŭtoris libron en kiu li iom troas pri la bonfaroj de la malvarmo por la sano.


La alkemiistoj en la Mezepoko distilis alkoholon por lan fabrikado de parfumoj kaj medicinaj pocioj. El tio rezultis tiun kiun oni konas hodiaŭe kiel viskion, kiu estis simple nomata akvo. Alie vodko devenas el la diminutivo de akvo en la rusa.

La ornitorinko estas la sola mamulo kiu ovumas.


La cedilo estas subhoko sub la litero C kiu aperis en la hispana en la 11a jc kaj ne plu estas utiligatatiulingve. La nomo devenas el zedilla, diminutivo de zeta, nomo de la litero Z. Okazas, ke la Ç estis antikva iberia litero nomata visigota z. Ĝi memorigis pri iu C kaj iu Z unu sub la alia. Tra la tempo la Z fariĝis nur hoketo...


Nomoj de homoj en la rusa havas tri elementojn: tiu de la mezo estas la patronomo. Ekzemple: Vladímir (antaŭnomo) Ivánovich (filo de Ivano) Golovin (familia nomo).


Kiam Brazilo eniris en la 2an Grandan Militon, la enmigrintoj kiuj parolis la germanan kaj la italan estis malpermesitaj paroli siajn patrinajn lingvojn kaj sekve ili eĉ estis eventuale punitaj per bato se ili faris tion. La libroj skribitaj en la germana estis konfiskitaj kaj forbruligitaj de la brazila diktaturo tiuepoka. Kelkaj homoj enterigis siajn librojn en la arbaro por protekti ilin.

Fontoj |
Superinteressante (brazila revuo)
Zero Hora (brazila taggazeto)

Plie |

Um comentário:

  1. Pri la Oklahoma leĝo: "Se Usono vidus, kion Usono faras en Usono, ĝi invadus Usonon por liberigi Usonon de la tiraneco de Usono."

    ResponderExcluir