27/07/2021

Propedeŭtika valoro de Esperanto

 




Propedeŭtiko: "Instruado, preparanta al posta ŝtupo al alia fako de instruado." (PIV) Tiusence oni multe parolas pri la propedeŭtika valoro de Esperanto en la senco, ke ĝi povas iamaniere helpi je la eklerno de aliaj lingvoj. Diversaj studoj montras, ke koninte duan lingvon, tio faciligas la studon de tria lingvo. "Lerni Esperanton dum unu jaro kaj poste, ekzemple, la francan dum tri, donas pli bonan lingvokonon de la franca ol se oni lernas la francan dum kvar jaroj." - oni asertas en Vikipedio. 

Springboard to languages (Saltotabulo al lingvoj), grava eksperimento i.a. farita de D-ino Angela Tellier en du britaj lernejoj en malsimilaj urboj, evidentigis, ke antaŭa kono de Esperanto igas la infanojn kompreni plibone la funkciadon de aliaj lingvoj kaj fariĝi plisentivaj al lingva diverseco samtempe instigante ilin al pli da respekto kaj intereso pri aliaj lingvoj kaj kulturoj kiujn ili esprimas.

Fonto |

Nenhum comentário:

Postar um comentário