04/10/2019

La ĉefpunktoj en la portugala lingvo





La ĉefpunktoj en la portugala lingvo havas la jenan etimologian devenon:

Norte devenas el la angla north, maldekstra flanko, ĉar la ĝermanoj havis kiel punkton pri orientiĝo la orienton, en kiu la suno naskiĝas.

Sul devenas el la antikva angla suth, siavice el la ĝermana sunthaz, la flanko de la suno, tio estas, la Suda Hemisfero, kien la suno inkliniĝas tagmeze.

Leste devenas el la franca l’est, ĉi tiu el la angla east, siavice el la hindeŭropa aus (brilo) – kp. kun la esperanta aŭro.

Oeste devenas el la angla west, el la radiko de vespertino (E-a vespera), rilata al Venuso, la unua stelo aperanta sur la ĉielo okaze de la... vesperiĝo.=

Nenhum comentário:

Postar um comentário