31/03/2021

Oni ekkreas distopian mondon

 


Klarigas PIV, ke utopio temas pri "1. Fantazia lando ("sen loko"), imagita de la angla verkisto Morus (en la samnoma verko, 1518, en kiu ĉiu perfektas por ĉies feliĉo." El tio devenis nova senco: "2. Idealo, teorio, projekto, kies realigo ankoraŭ ne estas konstatebla." Bona ekzemplo por tia dua senco estis la ideo ekzistanta fine de la 19a jarcento, ke la Scienco kreos per si mem mondon de paco kaj feliĉo. Aliflanke, oni povas paroli pri malutopiodistopio, kiu temas pri vizio de "malbona, malfeliĉa utopio" karakterizata pri "eventuala terura kaj malespera mondo" (Vikipedio). Fikciaĵoj kiel la verkoj 1984, de George Orwell (1948) aŭ Fahrenheit 451, de Ray Bradbury (1953) estas bonaj ekzemploj de distopioj.

En recenzo verkita antaŭnelonge de Luisa Geisler, por la brazila prilibra revuo Quatro Cinco Um, ŝi mencias la fakton, ke "unu el la palacetoj de la plej riĉa homo en la mondo havas 25 banĉambrojn dum ĝiaj funkciuloj estas kontrolataj laŭ produkteco tiamaniere, ke ili urinas en botelojn por ne perdi tempon", iu ekzemplo de la multnombraj sociaj negativaj utopioj de ĉi tiu civilizo en kiu la plej granda aspiro de ĝiaj ekonomiaj elitoj ŝajnas voli subjugi pli kaj pli tiujn kiuj ne apartenas al ĝi.


Nenhum comentário:

Postar um comentário