11/11/2019

River Plate-Flamengo: la granda finalo de la Liberigintoj de Ameriko



Kiel certe multaj legantoj jam scias, la finalo de la Pokalo Liberigintoj de Ameriko, kies oficiala nomo estas Conmebol Liberigintoj, okazos la 23an de novembro en Limao, Peruo. Tiam estos difinita kiu estos la ĉampiono de la turniro al la jaro 2019 – ĉu River Plate aŭ Flamengo?

Club Atlético River Plate, fondita en 1901, estas argentina futbalklubo de Bonaero kaj kune kun Boca Junios, sia granda rivalo, formas la duon de la plej sukcesaj kluboj en la argentina futbalo. La matĉo inter ili estas konata kiel El Superclásico. River jam gajnis 4foje la Liberigintojn de Ameriko: 1986, 1996, 2015 kaj 2018 kaj ĝi estis ĉampiono de la Sud-Amerika Pokalo en 2014, inter aliaj internaciaj sportkonkeroj. En 1986 ĝi fariĝis ĉampiono de la Pokala Toyota, titolo nuntempe oficialigita de FIFA kiel monda ĉampiono samkiel tiuj de ĝia Monda Pokalo de Kluboj (Club World Cup), kies unua eldono okazis en la jaro 2000.

Clube de Regatas do Flamengo, fondita en 1895 kiel klubo dediĉita nur al la boat-konkurado, estas brazila klubo de Rio-de-Ĵanejro kiu agadas ĉe diversaj sportoj precipe futbalo kaj ĝi estas la plej populara futbalklubo en la lando. Ĝi havas unu titolon kiel ĉampiono de la Liberigintoj de Ameriko (1981), kvin titolojn kiel ĉampiono de la Brazila Turniro de Futbalo – 1a Divizio (1980, 1982, 1983, 1992 kaj 2009) kaj tri ĉampiontitolojn en la Pokalo de Brazilo: 1990, 2006 kaj 2013.

La Pokalo Liberigintoj de Ameriko, oficiale CONMEBOL Liberigintoj, estas la ĉefa futbalkonkurso interkluba de en Sud-Ameriko kaj ĝi estas organizata de CONMEBOL – Sud-Amerika Konfederacio pri Futbalo (portugallingve Confederação Sul-Americana de Futebol), fondita en 1916, kun sidejo en Luque, Paragvajo. La nomo de la turniro, kreita en 1960, omaĝas la ĉefajn historiajn figurojn en la proceso de sendependigo de la landoj en la kontinento:  José ArtigasSimón BolívarJosé de San MartínJosé Bonifácio de Andrada e SilvaPedro la 1aAntonio José de Sucre e Bernardo O'Higgins.

La venkinto de la Liberigintoj klasifikiĝas al la Monda Pokalo de Kluboj de FIFA kiel reprezentanto de CONMEBOL. Club Atlético Independiente, de (Avellaneda, Argentino), kun 7 ĉampiontitoloj. Argentino havas pli da titoloj (25) danke al siaj kluboj. Brazilo estas la lando kun pli da malsimilaj kluboj kiel ĉampionoj (10), kiuj estas la jenaj: Santos (1962, 1963, 2011), Cruzeiro (1976, 1997), Flamengo (1981), Grêmio (1983, 1995, 2017), São Paulo (1992, 1993, 1995), Vasco da Gama (1998),  Palmeiras (1999), Internacional (2006, 2010) kaj Corinthians (2012), Atlético Mineiro (2013).

Nenhum comentário:

Postar um comentário