15/04/2021

Bobby Fischer: la ŝakludisto kiu interrompis la hegemonion de Sovetunio en la ludo

 



La ŝakludo, aperinta en Hindio (kun elefanteto anstataŭanta la episkopon), alvenis al Rusio en la 9a jc pere de Siberio. Ĝi ekfuroris ĉe la rusa aristokratio. Imperiestrino Katarina la 2a eĉ ludis partion kun la sveda reĝo Gustavo la 2a en 1796. Simpla detalo: ili ludis per giganta tabulo sur kiu la pecoj estis reprezentataj de homoj. Lenin, dum sia ekzilo en Siberio, kutime ludis per poŝa korespondado. La soveta reĝimo popularigis la ludon pro ĝiaj logikaj kaj raciaj kvalitoj por ke tio servus kiel demonstracio de intelekta supereco super aliaj popoloj. En 1948 la ruso Miĥail Botvinnik venkis la 1an Mondan Ĉampionturniron de Ŝako, aranĝitan de FIDE-Internacia Ŝaka Federacio. Tiamaniere komenciĝis longa hegemonia periodo de sovetaj mondaj ŝaktitoloj kiu estis interrompita nur en 1972 kiam usona defianto Bobby Fischer, 28jara, venkis Boris Spasskij, mondan ĉampionon ekde 1969 el Rusio, en serio da partioj realigitaj en Rejkjaviko, Islando, en kiu la fina rezulto estis 12,5-8,5 favora al la usonano.

Robert James Fischer, konata kiel Bobby Fischer, naskiĝis en Ĉikago en 1943. Lia patrino estis svisino el judpola familio kiu fuĝis al Usono dum la Milito. Ŝi edukis lin tute sola samkiel lian plej aĝan fratinon. La patro estis germana fizikisto pri kiu li ekkonis ion nur kiam li estis 9jara. Kiam poste li loĝis en Novjorko, 19jarulo, li fariĝis la plej juna grandmajstro en la ŝako. Kiam li estis 21jara, li venkis samtempan ludadon kontraŭ 50 oponantojn kaj venkis 47! Por la rajto defii la mondan ĉampionon, en serio da partioj, li devis venki la Turniron de Kandidatoj, specon de mondpokalo de la ŝako, kun 8 ĝis16 ludistoj, kun kvaronfinaloj-, duonfinaloj kaj finalon. 

"En 1992, Fischer kaj Spasskij ludis festan partion pri la finalo en 1992. La partio okazis en Jugoslavio - kiu tiuepoke troviĝis meze de milito kiu fine dispartigi la landon. Iu problemo: la ĉeesto de Fischer malobservus embargon de UN, kio estigus diplomatian problemon al Usono." (revuo Superinteressante). La monda ĉampiono en 1972 malobeis al la determinoj de sia lando por respekti la embargon, venkis la disputon, gajnis kelkajn milionojn da dolaroj kaj neniam plu revenis al Usono pro kaptordona letero. Li estis arestita en Japanio kaj post unu jaro luktanta kontraŭ la ekstradicio al lia patrio, li sukcesis diplomatian azilon en la propra Islando en kiu li monde famiĝis. Li forpasis en 2008 kiam li estis 64jara. 


Referencoj:

BATTAGLIA,  Rafael. O gambito do rei. Superinteressante, San- Paŭlo, feb. 2021.

BOBBY FISCHER. En: Wikipédia: a enciclopédia livre. Disponebla ĉe: https://pt.wikipedia.org/wiki/Bobby_Fischer. Aliro: 14 apr. 2021.

LISTA DOS CAMPEÕES MUNDIAIS DE XADREZ. En: Wikipédia: a enciclopédia livre. Disponebla ĉe: https://pt.wikipedia.org/wiki/Lista_dos_Campeonatos_Mundiais_de_Xadrez. Aliro: 14 apr. 2021.


Foto:

Bundesarchiv_Bild_183-76052-0335,_Schacholympiade,_Tal_(UdSSR)_gegen_Fischer_(USA).jpg: Kohls, Ulrichderivative work: Karpouzi, CC BY-SA 3.0 <https://creativecommons.org/licenses/by-sa/3.0>, via Wikimedia Commons

Ankaŭ pri ŝakludo:

https://gajahaveno1.blogspot.com/2021/01/du-retejoj-por-ludi-kaj-plibonigi-vian.html


Nenhum comentário:

Postar um comentário