20/04/2021

Miaj ideoj post iom da vino (5)

 




En Brazilo la memkompreneblo mortis.


Mi ne estas ateisto. Sed almenaŭ la ateismo imunigas la homojn kontraŭ kelkaj stultaj kaj infanecaj kredoj.


La Scienco estas la plej amata filo de Dio. La religioj pasos (anstataŭitaj de la simpla spiritualeco). La Scienco ne.


En la Mezepoko (aŭ en la pasinta semajno), kiam oni ekkris "En la nomo de Dio!" multfoje la birdetaro foriris en granda kaj rapida reflugo.


Do homo sapiens sapiens signifas saĝan saĝan homon? Teranoj estas tre malmodestaj, diros eksterterano...


Romo havis ĉevalon kiel senatanon. Sed neniam azenon kiel prezidenton.


Plie en | https://gajahaveno1.blogspot.com/2021/04/miaj-ideoj-post-iom-da-vino-5.html


3 comentários: