07/04/2021

Tute ne estos facile vakcini 7,8 miliardojn da homoj

 



Videblas, ke vakcini preskaŭ 8 miliardojn da homoj en la tuta mondo okaze de la plej granda sana krizo de la 21a jarcento estos ege granda defio! Tion montris 4paĝa raportaĵo en loka taggazeto. En la mondo almenaŭ ĝis la mezo de la pasinta semajno, vakcinaj dozoj estis aplikitaj mezume nur al 74 el ĉiu mil homoj.

Paulo Menzel, direktoro de Brazila Ĉambro pri Loĝistiko kaj Infrastrukturo, intervjuita por la raportaĵo, asertis, ke "neniel estas la eblo produkti vakcinojn por 7 miliardoj da homoj. Kaj eĉ se ĝi estus, ne estus loĝistiko por tio." La obstakloj por amasa vakcinado mondskala estas ege multaj, inter ili la manko de rimedoj, limigita produktado, konservado, transportado de vakcinoj kaj ceteraj.

En Brazilo ekzemple, kontinenteca lando, inter la multnombraj problemoj ekzistantaj rilataj al la vakcinado, estas la jeno, laŭ klarigo de fakulo pri loĝistiko: "Oni komencas atingi tre varmajn lokojn kie ne estas energifontoj kaj eĉ estas problemoj pri sekureco kaj sekve oni ekperdas multe da vakcinoj."


Bildo:

Nenhum comentário:

Postar um comentário