La antikvaj popoloj, kiel la grekoj, romianoj kaj egiptoj, ĉiam tre
valorigis la personan higienon. Oni fabrikis sapon en la Antikva Egiptio, ion
nekonatan en la eŭropa Mez-Epoko. Riĉaj romianoj vizitis publikajn banejojn kaj
iliaj korpoj estis ŝmir-frotitaj ĝis la forigo de la malpuraĵoj. En la ekapero
de la Kristanismo, la zorgo pri higieno estis preterlasita pro religiaj kialoj.
La bano estis ekrilatigita al la diboĉaj moroj el antaŭaj epokoj.
Sennudiĝi kaj tuŝi al si mem dum la bano estis ekkonsiderataj malkonvenaj agoj
por la kristano. Tiele grandparte de mez-epokaj monaĥejoj oni baniĝis ekz. tri fojojn maksimume dum la jaro kaj eĉ tio pro kelkaj religiaj festoj kiel
la Pasko kaj Kristnasko.
La medicino en tiu tempo ekvidis en la bano danĝeron por la sano: la
akvo malfermus la porojn kaj ebligus la malsan-infiltradon. La propra higieno
de la medio ĝenerale estis tre malfavora. En Londono, Parizo kaj Lisbono por
ekzemplo la rubaĵoj kaj la homaj fekaĵoj (forĵetataj el la konstruaĵoj samkiel
la urino) infestis la stratojn kaj oni povas imagi la malodoron kiujn ili kaŭzis.
Onidire la reĝino Izabelo, de Hispanio (1451-1504), nur banis sin nur dufoje tra la vivo. En la majesta Palaco de Versajlo, dekreto de 1715 de Luizo la 14a determinis, ke la fekaĵoj estu reprenitaj en la koridoroj de la palaco almenaŭ unufoje monate. Versajlo kalkulis kun nur unu banĉambro, kiu ne estis uzata. Oni diras, le Dom Johano la 6a, portugala reĝo, ne kutimis ŝangi la ĉemizon, kiu simple estis portita ĝis putriĝo sur la korpo.
Referencoj:
Séculos de Imundície [Jarcentoj da Malpureco], artikolo de la brazila revuo Veja, de 12/dec/2007, bazita sur la libroj Clean - A history of Personal Hygiene and Purity, de Virginia Smith kaj The Dirt on Clean, de Katherine Ashenburg
D Johano, la sesa, similis al brazilaj sen-plafonaj homoj!!!
ResponderExcluir