Foto: 13a Gaŭĉa Renkontiĝo de Esperanto
En la pasinta sabato la 18an de julio estis elektita kaj enpostenigita la nova estraro de GEA-Gaŭĉa Esperanto-Asocio al la estrarperiodo 2020-2022, kun la elekto de Eugênio Carlos Gallichio Hansen kiel prezidanto. Finiĝis tiamaniere la mandato de la antaŭa estraro, kiu dum du jaroj respondecis pri la aktivecoj de GEA: César Dorneles Soares (prezidanto), Euĝenio Carlos Gallichio Hansen (Vicprezidanto), Miguel Rocha Bento (1a Sekretario), Marco Aurélio Roncatti (2a Sekretario) kaj Renato Oliveira Pereira (Kasissto). Sube malonga raporto pri la ĉefaj realigoj de GEA tiuperiode:
Diskonigado
11/apr/2019 | Konversacia Rondo pri Esperanto kun la antropologo Monica Heller
19/nov/2019 | Ateliero pri Esperanto en la Libro-Foiro de Porto Alegre, sub la respondeco de César Dorneles Soares kaj Miguel Rocha Bento
Diskonigado de E-o kaj aktivecoj de GEA surinterrete pere de la jenaj retejoj sub la respondeco de la Asocio:
https://www.youtube.com/channel/UCgsXucD3VWEyGCvVgNdzacQ
Eventdiskonigado per propraj paĝoj en Eventa Servo kaj Duolingo Events.
Kreo de la portugallingva virtuala bulteno GEA Informa.
Eventdiskonigado per propraj paĝoj en Eventa Servo kaj Duolingo Events.
Kreo de la portugallingva virtuala bulteno GEA Informa.
Ellaboro de afiŝoj por diskonigado de E-kursoj
Instruado
Jam de kelkaj jaroj GEA aranĝas E-kursojn ĉe Kulturdomo CEEE-Erico Verissimo, en la urbocentro de Porto Alegre. En la estrarperiodo 2018-2020, okazis la jenaj:
Baza kurso de Esperanto - Sabaton, 15h, 2a semestro, inter 04/aŭg k 17/nov/2018
Baza kurso de Esperanto - Mardon, 19h, inter 02/abr k 26/nov/2019
Meza kurso de Esperanto - Sabaton, 14h poste 14h30, inter 06/apr k 30/nov
Progresa kurso de Esperanto - Sabaton, 16h15, inter 06/apr k 23/nov
Pro la pandemio, baza, meza kaj pliboniga kursoj (tiulaste Studgrupo kaj Konversacio) bedaŭrinde ne povis estis realigitaj en 2020.
E-Kultivado
Biblioteko - La valora biblioteka aro de la Asocio gajnis novan adreson kaj troviĝas nuntempe en nemoveblaĵo pruntedonita de asociano.
05/maj/2019 | Promeno per katamarano al la urbo Guaíba kun partopreno de diversaj homoj.
02/jun/2019 | Ateliero pri sprajpentrado de T-ĉemizoj
10/jun/2019 | Priesperanta ateliero en la Libro-Foiro de Porto Alegre
14/dec/2019 | 13a Gaŭĉa Renkontiĝo de Esperanto, ĉe Clube de Cultura (Klubo de Kulturo), en Porto Alegre, sub la temo La ĝojo esti esperantisto.
Pro la pandemio, la evento Bel-Konferecoj 2020, kiu estis okazonta en la gaŭĉa ĉefurbo sub la respondeco de GEA devis esti prokrastita al ankoraŭ nedifinita dato.
> Teksto surbaze de raporto farita de Miguel Rocha Bento kaj prezentita okaze de la virtuala Ĝenerala Asambleo de GEA je 18/jul/2020.
Prosperon al GEA!
ResponderExcluirDanke!
Excluir