10/07/2020

La Nigra Pesto (14a jc) instigis profundajn modifojn


La Bubona Pesto, ankaŭ konata kiel Nigra Pesto, kiu disvastiĝis tra Eŭrazio inter 1347 kaj 1351, provokis la morton inter 30% kaj 60% de la eŭropanoj kaj preskaŭ duonon de la ĉina loĝantaro ekzemple. Sed fine estas interese atentigi al la fakto, ke ĝi respondecis en diversaj gradoj pri profundaj ŝanĝoj en societo de la epoko.

La rimarkinda reduktado de la enloĝantaro en la feŭdoj determinis la finon de la eŭropa Feŭdismo kaj la manlaborado fariĝis tre valorigita aktiveco. Nepre necesis daŭrigi la plantadon, necesis alporti homojn el aliaj lokoj: liberaj homoj, sen servuteca kondiĉo, kiel tiuj kiuj naskiĝis en urboj aŭ translokiĝis el forlasitaj feŭdoj, klarigas la artikolo E se... a peste negra não tivesse acontecido? (Kaj se la Nigra Pesto ne estis okazinta), de Fábio Marton, en la brazila revuo Superinteressante de maj/2020, sur kiu mi baziĝis por verki tiun ĉi afiĉon.

Terareoj dediĉitaj al la agrokulturo transformiĝis en paŝtejoj por la brutaro. Tio malmultekostigis la viandon kiel homan nutraĵon kaj sekve faciligis la konsumon al pli granda enloĝantara kontingento. Alivorte: manĝi viandon ne plu estis privilegio de la riĉuloj.

Pro la malpligrandigo de la nombro da manlaboristoj, estis stimulo rilata al al plibonigo de la maŝinoj, en la kampo de la minekspluatado, metalurgio, teksado, segado kaj konstruado.

La mortigado kaŭzita de la pandemio rapidigis la malplifortigon de la potenco de la Eklezio, iamaniere instigante la ekapero de la Protestanta Reformo. Oni spekulacias, ke la rezultanta familiareco kun la morto faris, ke la pensuloj pli pensis pri siaj vivoj sur la Tero, anstataŭ pri la spiritualeco kaj postmorta vivo. (Vikipedio PT). Sekve al tio malfermiĝis vojoj por la ekakpero  de la Renecanso kaj valorigo de la scienca penso ne plu ligita al religiaj konceptoj.

En ĉi tiu momento de nova pandemio, imageblas, ke ĝi povos influi almenaŭ certagrade en plensignifaj ŝanĝoj eĉ pozitivaj por la homaro, malgraŭ ĉio.


Referencoj:
MARTON, Fábio, E se... a Peste Negra não tivesse acontecido?. Superinteressante n-ro 415, p. 84-85, maj/2020.
https://pt.wikipedia.org/wiki/Peste_Negra

Nenhum comentário:

Postar um comentário