24/07/2020

Turismo en la Antikva Romo




Férias Pagãs: na trilha dos antigos turistas romanos [Paganaj Ferioj: sur la spuroj de la antikvaj romiaj turistoj], de Tony Perrot (portugallingve pere de Eld. Rocco), estas tre interesa libro tiuj kiuj volas koni iom pli pri la grekromia antikveco. La aŭtoro, aŭstraliano loĝanta en Usono, kune kun sia koramikino travojaĝis utiligante la kutiman turisman itineron faritan de monhavaj romianoj dum ilia libertempo - el Grekio al la t.n. Malgranda Azio (Anatolio) kaj poste al Egiptio, jen raportanta pri sia propra vojaĝsperto jen raportanta pri aferoj kiuj ordinare okazis en la antikvaj tempoj al la turismantoj.

Pri tio, jen kelkaj kuriozaĵoj deprenitas el la libro: plaĉis al la romianoj kutime viziti tradiciajn mitologiajn lokojn ekzemple tiun en kiu Akilo estus mortiginta Hektoron, en la Iliado.

Kelkaj nobeloj utiligis luksajn ĉarojn (carrucae dormitoriae) kun multe da kusenoj por dormi dumvojaĝe. La virinoj kunportis multe da vestaĵoj (kiel kutime...), des pli pro tio, ke estis tre ŝike por virino ŝanĝi sian veston diversfoje dum sama vespermanĝo.

Skribaĵoj trovitaj en antikvaj konstruaĵoj kaj ruinoj registras la faritajn vizitojn: Mi vidis la piramidojn sen vi, dolĉega frato. Malĝoje mi verŝis miajn larmojn ĉi tie - tio estis ĉio kion mi povis fari pro vi - kaj gravuri tiun ĉi lamenton kiel memorejon por mia funebro: skribaĵo trovita sur Gizo, fare de Terencia omaĝe al la frato Terencio Ĝenciano.

Imperiestroj antaŭordonis la konstruon de palacoj kaj varmbanejoj en la lokoj en kiuj ili estis gastiĝontaj. Ŝildoj pendigitaj sur la fasado de gastigejo klopodis sukcesi novajn gastojn. Por ekzemplo: 

EN LA INTERNO, LA DIO MERKURO VIN BENOS PER RIĈECO, APOLONO, PER SANO, LA PROPRIETULO, SEPTIANUS, PER MANĜO KAJ LITO, NENIU PLENDOS PRI ENIRO TRA ĈI TIUJN PORDOJN.

La Orakolejo de Delfo jam ne plu ĝuis tiom da prestiĝo, sed ĝi ankoraŭ allogis konsiderindan nombron da vizitantoj. Eltrovita papirusfragmento montris kian tipon de demandoj oni starigis al Apolono: Ĉu ankoraŭ vivas tiu kiu forlasis la hejmon? Ĉu mi havos profiton en la trasakcio? Ĉu mi fariĝos almozulo? Ĉu mi fariĝos senatano? Ĉu mi divorciĝos de mia edz(in)o? Ĉu mi estis venenita?

Nenhum comentário:

Postar um comentário