12/01/2021

Tutti braziliani | La granda sagao de la italaj enmigrantoj en la sudo de Brazilo

 




En la dua duono de la 19a jc, la Imperia Registaro de Brazilo (1822-1889) aranĝis la enmigradon de italoj kaj aliaj naciecoj kun la celo loĝatigi regionojn en la sudo de la lando kaj intensigi la produktadon de nutraĵoj, se ne paroli pri kaŝitaj kaj antaŭjuĝaj intencoj blankigi la rason... Oni kalkulas, ke en la periodo inter 1885 kaj 1914 ĉirkaŭ 150 mil personoj devenintaj el la Boto setlis en la lando pro la malbonaj vivkondiĉoj  en la nordo de Italio tiuepoke (1), kaŭze de proceso de granda elmigrado al Ameriko - precipe al Usono, Argentino kaj Brazilo.


La enmigrantoj alportis en siaj bagaĝoj siajn esperojn pri bona vivo, allogitaj de la propagando de la brazila registaro kaj ĝiaj promesoj pri bonega akceptado kaj apogo, ne ne paroli pri la ricevo de bonaj terpecoj sub la pago post kelkaj jaroj. 
Ili alvenis al Rio-de-Ĵanejro, tiam ĉefurbo de Brazilo, kaj de tie forvojaĝis al la tiama Provinco de São Pedro do Rio Grande do Sul, en la plej suda regiono de la lando, kies fina destino estis Porto Alegre, la provinca ĉefurbo. Tie ili restis kelkajn monatojn vivantaj en barakegoj kaj estis devigataj labori en la konstruado de vojoj ĝis kiam la tago en kiu ili ricevis siajn terlotojn, semon kaj ilojn kaj estis irigitaj al la krudaj regionoj destinitaj al ili en la gaŭĉa montaro (2). 

Tiusence la germanoj, alvenintaj antaŭ duonjarcento, estis pli bonŝancaj. Ili ricevis terpecojn ĉe riverbordoj proksimaj al Porto Alegre, kio faciligis la komercadon de iliaj varoj. La italoj aliflanke frontis pli grandajn defiojn: ili devis adaptiĝi al la medio de grandaj arbaroj en kiuj la grundoj multfoje havis deklivojn aŭ eĉ estis ŝtonkovritaj laŭ dokumentfilmo kiun mi vidis antaŭnelonge sur la TV.


Sed ili ekdisvolvis siajn kapablojn laŭ meblofarado, ĉarpentado kaj feraĵfabrikado, en kiuj ili fabrikis ĉarojn kaj plugilojn, kaj preparis la teron por vinber- kaj tritikkultivado. Polento, vino, grappa tute ne povis manki. Fine la italaj enmigrantoj multe kontribuis samkiel aliaj enmigrantoj diversdevenaj al la disvolviĝo ne nur de la sudo de Brazilo sed de aliaj regionoj de la lando. Urboj estis fonditaj de ili. En mia ŝtato, la vinfabrikado kaj tritikkultivado estas unu el la ĉefelementoj de nia eksportadkomerco, se ne paroli pri gravaj kulturaj aspektoj. En Rio Grande do Sul nia dua plej granda urbo, Caxias do Sul [ka'ŝias do sul], estis fondita de la bravaj enmigrantoj. Industria urbo kun 500 mil enloĝantoj.

(1) Plej precize el la regionoj de Lombardio, Veneto kaj Tirolo.
(2) gaŭĉo = Rajdanta paŝtisto de brutaroj en la S-Amerikaj pampoj. (PIV); tradicia nomo de la enloĝantoj de la ŝtato Rio Grande do Sul. | gaŭĉa = rilata al Rio Grande do Sul ĉikaze. 

Referencoj:
CAZARRÉ, Lourenço. Todos irmãos. Zero Hora, Porto Alegre, 09-10 jan. 2021. Doc, p. 12.

Imigração Italiana no Rio Grande do Sul. Museu Etnográfico da Coluna Maciel. Disponebla ĉe: 

Nenhum comentário:

Postar um comentário