26/01/2021

Atena, mia preferata diino

 



Atena, filino de Zeŭso kaj Metiso, estis diino de la Saĝo, de la Civilizo, de la Artoj, de la Justico i.a. Nehazarde ŝi estas mia preferata diino... Ŝi fariĝis protektanta diino de la urbo Ateno. Ŝia patrino estis la unua edzino de Zeŭso, la Patro de la Dioj. Kiam Metiso estis graveda de ŝi, oni ennmetis en la kapon de Zeŭso la ideon, ke ŝi naskos knabinon kaj poste knabon, kiu sentronigos lin. Zeŭso, timanta pri tio, simple englutis la edzinon eĉ gravedan. Kiam la gravedeco estis finanta, Hefesto (Vulkano), sub la ordonoj de la Ĉiopova, alnomo de Zeŭso, malfermis la kapon de la patrino kaj de tie ekaperis Atena, sufiĉe bone armita por la militaj defioj.


Kontraŭe al sia frato Areso (Marto), filo de Zeŭso kaj Hera, lia edzino, kiu alie persekutis la amantojn de la edzo kaj la bastardetoj kiuj naskiĝis el tiaj amrilatoj, Atena preferis la militan arton en si mem, ĝiajn strategiojn kaj taktikojn kaj ne propre la aferojn en la batalkampoj. Inventema, de ŝi ekaperis la ideo konstrui kvadrigojn kaj militĉarojn, se ne paroli pri terkulturaj iloj. Atena enkondukis la olivarbon en Atiko, regiono en kiu troviĝis Ateno, kaj instruis la mortulojn produkti olivoleon. Videblas, ke la kuirarto tre ŝuldas al Atena. Ŝi krome estis diino de la Racio kaj stimulis la artojn kaj la literaturon. En epoko en kiu ne estis ministerioj pri kulturo, kiel okazas en Brazilo nuntempe, la apogo de diino kiel Ateno estis ege utila.


Oni rakontas, ke en la greka urbo Kolofono, en Lidio (Turkio), talenta sed tromemfida junulino nomata Arakna, fanfaronis, ke ŝi estas pli bona brodistino ol Atena! La diino sciiĝinte pri tio defiis sin por konkurso. Arakna ellaboris tapeton kies temo estis la amoj de la dioj. Atena siavice elektis reprodukti bildon pri la grandaj faroj de la olimpaj herooj. Laŭ versio de la historio, Atena ĉagreniĝis pro Arakna kaj transformis ŝin en araneon kiu por ĉiam kiel puno devos fadenigi kaj teksi. Bone, pli malbonan sorton havis Josef K., fikciulo de Kafka, kiu transformiĝis en blaton, kiu estas multe pli malbela.


En tre bedaŭrinda okazaĵo, Hefesto, dio de la fajro, ŝia duonfrato pere de la patro, provis delogi ŝin malrespektante la ĉastecon kiun ŝi tiel aprecis. La stultulo provis seksperforti ŝin kaj fine lia semeno estis ejakulita sur la femuron de la diino, kiu naŭze puriĝis pere lanaĵo kaj poste ĵetis ĝin sur la teron. de tio naskiĝis Eriktonionla unua mita reĝo de Ateno.


Referenco:

Dicionário de Mitologia Greco-Romana. San- Paŭlo: Abril Cultural, 1976. 

Nenhum comentário:

Postar um comentário