08/01/2021

Fernando Pessoa pri planlingvoj: malagnosko kaj propra projekto

 



Fernando Pessoa (Lisbono1888- Lisbono1935), poeto kaj tradukisto, krom multaj aliaj aktivecoj, estis unu el plej elstaraj poetoj de la portugala lingvo, malgraŭ la fakto, ke el siaj kvar libroj kiujn li publikigis, nur unu estis en la portugala kaj la aliaj en la angla, pro la familiareco kiun li havis pri ĉi tiu lingvo: li estis edukita en katolika irlanda lernejo en Sud-Afriko. Kiel oni scias, li estas tre konata ne nur pri sia verko sed ankaŭ pri a kreo de heteronimoj, ĉiu el ili kun siaj distingaj stilo kaj temoj.

Aparte interesa por E-istoj estas tio, ke li malagnoskis la eblecojn de planitaj lingvoj, kvankam li havis konojn pri Esperanto, Ido kaj Volapuko. En sia antaŭparolo al La Gardisto de Gregoj (O Guardador de Rebanhos), verkita de Alberto Caeiro, unu el la heteronimoj, Gonçalves Neves citas aserton de Pessoa: la homaro ne akceptos nenaturan lingvon por iu konversacio natura (...). Homo preferos balbuti en lingvo fremda, sed naskita, ol paroli kun la naŭza perfekteco de lingvo farita. Tiusence iu granda miskompreno almenaŭ rilata al potencialoj de Esperanto.

Spite al tio, li mem laboris pri kreo de lingva projekto, ne fininta ĝin, parte inspirita je planlingvoj kiuj jam ekzistis. En ĝi, ĝuste kiel ekzemploj:

la substantivo finiĝus per -a; la adjektivoj per -o; -e indikus la verbojn en la tempo prezenco kaj -i estus uzata por la preterito;

la ordinare nevariaj vortoj, kiel adverboj, prepozicioj kaj konjunkcioj ekz. finiĝus per -u;

in-vortoj fariĝus per la enmeto de -i antaŭ la lasta vokalo: homo (viro), homia (virino).

la verboj estus konjugitaj tia kia en Volapuko pere de la uzo de pronoma finaĵo post la verba radiko: ame (mi amas), ames (vi amas), amet (li amas) k.t.p.


Referencoj:
FERNANDO PESSOA. En: Wikipédia: a enciclopédia livre. Disponebla ĉe: https://pt.wikipedia.org/wiki/Fernando_Pessoa. Aliro: 09 jan. 2021.

NEVES, Gonçalo. Fernando Pessoa pri Esperanto kaj La lingvokrea agado de Pessoa. En: CAEIRO, Alberto (heteronimo de Fernando Pessoa). La Gardisto de Gregoj . Espinho: Eldonejo Drako, 2019. p. 18-19. Trad. Gonçalo Neves. PDF-eldono, disponebla en: https://archive.org/details/La_gardisto_de_gregoj/

Nenhum comentário:

Postar um comentário