04/01/2021

Ekde 1906 | La E-societoj en Porto Alegre, Brazilo

 





En 1894, sep jaroj post la lanĉo de la Unua Libro de Esperanto, ekaperis en Porto Alegre, urbo en la plej suda regiono de Brazilo, la unua artikolo pri la lingvo, verkita de Arno Phillip, direktoro de Deutsche Zeitung, loka gazeto tiuepoka en la germana lingvo (1). Ekde 1896, Francisko Valdomiro Lorenz, bohema enmigranto, kiu grandparte de sia vivo loĝis en urbeto je ĉ. 175 km for de Porto Alegre, plifortigis konsiderinde la diskonigon de E-o en la regiono. Li alie respondecis pri la verko Esperanto sem Mestre (Esperanto sen Majstro), klasika lernolibro pere de kiu ege multaj homoj en la lando eklernis la zamenhofan lingvon.

Esperanta Societo Sud-Rio-Granda

Je la 2a de septembro, 1906, kiam la urbo havis ĉ. 75 mil enloĝantojn, estis fondita la unua E-instituicio: Esperanta Societo Sud-Rio-Granda, la tria en la lando. Al Brazila Klubo Esperanto, en Rio-de-Ĵanejro, estis sendita la jena telegramo: "Ontem tarde numerosa concorrência inaugurada Esperanta Societo Sud-Rio-Granda 122 samideanoj."/ "Hieraŭ posttagmeze multnombra ĉeestantaro fondita Esperanta Societo Sud-Rio-Granda 122 samideanoj." Okaze de la fondo, oni ricevis el L.L. Zamenhof poŝkarton kiu teksis jene: Varsovio, 28-06-1906. Karaj Sinjoroj! Al la Esperanta Societo Sud-Riogranda mi sendas koran saluton kaj dezirojn de plej bonaj sukcesoj. Via Zamenhof. P.S.: - La titolo de Honora Prezidanto afable donacata al mi de via societo, mi akceptas kun kora danko. Bedaŭrinde ĝi ne multe daŭris pro diversaj kialoj.

Grêmio Esperantista Everardo Backheuser

En 1923 estis fondita Grêmio Esperantista Everardo Backheuser, kiu poste nelonge malaperis.

Sud-Brazila Esperantistigilo

Je la 12a de julio, 1927, estis kreita la Sud-Brazila Esperantistigilo, kiu respondecis pri Esperantokursoj kaj diskonigado en la lokaj taggazetoj pere de artikoloj. En 1936 oni proponis al la urbodomo kaj sukcesis, ke strato en la urbo nomiĝu "Zamenhof".

Esperantista Societo de Porto Alegre

La plej sukcesa societo en la urbo kiu respondecis pri la diskonigado, instruado kaj kultivado de E-o estis la Esperantista Societo de Porto Alegre (ESPA), fondita je la 2a de aprilo, 1945. En 1995 ĝi festis sian 50jariĝon sed bedaŭrinde devis ĉesigi siajn aktivecojn postkelkjare. Ĝi respondecis i.a. pri la realigo de lokaj kaj ŝtataj (3) E-eventoj kaj fariĝis elstara instituicio pri la E-movado en la sudo de la lando.

Surfote: 17a Brazila Kongreso de Esperanto realigita en Porto Alegre inter 7-14/okt/1961. 1. Malfermo verŝajne. 2. Barkopromeno de partoprenantoj tra la Lago Guaíba. 

Nuntempe Gaŭĉa Esperanto-Asocio, fondita je la 31a de julio, 1982, estas la sola E-organizaĵo kiu respondecas pri la E-movado en la ŝtato Rio Grande do Sul. (2) Facebook-paĝo ĉe https://www.facebook.com/esperanto.rs

(1) La sudo de Brazilo estas regiono kiu ricevis ekde la 19a jc multe da enmigrantoj diverslande, kiel germanoj kaj italoj.

(2) La plej suda ŝtato de Brazilo, kiu landlimas kun la ŝtato Santa Catarina, Argentino, Urugvajo kaj la Oceano Atlantiko. 


Referenco:

https://gajahaveno1.blogspot.com/search/label/E-historio

3 comentários:

  1. Bela historia dokumento!

    ResponderExcluir
  2. Tiam, Zamenhof akceptis esti honora prezidanto de la suda Rio-Granda societo? Kiom da honoro por ni.

    ResponderExcluir