22/02/2021

Ajuricaba, amazonia indiana heroo kontraŭ la portugala dominado

 



Estis lanĉita en la pasinta decembro, en Manaus, ĉefurbo de la ŝtato Amazonas, en la brazila Amazonio, la grafika novelo Ajuricaba [aĵuri'kaba], kies scenaro estis disvolvita de Ademar Vieira, kun desegnaĵoj de Jucylande Júnior, kaj temas pri la vivo de la indiano Ajuricaba (?-1728), el la tribo de la manaoj, kiu komence de la 18a jc ribelis kontraŭ la portugala invado kaj koloniado, en regiono borde de la rivero Negro, alfluaĵo de la granda rivero Amazono. Lia vivhistorio estis antaŭe literature rakontita kaj eĉ fariĝis temo por teatro kaj bildrakontoj. Li estas sufiĉe bone konata en la regiono.

Ademar Vieira sindediĉis dum ses monatoj al historia kaj antropologia esploroj. Kiam Ajuricaba estis arestita, li devis esti sendita al la urbo Belém (1616), proksima al la rivero Amazono, por esti vendita kiel sklavo. Dum la vojaĝo per barko, li memmortigis kune kun alia tribestro, sinĵetantaj en la riveron, post malsukcesa provo mortigi la soldatojn kiuj irigis ilin. La manaoj estis tute ekstermitaj post tri jaroj en 1730. En letero sendita de la koloniantoj al la reĝo Johano la 5a, li estas priskribata kiel "malfidelula", "orgojla" kaj "tre malrespektema"... La grafika novelo estis disdonita al ĉiuj bibliotekoj de Manaus kaj en kelkaj ŝtataj lernejoj.

Pri la lingvo de la manaoj, kiel kuriozaĵo, oni scias malmulte krom listo de 140 vortoj registritaj en verkaĵo en la latina, Glossaria Linguarum Brasiliensium (Vort-aroj de la Brazilaj Lingvoj), verkita de la germana naturisto Carl Friedich Philipp von Martius (1867). En sia scenaro, Vieira utiligis kelkajn el tiaj vortoj inter ili huena-n (ni iru), kiu servas kiel stimula krio al la militistoj sub la komando de Ajuricaba.


Referencoj:

AJURICABA (INDÍGENA). En: Wikipédia, a enciclopédia livre. Disponebla ĉe: https://pt.wikipedia.org/wiki/Ajuricaba_(ind%C3%ADgena). Aliro: 19 feb. 2021.

LICHOTTI, Camille. Ajuricaba, o insolente. Piauí, Rio-de-Ĵaneiro, n-ro 173, p. 11-12, 2021.


Bildo uzata simple kiel ilustraĵo.


2 comentários: