23/03/2019

Miaj lingvoj

Post la mezlerneja studperiodo, mi eniris en fakultaton pri Beletro ĉar mi volis esti instruisto de la angla lingvo. La lingvistika studado instigis min fariĝi instruisto de la portugala, mia gepatra lingvo, kio fine estis mia elekto. La konatiĝo al Esperanto en 1980 (kiam mi estis studanta la hispanan) ankaŭ influis en la senco, ke mi perdis grandparte de la intereso pri la angla.

Pasis la jaroj kaj post mia emeritiĝo kiel instruisto, mi ekstudis la italan, pri kio mi diplomiĝis antaŭkelktempe. Mi persone konsideras la italan la plej belsona lingvo en la mondo. Kion pri Esperanto? Bone, ĝi ankaŭ estas belsona lingvo kaj por mi ĝi estas la plej bela laŭ strukturo.

Um comentário:

  1. Chu vi jam aùdis aÙ legis pri Elefeno (LFN Lingua Franca Nova), latinida kreoltipa lingvo konstruita de Geotge Boeree kaj kunlaborantoj ? http://elefen.org/

    ResponderExcluir