En 2000, en Francio,
oni malpermesis al gepatroj baptonomi la filinon kiel Megane Renaud ĉar ĝi
estis tro simila al la aŭtomobila komercmarko Renault Megane. Antaŭnelonge oni
volis elekti la nomon Nutella por la filino.
En 2013, en Nov-Zelando,
oni publikigis liston pri prohibitaj baptonomoj: Maestà (Moŝto), Regina
Vittoria (reĝino Victoria), Lucifero, Mafia No Fear, Justice (Justico),
Stallion (Stallone), Anal (Anusa), “.” (Punkto), 4Real, V8.
Bridge (Ponto) estis malpermesita en Norvegio.
En Venezuelo la leĝo
malpermesas nomojn kiuj eksponas la infanojn “al la ridindigo, ekstravagancajn
nomojn, aŭ tiujn kiuj estas malfacile prononceblaj”. Malgraŭ tio, oni trovis du
homojn kun la nomo Superman.
En Ĉinio “@” (la
interreta heliko) estis malpermesita samkiel Devil (Demono) en Japanio.
En Usono, la gepatroj
ne povis bapti siaj bebojn utiligante la nomojn Hashtag kaj Messiah (Mesio)
En Hispanio, dum la diktatoreco de Franko, oni nur povis al gefiloj nomojn de sanktuloj de la katolika eklezio. En Portugalio, ĝis nun estas listo kun 30 masklaj kaj 30 inaj nomoj elektendaj de la gepatroj.
ResponderExcluirDanke!
Excluir