=Onidire estas 6 912 lingvoj en la mondo. Praktike duono el ili havas tre
malgrandan nombron da parolantoj. Pli ol 500 lingvoj tendencas malaperi. 160
havas maksimume 10 parolantojn.
=Papuo-Nov-Gvineo, lando kun ĉ. 5 milionoj da enloĝantoj estas tiu kun la plej granda
nombro da lingvoj: ĉ. 820. Sud-Afriko estas la lando kun plej granda nombro da
oficialaj lingvoj: 9.
=Laŭ studkonkludoj de britaj esploristoj (2009), la vaska (eŭska) lingvo estas konsiderata la plej malfacila lingvo
por lerni pro ties strukturo tute fremda al iu ajn alia lingvo.
=La skribata lingvo kun malplej da literoj estas la rotokas, de
Papu-Nov-Gvineo: 11 literoj. Tiu kun pli da grafemoj estas la khmer en Kamboĝo: 74.
=La tradukretejo de Google
nuntempe disponigas tradukaĵojn al 103 lingvoj inter ili Esperanto.
=Esperanto estas la sola lingvo en kiu ne estas malregulaj verboj. La
lingvo ĉampiono pri tiaj malregulaĵoj
estas la franca: 2 238 verboj.
=En la archi, lingvo parolata ĉe la Kaspio Maro, ĉiu verbo ebligas 1,5 milionon da
konjugacioj!
=Ekzistas pli ol 200 indiĝenaj lingvoj en Eŭropo. En la landoj
apartenantaj al la Eŭropa Unio, 56% de la enloĝantaro parolas alian lingvon
krom la patrina.
=En Londono estas parolataj pli ol 300 lingvoj. En Rusio inter 120-200.
La neeŭropaj lingvoj plej parolataj en la kontinento estas la hinda, la araba
kaj la mandarena.
=La latino uzeblas ĉe la aŭtomata kaso de Vatikano por bankaj
transakcioj. Inserito scidulam quaeso ut
faciundum cognoscas rationem signifas enmetu
vian karton por ke la konto povu esti rekonata.
;Referenco:
https://hridiomas.com.br
Nenhum comentário:
Postar um comentário