Arbaro
El la libro
"1492: o ano em que o mundo começou" ("1492: la jaro en kiu la
mondo komenciĝs"), de Felipe Fernández-Armesto: Ch'oé Pu estis korea
funkciulo kiu ŝipdronis en 1488 ĉe la marbordo de Ĉinio. Feliĉe li estis savita
de la ĉinoj sed oni restigis lin en la lando sub enketado dum kelkaj jaroj.
Forte impresis lin la riĉeco de la lando kaj la vivkvalito. "Eĉ la knaboj
en la vilaĝoj scipovas legi", li alnotis en sia vojaĝtaglibro. Unu afero
estis nekomprenebla al la ĉinoj: kial li parolis malsaman lingvon se la karakteroj
kiujn li uzis por skribi estis la samaj?
Nenhum comentário:
Postar um comentário