21/09/2019

Reinaldo Frederico Geyer, unu el la pioniroj de la gaŭĉa E-Movado


Filo de unu el la fondintoj de Casa Masson, tradicia horloĝvendejo en Porto Alegre, Reinaldo Frederico Geyer estis kuracisto, ĵurnalisto, anarkiisto kaj... esperantisto. En septembro 1906, kune kun aliaj samideanoj, inter ili Christiano Kraemer, li fondis la unuan Esperantoinstitucion en la gaŭĉa ĉefurbo: Esperantan Societon Sud-Riograndan (*), kun la celo "disvastigi kaj diskonigi la neŭtralan lingvon Esperanto pro la faciligo kaj utileco kiujn Esperanto alportas al la rilatoj inter individuoj el malsamaj landoj kaj, tre precipe, al la laboristaj rilatoj", laŭ oni informis en A Luta (La Lukto), anarkiista semajngazeto kiu cirkulis en Porto Alegre inter 1906 kaj 1912.

Kiel kuracisto, li estis antaŭe unu el la pioniroj en la esploroj pri sifiliso, unu el la tiamaj santurmentoj. Anarkiisto, li aktive partoprenis en la sociaj luktoj siatempaj, elstarigeble la serio da strikoj en 1915, 1916 kaj 1917, ĉilasta kun nacia amplekso.


Dum sia travivado kiel esperantisto, en la ĵurnalisma kampo, li estis unu el la fondintoj (**) de Brazila Revuo Esperantista, nuntempe Brazila Esperantisto, ekaperinta en Rio-de-Ĵanejro en 1907.


Carlos Cavaco, en sia libro Na Luz da Liberdade (Ĉe la Lumo de la Libero), de 1914, asertis, ke Reinaldo Geyer posedis la kondiĉon de iu vera homo dum epoko en kiu la konsciencoj estis luigataj kiel malpurajn litojn ĉe bordeloj. Li honorigis la sciencon kiun li praktikis kaj la epoko en kiu li vivis. Kompreneble, ke por ni brazilaj esperantistoj, aparte la gaŭĉaj, lia memoro restas speciale grava.



(*) La societo estis fondita sub la iniciato de Christiano Kraemer, ĝia unua prezidanto, je la 2a de septembro, 1906, en kunsido realigata ĉe la Komerca Klubo de Porto Alegre. Ĝi sukcesis ĉ. 120 anojn kaj Reinaldo Geyer estis ĝia 1a sekretario.

Okaze de la fondo, oni ricevis el L.L. Zamenhof poŝkarton kiu teksis jene: Varsovio, 28-06-1906. Karaj Sinjoroj! Al la Esperanta Societo Sud-Riogranda mi sendas koran saluton kaj dezirojn de plej bonaj sukcesoj. Via Zamenhof. P.S.: - La titolo de Honora Prezidanto afable donacata al mi de via societo, mi akceptas kun kora danko.


(**) Alberto A. Vieira kaj Everardo Backheuser estis la aliaj fondintoj.


Fontoj: Os Anarquistas no Rio Grande do Sul, de João Batista Marçal; Esperantaj Societoj en Sud-Riogrando, de Alberto Flores kaj Ivo Sanguintetti.


> Originale publikigita en Gaja Haveno n-ro 14, Aprlio 2002

Nenhum comentário:

Postar um comentário