Dum sep monatoj, brazilanino Fernanda laboris en Barcelono, kiel moderigisto de videofilmoj, ĉe Competence Call Center, unu el entrepenoj kiuj laboras por Facebook kaj Instagram, kies adreso estas la turo Le Glòries, 38etaĝa, unu el la plej belaj konstruaĵoj en la urbo. La salajro estas tre alloga: preskaŭ 10 mil eŭroj monate.
Post analizo la moderigistoj baras ĉiujn videojn kiujn ili konsideras
malkonvenaj pro troo da perfortoj, netaŭgaj seksaj scenoj, incito al malamo
ekzemple. La laboro dependas de denuncoj farataj de la uzuloj de
Facebook/Instagram, kiuj utiligas la tri punktetojn tiucele ĉe la supra kaj
maldekstra angulo de la afiŝo. Ie en la mondo la denuncitaĵoj aperos sur la ekrano de moderigisto. La
plejmulto de la denuncoj senditaj de brazilanoj estas taksata de Competence
Call Center en Hispanio, kun ses mil funkciuloj, inter ili ĉirkaŭ 350
brazilanoj kiel Fernanda.
Ŝi rakontas, ke iunokte kolego komencis sin mordi. “Li kriis, faris
sonojn kvazaŭ li bojus. Oni bezonis tri horojn por trankviligi lin.” En la kazo
de Fernanda, ŝi nuntempe submetiĝas al iu psikologia kuracado kaj prenas
kontraŭdeprimilojn. Ŝi ne sukcesas forgesi i.a. la scenon de bebo kiu estis
ĵetata de iu muro al alia.
Teksto bazita sur la raportaĵo Inferno na torre, de Lílian Cunha, publikigita en CartaCapital de
17/apr/2019.
Nenhum comentário:
Postar um comentário